ILI DEBATIS SERIOZE



Skribis Hilmar Ilton Santana Ferreira

Dato: VEN , 17OKT2008



Nun estas tempo por ŝanĝoj de estroj de regadoj. Ĉi tie kaj alie.

Kiel kutime dum tiaj epokoj , kandidatoj venas al publikoj, al grande amaspubliko, por prezenti sin kaj siajn ideojn pri la tutaj temoj rilate al publikaj aferoj. Oni ofte faras uzon el la plej granda variegado de rimedoj por atingi oniajn publikojn. Niatempe, amaskomunikiloj estas ter frekvente utiligataj, laú studitaj normoj el “Marketingo” ( alimaniere, “merkatumo”) aú ne, nur sekvante la inspirojn kaj improvizon.

En Brazilo hodiaú oni debatas por la urbestroj de la tutaj plej malgranda divido el la teritorio, la municipo. Tiaokaze oni diskutas pri lokaj temoj, dirante ĝenerale tiun, kiun deziras fari dum la estonta ne longe komencanta adminstrado. Samtempe la kandidatoj kutimas timigis la balotontojn rilate al malbonecoj kaj malbonaĵoj de iliaj konkurantoj.
Ĉi-jare la usonanoj elektos ilian novan prezidenton. La televidoj montras debatojn inter la du plej gravaj homoj, kiuj serĉas iri al la “Blanka Hejmo”. Rigardante nur la unua debato okazita inter ili, kiuj estis la aferoj de ili diskutitaj? Certe ili debatis serioze, ne ŝerceme. Ili aspiras al la plej povenhava funkcio de la mondo, oni diras kutime, ĝuste aŭ ne. Em tio okazo, kiun li diskutis? Certe ili babilis pri la ekonomio, ter grava afero tiu, kiu trankviliĝas aú maltrankviliĝas la personojn, tra tre sentema parto de iliaj korpoj, la poŝo; ili parolis pri internaciaj rilatoj, pri landoj kiuj estas realaj aú pontencialaj malamikoj, ili diras kiamaniere ĉiu el ili traktos, mistraktos aú atakos tiujn malbonajn landojn.

Tamen, mi ne aŭdis iu ajn el ili pritemis aú pritraktis pardonon, interlaboradon,

Intermemkonadon, interbabiladon, homan vivon eksperimentadon, amon.