Jen retejo al kiu vi ŝutas bildon de via vizaĝo, kaj ĝi maŝine komparas ĝin kun miloj da fotoj de famuloj. Ĝi poste prezentas fotojn de ĝis dek famuloj kiuj aspektas similaj al vi! Bedaŭrinde ĝi estas nur anglalingva sed instrukcioj sekvas. Jen la rezultoj de du el miaj bildoj

Unua

http://www.myheritagefiles.com/L/storage/site1/files/32/72/92/327292_525834eee2de84r0xy3402.JPG

Dua www.myheritagefiles.com/L/storage/site1/files/32/81/22/328122_7430545d03de8492b0l609.JPG

Iru al myheritage.com kaj klaku sur "Celebrities". Klaku la kvadrateton "Celebrity Collage". Klaku la butonon "Create my collage". Klaku la langeton "My Files" kaj poste klaku "Browse" por trovi taŭgan bildon en via maŝino. Kiam aperas la dosiernomon klaku la butonon "Run face recognition". Kiam finas la procedo klaku la butonon "Next". Aperos ok ŝablonoj. Klaku la preferatan kaj poste klaku la butonon "Next". Dek bildoj (ĝenerale) aperos: elektu aŭ 8 aŭ 5 laŭ indiko, kiujn vi preferas, kaj klaku "Next". Klaku la butonon "Preview" por antaŭvidi la prezenton. Klaku la prezenton por fermi ĝin, kaj se kontenta, klaku "Save"; se ne, klaku "Previous". Post la fina klako vi havos eblecon sendi al diversaj retaj komunumoj. Bedaŭrinde Ipernity ne inkluziĝas, do elekto "Other" kaj kopii la html-an kodon en ligilon en vian blogon (aŭ dosieron, aŭ kion ajn).