En 1964 okazis la milita puĉo en Brazilo. La militistoj diktature regis la landon. Pri Amazonio ili pensis tiel: integri por ne liveri. Ili timis la komunisman movadon en la najbaraj landoj, kaj decidis efike okupi la regionon. Ili kreis la komercan zonon de Manaŭo, kaj nun estas ĉi tie fabrikoj de grandaj mondaj entreprenoj kiel Honda, Phillips, Panasonic, Samsung, Yamaha ktp. Aldone, ili kreis pluraj ŝoseoj.
Sed la plej multo de la ŝoseoj ne plu uzeblas, tute forgesitaj.
Nun, ili volas revivigi la ŝoseon Br 319. Ĝi iras el Humaitá al Manaŭo. Ili argumentas ke estas pluraj komunumoj kiuj bezonas la ŝoseo. Sed Humaitá, ekzemple, havas gravegan problemon kun regionoj kiuj senarbarigistoj okupas malleĝe. Se la registaro nek sukcesas ilin puni, kiel ni povas kredi ke tio ne okazos post la pretigo de la ŝoseo? Mi memorigas/sciigas vin, kara leganto, ke kiam oni konstruas ŝoseon, aperas centoj da ŝoseetoj trans la ĉefa ŝoseo.
Oni ankaŭ argumentas ke ĝi funkcios por ke la entreprenoj disirigu siajn produktaĵojn. Sed la fabrikoj jam anoncis ke ne uzos la ŝoseon, ĉar estus multe pli kosta ol uzi la riverojn.
En Brazilo, por ĉiu farotaĵo de la registaro, oni bezonas fari la EIA-RIMA, kiu postulas studon pri la kaŭzotaj problemoj al la naturmedio kaj al la lokaj komunumoj. Mi iris al la publika aŭdienco, kaj ne ŝerce, estis la plej malmorala afero kiun mi jam vidis. Oni tute miskonsultis la lokajn popolojn. Kaj la studo ne antaŭvidis la okazontajn problemojn al la urboj, al la popoloj ktp. Ankaŭ estas esploroj kiuj montras ke 80% de la senarbarigoj en Brazilo okazas ĝis 30Km preter la ŝoseoj. Nekredeble, ĉu ne?
Kial damne, do, oni volas konstrui la ŝoseon, vi eblas sindemandas, ĉu ne?
La aktuala brazila ministro de la transportado, estas el Amazono, kaj volas esti la ŝtatestro en 2010. Kaj oni manipulas la malriĉan popolon, kiu apogas la konstrŭon, ĉar el ĉi tie, vi nur iras al la cetero de la lando per aviadilo (tro kosta) aŭ boate (kelkajn semajnoj enboatiĝita).
La rekonstruo de la ŝoseo kontraŭstaras la federalan planon kontraŭ tutmonda varmiĝo.
La problemo mem, ne estas la ŝoseo. Mi mem tre ŝatus veturi "al Brazilo". Sed mi scias ke oni ne sukcesos, kaj nek povos, pro manko da mono, savi la arbaron preter la ŝoseo.
Sube videblas ĝia fino (parto kiu rezistis al la tempo). Rimarku kiel verda ĝi ankoraŭ restas!
Sammondane,
Ĥod
PS: Eble mi ne klare eksplikis la aferon, do, ian dubon, bonvolu demandi! (: