| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Esperanto adalah sebuah bahasa yang bersifat internasional dan netral, gampang untuk dibelajar.
Bulan november yang akan datang, saya akan ke Indonesia dan mau ajar bahasa ini di Yogya, Semarang, Bandung, Bogor dan Jakarta. Kalau ada orang yang mau tahu lebih atua mau ikut kursus tersebut, tolong kontak sama saya aja. Terima kasih.
Por la unua fojo, TEVA havos sian propran seminarieton, en la alventago de la Universala Kongreso, sabaton la 25an de julio. Ĝi okazos de la 14a30 ĝis la 17a en la kongresejo. Informoj pri la ekzakta loko haveblos ĉe la giĉetoj kie oni prenas la kongressakon.
Dum la seminario, malfermita por TEVA-membroj kaj polaj vegetaranoj, estos prelegetoj pri la simileco inter Esperanto kaj vegetarismo, pri la historio de TEVA, pri la malbonaj efikoj de viandomanĝado sur la medio, pri la pola vegetara movado (serĉatas preleganto!), … Estos ebleco rakonti pri la vegetara (!) movado en sia lando.
Oni bonvolu sin anonci ĉe teva@ivu.org.
Seminar for Polish Vegetarians and Esperantists
On July 25th, the first Saturday of the World Esperanto Congress, the World Esperantist Vegetarian Association (TEVA), is organizing a seminar for vegetarians and others interested in the ethical treatment of animals. People from various countries will be giving short talks, followed by discussions, on the following themes:
- the history of TEVA
- Vegetarianism and Esperanto: what have they in common?
- Vegetarianism in Poland (we're still looking for someone who would do this part!)
- The first meatless city: Ghent, Belgium
- Meat and its consequences for the environment
In addition, people will have the opportunity to tell us about the state of the vegetarian movement in other countries; and if you would like to introduce a relevant theme of your own, please let us know in advance.
Venue: Bialystok Technical University (Politechnika Bialostocka), Wiejska 45, 15-089 Bialystok;
Time: 14.30 to 17.00 (or shorter, depending on the need for translation)
What to bring: An open mind, and a willingness to share opinions
Languages to be used: Esperanto, Polish (translation will be provided), English
Registration: if possible, let us know in advance that you hope to attend by e-mailing Heidi Goes (teva@ivu.org); but if you can't, come anyway!
Vendrede, la 12an de decembro okazos en la Universitato de Antverpeno "Tago de la Juna Esploranto". Temas pri tago dum kiu junaj esplorantoj pri Afriko, egale el kiu fako, prezentos al siaj kolegoj sian esplorfakon.
…read moreJacques Brel, la plej bona belga kantisto iam, mortis la 9an de oktobro 1978, nur 49 jaraĝa.
…read moreDe la 27a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2008 okazis en Dresdeno,
Germanio, la 38a Internacia Vegetarana Kongreso, organizita de
International Vegetarian Union (Internacia Vegetarana Unuiĝo – IVU).
Dankon al ĉiuj kiuj lasis mesaĝon kun bondeziroj okaze de mia naskiĝdatreveno.
Mi ĝuis ĝin en plena Esperanta etoso. Post matena Esperanta laboro, mi tagmeze kun la bruĝa klubo festis, iom malfrue, la novan jaron kaj, iom frue, la finon de la vintro. Antaŭ kaj post la bongusta manĝo, ni aŭskultis festparoladetojn (okaze de la naskiĝtagoj, ne nur de mi, sed ankaŭ de unu el la fondintoj de la klubo, Fernand Roose), literaturon kaj amuzan historion pri la vigla klubovivo antaŭ duonjarcento. Post paŭzo okazis ankaŭ fruktedona estrarkunveno.
Mi tion feliĉe ne devis fari, sed en multaj landoj iri al lernejo ne estas evidenta afero.
Ofte la familiaj aŭ financaj situacioj estas tiaj ke la infanoj simple ne povas iri al la lernejo. Eĉ ne al al ŝtata, kiu kostas multe malpli ol la privata ernejo. Ĉar tamen necesas havi monon por ekzemple la uniformoj. Infanoj kiuj ne portas la lernejan uniformon ofte ne rajtas studi en la lernejo.
Jes, bone, sed kion vi povas fari?
Mi havas sugeston. La tanzania organizaĵo Mazingira provas kolekti monon por tiuj infanoj kiuj ne povas iri al lernejo. Ili uzas la monon por uniformo kaj aliaj lernejaj utilaĵoj. Jam dekoj da infanoj trovis subtenanton. Ĉu ankaŭ vi iĝu subtenanto?
Sed ne nur tio: Mazingira ankaŭ volas starigi mezlernejon, ĉar en tiu regiono de Tanzanio, en Bunda, ne estas sufiĉe da mezlernejoj, kaj ankaŭ pro tio ne ĉiuj povas plustudi post la bazlernejo.
Aldone, por ke la kaŭzoj de la malriĉeco iom post iom foriru, Mazingira komencis mikrokreditan projekton, en kiu virinoj ricevas malmultekostan prunteprenon, per kiu ili povas komenci malgrandan komercon. Jam 90 virinoj ricevis prunteprenon, dank' al subtenantoj en Eŭropo. La repagita mono estas uzata por denove pruntedoni al aliaj virinoj.
Ĉar ankaŭ mankas akvoputoj, kaj ĉar pro tio la virinoj ĉiutage perdas horojn por ĉerpi akvon el foraj putoj, ankaŭ la konstruo de pliaj putoj estas celo de Mazingira. Putoj kostas tre multe, kaj ankoraŭ eĉ por unu puto ne kolektiĝis sufiĉe da mono! Tamen, jam parto estas kolektita, kaj se vi aldonas iom, ni sukcesos. La unua puto estos starigita sur la tereno de la konstruota mezlernejo.
Mi esperas ke mi igis vin sufiĉe scivolaj por almenaŭ rigardi la retejon de Mazingira.
Vi rimarkos ke la viro malantaŭ Mazingira estas konata tanzania esperantisto... pro tio li ankaŭ deziras instrui Esperanton en la nova lernejo.
Mi deziras al vi bonajn festojn, belajn pensojn, kaj altruismajn agojn.
Heidi
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Heidi