Peĉjo, mia kara bebo, hodiaŭ vi, kiu naskiĝis en tiu parte bela kaj tute altvalora urbo de Salvador, Bahia, je la 20an de majo de 2008 -- sepdek jaroj kaj du tagoj poste ĉi tiu via avo -- plenumas vian kvinan monaton kiel viva homo, ĉi tiu grava ulo, kiu nun abundas -- aŭ troabundas laŭ kelkuloj - sur nia blua granda-malgranda planedo. Ĉi tiu naskiĝtaga datreveno estas motivo por ĝojo kaj kontentiĝo de ĉiuj ni, kiuj estas apud vin, viaj familianoj. Kiel, cetere, niamaniere , ni provis montri al vi hodiaŭ, kantante, trinkante, saltante. Vi ne komprenas ĉion, vi ne sukcesis kaj eĉ ne deziris, ekzemple, blovestingi la kandeleton sur la kuko. Vi -- dank´al Dio kaj al Lia pli proksimaj konataj aŭ ne konataj iloj, ekzemple la genetika kodo kaj la naturaj kaj kulturaj rimedoj, kujn viaj gepatroj kaj nia hommedio disponigeblas al vi -- estas tre gaja, simpatia kaj ridetema al ĉiuj, kiuj alproksimigas de vi. Ho! Kia aminda kaj amenda uleto! Kaj kiom da egeme kaj megalomanie (bonvolou kontroli nin) ni amas vin!

Ho, Peĉjo, kia estus bone se mi bone parolus la lingvon de beboj kiel vi. Kiom da afero por babili. Multege da aĵoj kaj ecoj por lerni de vi. Mi ŝatus diri al vi, ke vi bonvolu estu feliĉa homo. Ke vi amu tiujn malgrandajn eroj de via vivo, de via tre riĉa kaj feliĉa travivado ĉe ni. Kaj dialoge aŭdi kaj aŭskulti de vi vian retronutradon. Mi estus tre feliĉa, se mi sukcesis diri al vi, ke en la vivo oni iras ĉiam per vojoj, kie estas grava nia rolo kaj la roloj de la tutaj aliaj uloj por la plenumado de la granda kaj ne ĉiam perceptebla plano de la ĝenerala evoluo kaj plibonigado. Kaj ke, defie, la grandeco de ĉi tiu plano kutime estas formata el la plej malgranda kaj por multoj ne amataj etaĵoj, etetuloj, etecoj. La homo, dank`al Dio progresas, malgraú ne ĉiam, ĉiuj sukcesas vidi la grandecon kaj la magnificecon de lia viveksperimento. Do, Peĉjo, estos nepra via alkutimigado de la infinite granda al infinite malgrande kaj reciproke; de la interneco de la materio al interneco de la kosmo. De la "yocto" al "yotta", nun. Kaj senfine.

Peĉjo, estus bone, ke vi ĉiutage, tagkomence, faru observadojn de la medio viaĉirkaŭaĵe. La naturo - granda kaj malgranda -- , la homsocia vivo, la naturmedio, la politikmedio, la ekonomikmedio, la psikologimedio. La tago komencas kun la suno donacante al vi, pere de la plantoj, la verdaj plantoj, la bestoj, la kondiĉojn por vivi. El la suno venas la unuaj formoj de energio -- kapableco produkti laboro. Alvenas grandkvante sed milde. La verdaj plantoj iomete tenas ĝin, ofertante al bestoj kaj homoj. Eĉ al vi kaj al via familio. Vi uzas tiun energion el la pli malsamaj manieroj, plenumas viajn naturajn necesecojn kaj forigas, elĵetas restaĵojn. Saĝeco, Peĉjo, esti bone uzi tiojn. Bone ricevi kaj bone elĵeti. Modere. Sen malŝparo. La homa civilizado ankoraŭ bezonas plibonigadon en tiu ĉi afero. Espereble vi povos kunlabori kaj kontribui por tio.

La via urbo, iam estis malpli granda kaj tutbela. Laboru celante denove tutbelegi ĝin.

Dum via tuta vivo, Peĉjo, amu ĉiujn kaj ĉiojn. Lernu de la vivo, de la aliaj kaj de vi mem. Faru ĉion bone kaj bonan. Kiam plenkreskos, bonvolu estu kiel nun tre gaja, ĝoja, simpatia kaj ridetema persono. Dio benu vin, mia kara nepo.