Heidi Published on August 21, 2008
by Heidi

Heidi's blog

Browse posts
Esperanto: apakah itu?
Posted on September 21, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
seminario por vegetaranoj dum UK
Posted on June 25, 2009
1 comment (latest 5 weeks ago)
Looking for Polish vegetarians...
Posted on June 25, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Tago de la Juna Esploranto
Posted on December 8, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
Antaŭ 30 jaroj mortis Jacques Brel
Posted on October 9, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Raporto pri propaganda laboro en Dresdeno
8 comments (latest 8 months ago)
Dankojn pro bondeziroj/raporteto pri naskiĝtagreveno
Posted on March 17, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
intervjuo ĉe Varsovia Vento
Posted on March 13, 2008
4 comments (latest 20 months ago)
Lukti por povi iri al lernejo
Posted on December 20, 2007
3 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 595 times

Raporto pri propaganda laboro en Dresdeno

Thursday August 21, 2008 at 03:20PM

De la 27a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2008 okazis en Dresdeno,
Germanio, la 38a Internacia Vegetarana Kongreso, organizita de
International Vegetarian Union (Internacia Vegetarana Unuiĝo – IVU).

Same kiel Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio, IVU festis sian
centjariĝon. Ĉeestis entute pli ol 600 vegetaranoj kaj veganoj el pli ol
30 landoj. Nome de TEVA, aktive partoprenis tri el ĝiaj estraranoj:
Christopher Fettes, prezidanto, Francesco Maurelli, vicprezidanto kaj
Heidi Goes, sekretario.
Inter la dekoj da prelegoj pri ĉiuspecaj aspektoj de vegetaranismo kiuj
okazis dum la kongreso, estis ankaŭ du rilataj al Esperanto. Lunde, la
28an de julio, Christopher Fettes parolis pri internacia amikeco inter
vegetaranaj familioj pere de Esperanto, kaj montris fotojn pri
internaciaj Esperanto-renkontiĝoj kie partoprenis multaj infanoj.
Francesco Maurelli, vendrede, la 1an de aŭgusto, parolis pri la
historiaj kaj ideologiaj ligoj inter la vegetarana kaj Esperanta
movadoj. La vegetaranoj miris pri tio ke la esperantistoj multe
kontribuis al la fondiĝo de la Internacia Vegetarana Unuiĝo. Fakte la
vegetaranoj, antaŭ 100 jaroj, decidis kunveni en Dresdeno por fondi sian
unuiĝon ĝuste pro tio ke la esperantistoj jam planis tie okazigi la
kvaran Universalan Kongreson.
Ambaŭ prelegoj allogis dekkelk partoprenantojn, kaj inter ili pluraj
petis pli da informoj aŭ starigis demandojn kiuj montris sinceran
interesiĝon. Lunde anonciĝis kurseto pri Esperanto kiu okazis
ĉiutagmezon dum la kvar sekvaj kongrestagoj. Partoprenis la lecionojn
homoj el diversaj landoj (Germanio, Usono, Aŭstrio, Hinda Unio, Britio, ...) kaj aĝkategorioj.
Dum la tuta kongressemajno, TEVA havis budon kiu montris Esperantajn
tradukojn de famaj verkoj kaj komiksoj, originalan literaturon kaj
germanlingvajn informfoliojn pri Esperanto. Du esperantistoj el Dresdeno
kelkfoje vizitis la budon kaj kundeĵoris. Kelkfoje homoj tiom
entuziasmiĝis ke ili tuj surloke komencis lerni la lingvon.
Ni sukcesis montri al la kongresanoj ke Esperanto daŭre ekzistas kaj nia
amikema sinteno rezultis en multaj bonaj kontaktoj. Sed ne nur tio:
kelkaj el ili serioze pripensas partopreni en la venonta UK!
Fotoj de la kongreso videblas ĉe www.ivu.org/teva kaj ĉe
http://www.ivu.org/congress/2008/photos

(verkita de Francesco Maurelli kaj Heidi Goes por TEVA)

8 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Gratulon!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Betti Maul-Propadovic´ says:
tio sonas tre interese kaj sukcese! Mi ĝojas!
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
WOOD says:
Hi,ankau mi estas vegetarano
Posted 14 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda says:
Mi ĝojas aŭdi pri esperanta agado en vegetarujo kaj vegetara agado en esperantujo!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Alta says:
Mi ankaŭ ŝatas vegetaraĵoj , kiuj junigas kaj purigas homoj ! Gratulas al TEVA kongreso kaj vegetaraj esperantistoj .
Posted 11 months ago. ( permalink )
Heidi says:
Dankon pro la pozitivaj reaxgoj!
Ĉu vi jam rigardis la blogon de teva: www.ipernity.com/blog/teva?
Heidi
Posted 11 months ago. ( permalink )
Roland says:
Mi auskultis la anglan prelegon de Francesco el la kongresa dokumentado. Laux mia impreso li tro multe parolis pri gramatiko, vortfarado ktp. kio nur estas konvinka por malplimulto. La ligoj inter Esperanto kaj vegetarano restis iomete nebule, sen tro konkretaj faktoj. Tio versxajne estis por multaj la plej interesa ero.

Esperantistoj cxiam neglektas, ke tiaspecaj prezentoj ne cxefe celu varbi lernantojn (adeptojn), sed amikojn kaj subtenantojn. Se iu el la cxeestantoj eklernas, estas bela kromefiko. Gravas, ke oni poste favore parolas pri interesa prelego kun nekonataj informoj kaj impresoj.

Reduktita versio de la prelego, eble en skriba formo, estus bonvena.

La oferto de senpera kontakto estas multe pli grava ol iu gramatika avantagxo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Heidi replies:
dankon pro via reago Roland
Chu vi sciigis ankau al Francesco?
Heidi
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...