HEK decidis pasintsemajne ke ni okazigu la 4an ORo-on ĉi-aŭtune la 1an ĝis la 3an de oktobro.
Ĝi malpli frue okazos pro la sveda baloto kio iom okupiĝos la Hernuandan esperantistaron. Sed malpli frue ne signifas malpli ujutne. Eĉ kontraŭe! Komencoktobre la folioj pli oros, la saŭno pli varmos post lagumado, la aero pli freŝos, la ludo-noktoj pli longos kaj pli mallume kaŝos sekretetojn ...
Pli da detaloj venos poste, sed jam nun ĉiuj ujutemuloj sentu sin elkore bonvenigita Hernusanden! Al ORo kaj ankaŭ (kiel ĉiam) al antaŭ- kaj postkongresoj!
Ĝis oktobre!
Hernusanda Esperantista Klubo
Sign-in to post a comment.