Jacques Brel, la plej bona belga kantisto iam, mortis la 9an de oktobro 1978, nur 49 jaraĝa.
Plurloke kaj plurmaniere belgoj kaj francoj tion memoris kaj memorigis hodiaŭ, 30 jarojn poste. Jacques Brel ne nur kantis (plej ofte en la franca, sed ankaŭ en la nederlanda) sed ankaŭ mem komponis kaj verkis la tre poeziajn kantojn.
Vidu por pliaj informoj pri li en eo.wikipedia.org/wiki/Jacques_Brel, kie troveblas ankaŭ tradukoj de kelkaj el liaj kantoj. Troviĝas en la reto ankaŭ multaj filmetoj pri li, ekz. www.youtube.com/watch?v=tweVwF1X5AQ.
Mi mem ĵus partoprenis en malgranda muzikprezento dum kiu kantisto kaj ĥoro kantis liajn kantojn apud statuo de Marieke, la knabino el la samnoma kanto. Bruĝa Marieke petis florojn ĉirkaŭ la kolon de la statua Marieke.
Bv. vidi la fotojn.
Send a message
Search for members
Katalin Kovatspro says:
Ankaŭ ni ŝatsa liajn kantojn kaj mia edzo ofte uzas ilin dum siaj kursoj pri la franca lingvo kaj kulturo.