About this blog

Ekologiismo pluvarbare

Bonvenon! Mi ne volas vendi esperanton ĉi tie hodiaŭ, nur uzi esperanton kiel perilo por la disvastigado de pacaj kaj naturprotektemaj novaĵoj, diskutoj kaj tiel plu. (: Bonvolu komenti! Mi scivolemas pri via opinio!

July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

July 2nd, 2009

Diboĉo de l` bovbredado en Amazonio

3 jara esplorado de Greenpeace videbligas kiel la kruda kunlaboro inter la bovbredado-industrio kaj la brazila registaro rezultas en pli da senarbarigo, sklava laboro kaj invado al indiĝenaj areoj.

Grandaj kaj mondskale konataj entreprenoj kiel Nike, Adidas, Timberland, Unilever kaj Carrefour ŝajne kredas ke siaj produktaroj ekskludas produtaĵojn devenintaj el Amazonio. La esplorado de Greenpeace montras, unuafoje, kiel la vana konsumo de krudaĵoj nutras la senarbarigon kaj, konsekvence, la tutmonda varmiĝo.

http://www.greenpeace.org/international/press/reports/slaughtering-the-amazon



En Brazilo, verdire, la diskutoj estas frenezaj. Baldaŭ mi esperas ke mi sukcesu klarigi iomete kio okazas ĉi tie.





Sammondane,

Ĥod



Published at 18:49 ( 1 comment / 325 visits )
This post is public

May 8, 2009

Vojo al senarbarigo en Amazonio: Br 319

En 1964 okazis la milita puĉo en Brazilo. La militistoj diktature regis la landon. Pri Amazonio ili pensis tiel: integri por ne liveri. Ili timis la komunisman movadon en la najbaraj landoj, kaj decidis efike okupi la regionon. Ili kreis la komercan zonon de Manaŭo, kaj nun estas ĉi tie fabrikoj de grandaj mondaj entreprenoj kiel Honda, Phillips, Panasonic, Samsung, Yamaha ktp. Aldone, ili kreis pluraj ŝoseoj.

Sed la plej multo de la ŝoseoj ne plu uzeblas, tute forgesitaj.

Nun, ili volas revivigi la ŝoseon Br 319. Ĝi iras el Humaitá al Manaŭo. Ili argumentas ke estas pluraj komunumoj kiuj bezonas la ŝoseo. Sed Humaitá, ekzemple, havas gravegan problemon kun regionoj kiuj senarbarigistoj okupas malleĝe. Se la registaro nek sukcesas ilin puni, kiel ni povas kredi ke tio ne okazos post la pretigo de la ŝoseo? Mi memorigas/sciigas vin, kara leganto, ke kiam oni konstruas ŝoseon, aperas centoj da ŝoseetoj trans la ĉefa ŝoseo.
Oni ankaŭ argumentas ke ĝi funkcios por ke la entreprenoj disirigu siajn produktaĵojn. Sed la fabrikoj jam anoncis ke ne uzos la ŝoseon, ĉar estus multe pli kosta ol uzi la riverojn.

En Brazilo, por ĉiu farotaĵo de la registaro, oni bezonas fari la EIA-RIMA, kiu postulas studon pri la kaŭzotaj problemoj al la naturmedio kaj al la lokaj komunumoj. Mi iris al la publika aŭdienco, kaj ne ŝerce, estis la plej malmorala afero kiun mi jam vidis. Oni tute miskonsultis la lokajn popolojn. Kaj la studo ne antaŭvidis la okazontajn problemojn al la urboj, al la popoloj ktp. Ankaŭ estas esploroj kiuj montras ke 80% de la senarbarigoj en Brazilo okazas ĝis 30Km preter la ŝoseoj. Nekredeble, ĉu ne?

Kial damne, do, oni volas konstrui la ŝoseon, vi eblas sindemandas, ĉu ne?

La aktuala brazila ministro de la transportado, estas el Amazono, kaj volas esti la ŝtatestro en 2010. Kaj oni manipulas la malriĉan popolon, kiu apogas la konstrŭon, ĉar el ĉi tie, vi nur iras al la cetero de la lando per aviadilo (tro kosta) aŭ boate (kelkajn semajnoj enboatiĝita).
La rekonstruo de la ŝoseo kontraŭstaras la federalan planon kontraŭ tutmonda varmiĝo.


La problemo mem, ne estas la ŝoseo. Mi mem tre ŝatus veturi "al Brazilo". Sed mi scias ke oni ne sukcesos, kaj nek povos, pro manko da mono, savi la arbaron preter la ŝoseo.



Sube videblas ĝia fino (parto kiu rezistis al la tempo). Rimarku kiel verda ĝi ankoraŭ restas!

vistageral
vistageral



Sammondane,
Ĥod

PS: Eble mi ne klare eksplikis la aferon, do, ian dubon, bonvolu demandi! (:





Published at 19:01 ( 6 comments / 303 visits )
This post is public

April 30, 2009

La tutmonda varmiĝo kaj la popoloj de Amazonio...

La Amazono de Sudameriko estas unu el la du plej grandaj riveroj en la mondo (la alia estas Nilo, vidu diskuton ĉe eo.wikipedia.org/wiki/Amazono_(rivero)#Nilo_kaj_Amazono). Ĝi havas la plej grandan kvanton da akvo fluanta. La rivero fluas de la Andoj (Nevado Mismi aŭ Nevado Quehuisha [kehuIŝa]) tra la amazona pluvarbaro en la Atlantikon.

En 2005, okazis la plej terura malaltiĝo de la akvoj. Tiame, nur en la brazilaj subŝtatoj Amazonio kaj Paraoo, pli ol 160 mil personoj suferis konsekvencojn kiel manko de trinkakvo, transporto, kaj manĝaĵo.
Tiam, INPE (Brazila Nacia Instituto de Spacaj Esploradoj), post esploroj verigis la nekredebla malaltiĝo estis konsekvenco de la tutmonda varmiĝo.

La ĉijara altiĝo de Amazono estas la plej granda el la pasintaj 50 jaroj. Laŭ scientistoj estos la plej granda en la lastaj 100 jaroj. En Itacoatiara (municipo 211Km for el Manaus), 3000 familioj estas malŝirmigitaj. Nur tie, pli ol 100 komunumoj estis superakvigitaj. Kaj la altiĝo ankoraŭ daŭros kelkaj semajnoj.

En la bildoj, videblas Alter do Chão, en la subŝtato Parao. Kiam mi estis tie, en 2007, en tiu magika loko mi eksciis pri la ekzisteco de Maria, mia koramikino. Ankaŭ mi decidis ke laŭeble, tie mi nepre loĝu post mia maljunuliĝo. Tial mi surpriziĝis kiam mi vidis la fotojn de tiu paradizo. Se vi ne kredas, iru al Google kaj serĉu fotojn pri Alter do Chão. Tial, mi bedaŭras la malsuprajn fotojn.



Kiu suferas la rezultojn de la tutmonda varmiĝo, ne estas nur la entreprenoj, mondaj firmaoj aŭ G-20, sed personoj, ĉiaj personoj. Bedaŭrindege, la mondo ankoraŭ prizorgas la nunan mondan krizon, dum personoj bezonas vendi la tagmanĝaĵon por aĉeti la vespermanĝaĵon.

Bedaŭrinde, ankoraŭ ni ne povas kalkuli la grandecon de la damaĝo, sed baldaŭ mi havos tiajn terurajn novaĵojn...

Published at 17:16 ( 4 comments / 243 visits )
This post is public

April 23, 2009

AMAZONIO: la spuro de la bovaro

Dum la Monda Socia Forumo, Greenpeace, naturprotektista organizo ne-registara, publikigis sian raporton pri bredado de la brazila bovaro en la Amazonia regiono. La esploro, kiu celis la brazilan subŝtaton Mato-Groson, analizis artsatelitajn bildojn, kaj atestis ke la bredado de bovoj en brazilo (kio tradicie okazas pli sude), nun moviĝas al Amazonio. Per la bildoj, Greenpeace sukcesis konstati ke la bovaro okupigas lokojn antaŭe senarbarigitaj. Tial, la bovbredado iĝas la plej timiga vektoro de la senarbarigo en la Amazonia regiono.

Brazilo estas la lando kiu plej eksporta viandon en la mondo. La brazila bovaro, inter 1990 kaj 2003, kreskis 140%, alivorte: el 26,6 milionoj da bovoj, al 64 milionoj da bovkapoj. Laŭ la esploro de Greenpeace, 79,5% de la senarbarigitaj lokoj estas nuntempe bova-bredadejo.

Greenpeace ankaŭ montras en la raporto soluciojn por la problemo. "La brazila registaro bezonas kontroli la pligrandiĝon de la bovbredado en Amazonio, por ke ĝi (la registaro) tiucele sukcesu grade malpligrandigi la senarbarigadon, kaj zerigi senarbarigon ĝis 2015", asertis André Muggiati, el Greenpeace. Muggiati ankaŭ menciis la polemikajn agadojn de la brazila registaro lasttempe, kiu eksterlande diradas ke Brazilo estas naturprotektista lando, sed dume financas aktivojn kiuj malhelpas naturmedion.

Klaku la suban ligilon por elŝuti la KMZ dosiero por Google Earth, kie videblas la trafajn punktojn. www.greenpeace.org.br/googleearth/uso_terra_2007.kmz



Sammondane,

Ĥod

Published at 19:22 ( 4 comments / 193 visits )
This post is public

April 15, 2009

MONDESTROJ: KLIMATO KAJ PERSONOJ UNUE!

Dum la estroj de G-20, (Grupo de la 20-aj pli riĉaj landoj de la mondo) diskutadis en Londono, Anglio, pri la monda financa krizo, aktivuloj de la ne-registara organizo, Greenpeace malfermis grandega reklamflago en Rio de Janeiro, Brazilo. En 1992, en Rio, okazis la ECO-92, kunveno kiu poste ebligis la protokolon de Kioto.

Ĉiuj aktivuloj estis arestitaj, kaj krome, dum la polico arestis la aktivulojn, ili okazigis 5-horan trafikŝtopadon. La komunikiloj atentiĝis pri tio.

La protesto celis montri ke la monda klimata krizo urĝa ol la financa, ĉefe pro ties konsekvencoj, kiujn neniu pricertas. Esploradoj montras oni bezonos pli ol 40% de la Malneta Monda Produkto (MMP)*, nur pro la konsekvencoj de la la klimatŝanĝiĝoj (ne por eviti nur ripari konsekvencojn). Tamen, nun, ni bezonus maksimume 2% de MMP por malkontinuigi la klimatŝanĝiĝon. Laŭ Greenpeace, la landoj de G-20, nepre devontigu minimume 1% el sia malneta enlanda produkto, krom ne plu financi ne renoviĝantajn rimedojn.

Tial, esperu ni, ke en Kopenhago ĉi jarfine, ni havos efikan kunakordiĝo, kies celo kaj agadplano, nepre funkciu kontraŭ la monda varmiĝo.



Kaj jen fotoj pri la protesto
www.flickr.com/photos/greenpeacebrasil/sets/72157616130978389/show


Sammondane,
Ĥod



*MMP, aŭ Malneta Monda Protukto, temas pri la kunuigado de la Malneta Enlanda Produkto, pri kiu eblas legi: eo.wikipedia.org/wiki/Malneta_enlanda_produkto

Published at 20:51 ( 1 comment / 134 visits )
This post is public

February 5, 2009

ALIA MONDO JA EBLAS! (raporteto pri MSF)

La Monda Socia Forumo estis ujo da frenezaĵoj! Jes, ĝi komencis kun grandega marŝo... Nekredebla okazo! Ne ŝerce, estis pluraj kaj malsimilecaj movadoj; kvankam ĉiuj kunportis siajn flagojn, ĉiuj marŝante al la sama direkcio : Alia Mondo Eblas!

Mi estis tie deĵore, tial mi nek havis tempon por urbumi aŭ esperantumi. Mia eta kontakto kun esperanto estis kiam iu demandis al mi, ĉu en Artic Sunrise (ŝipo de Greenpeace) oni parolas la anglan. Mi jesis, kaj tiu ulo flustris en esperanto "fek, kial ne esperanto?", kaj mi esperante respondis "jen bona demando, kara samideano". :P

Do, Belemo, en Parao, estas tre danĝera urbo por Greenpeace, ĉar la senarbariganoj kaj sojfabistoj malamas Greenpeace kaj eĉ atencis kontraŭ la vivo de Greenpeacanoj. Tio mi pridiskutos morgaŭ (espereble), ĉar nun mi reeklaboru, ehe.

Mi nur celas diri ĉifadene ke, ĉio bonokazis dum MSF kaj dum kelkaj semajnoj mi detaligos ĝin. (:

Sammondane,
Ĥod

Published at 21:11 ( 0 comments / 197 visits )
This post is public

December 22, 2008

FIŜI BALENON ESTAS KRIMO, DENUNCI NE!

Kurioze ke, dum la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj jaraĝas 60 jaroj, naturprotektantoj estis arestitaj pro montri la veron en Japanio.
La du japanaj aktivuloj de Greenpeace, Junichi kaj Toru, fortranĉis viandon de baleno kiu estas kovrite komercata en Japanio. Ili fortranĉis la viandon en la nigra merkato kaj raportis la krimon al la Japana registraro, kiu fulme akuzis ilin esti rabistoj. Nun, ili povos esti kondamnitaj al ĝis 30 jaroj en arestejo.
Fiŝi balenon kaj komerci sian viandon estas krimo, denunci ne. Nekredeble ke dum la UDHR 60-jaraĝas, personoj estas arestitaj pro utiligi siajn rajtojn. Ilia arestado molestas ĉefe la:

* 19-an rajton - Libere diri kion vi volas: Ni ĉiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas, diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj. Ĉar la japana registraro jam de longe batalas kontraŭ ĉian aktivadon.

* 29-an rajton - Niaj respondecoj: Rilate aliajn homojn ni havas devon kaj ni devus protekti iliajn rajtojn kaj liberecojn.

* 30-an rajton - Neniu povas de ni forpreni ĉi tiujn rajtojn kaj liberecojn.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj

La raporto en la internacia TTT-ejo de Greenpeace:
weblog.greenpeace.org/makingwaves/archives/2008/06/greenpeace_activists_arrested.html

Tial - pro la supraj kialoj -, mi kondamnas la nuntempan registraron de Japanio kiu plu malproksimigas nin de egalaj homaj rajtoj.
Mi klarigas ke nenion havas mi kontraŭ la Japananoj, sed mi ja kontraŭstaras al sia registraro.


Sammondane,
Ĥod

Published at 15:08 ( 2 comments / 248 visits )
This post is public

December 19, 2008

ĜIS KOPENHAGO...

La negocado dum la 14-a Klimata Konferenco fiaskis en Poznano, Pollando. La konferenco kiu finiĝis en la 12-a de Decembro ne haveblis sukcesojn. Nun, endas prepariĝi por la sekva, kiu okazos en Kopenhago, Danujo, en 2009, por ke oni kontraktiĝos pri la akordo kiu anstataŭigos la Protokolon de Kioto.
Laŭ Paulo Adário, responsulo pri la Amazonia kampanjo de Greenpeace en Brazilo; "Poznan devus pavimi la ŝoseo al Kopenhago, sed la vojo ankoraŭ havas multajn truojn. La nura progreso estas ke nun oni pli klare videblas la truojn".

Fonto: www.greenpeace.org/brasil/greenpeace-brasil-clima/noticias/negocia-es-na-pol-nia-derrapa


Sammondane,
Ĥod

Published at 14:18 ( 0 comments / 106 visits )
This post is public

December 17, 2008

MONDA SOCIA FORUMO EN AMAZONIO!

Kio estas8-a MSF
Kiam27-a de Jan ĝis 01-a de Feb 2009
KieBelemo, Brazilo
Oficiala TTT-ejo kvarlingvawww.forumsocialmundial.org.br




Kio estas: 8-a MSF - Monda Socia Forumo

Kiam: 27-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2009

Okazos en Belemo, Parao, Brazilo, la 8-a Monda Socia Forumo! Al tiuj kiuj ne scias; MSF estas forumo alimondista, en kiu la alimondistoj kunordigas kampanjojn kaj informas unu la alian pri la movadoj alimondistaj en la diversaj mondopartoj. Ĝi estas tre grava por la alimondistaro, sed nun, ĝi fariĝas pli grava por la estonteco de Amazonio. Diskutejoj ekzistas, sed ĝi funkcios kiel diskutujo por tiuj temoj koncernataj pri Amazonia arbaro.
Baldaŭ, mi verkos artikolon pri la Leĝa Amazonio, kaj kiel ĝi (mis)funkcias politike. Sed atendu ĉar novaĵoj certe aperos por nia naturo post MSF. Mi laboros tie kiel volontulo de Greenpeace, sed mi ankaŭ trovos tempon por esperantumado, ehe. Mi eble havigos al vi esperantan videon pri la okazaĵoj!

Pli da informoj pri kio estas MSF: eo.wikipedia.org/wiki/Monda_Socia_Forumo

Kiel alimondisto, mi salutas vin el Manaus, Amazonia urbo, kaj ia demando pri la loka realeco, ne hezitu diri.



Sammondane,

Ĥod



Published at 13:11 ( 4 comments / 243 visits )
This post is public

December 4, 2008

MONDA AGO-TAGO

Monda AGO-TAGO

Sabate, 06/12/08, okazos la Monda Ago-tago kontraŭ la mondvarmiĝo. Ĝi okazos samtage en pli ol 90 landoj. Kontrolu ĉe la suba ligilo pri kio okazos vialande:

www.globalclimatecampaign.org



Sammondane,

Ĥod

Published at 19:00 ( 0 comments / 120 visits )
This post is public

December 2nd, 2008

Naturnovaĵoj

Saluton, karaj!

Ekde hodiaŭ mi ekverkos fulmajn tekstojn pri kio okazas kaj en Amazonio kaj rilate al la monda klimatŝanĝiĝo. Atendu novaĵojn pri la plej granda arbaro de la monde rekte el ĝia mezo, kie mi loĝas, ehe.

Pli da informoj, kontroli ĉe:

eo.wikipedia.org/wiki/Greenpeace

eo.wikipedia.org/wiki/Klimata_ŝanĝo

eo.wikipedia.org/wiki/Senarbarigo

eo.wikipedia.org/wiki/Pluvarbaro

eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_varmiĝo



-----

Sammondane,

Ĥod

Published at 17:31 ( 1 comment / 171 visits )
This post is public


( 11 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Ĥod

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...