En la ĝis nun lasta reta radio-elsendo de Varsovia Vento (Esperanto-klubo de Varsovio, Pollando) aperas intervjuo dum kiu mi parolas interalie pri la libro Afero de Espero - Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko, kiu aperis junie 2007, kaj pri miaj spertoj en Afriko.
Vidu http://www.viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm kaj elektu: Varsovia Vento Elsendoj, 32a elsendo se vi volas aŭskulti ĝin.
La intervjuo okazis komence de novembro 2007 dum la PostSomera KlaĉKunveno, la jara aŭtuna Esperanto-aranĝo de la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA, vidu por pliaj informoj http://users.telenet.be/esperanto/fleja/indexeo.html), kies prezidantino mi estas.
Fine de la intervjuo mi salutas mallonge ankaŭ en la indonezia lingvo, kaj dum tiu saluto mi provas instigi indonezianojn lerni Esperanton.
Pli pri la libro:
Komentoj bonvenas!
Send a message
Search for members
Zlatko Tišljar - Pajo says:
Lars Sözüerpro replies:
Kiam mi komencis studi, mi havis aldone la deziron lerni pli bone la turkan, lingvon de mia patro kiun li ne transdonis al mi. Mi konstatis ke en la universitato funkcias fako por 'orientaj' lingvoj, kaj por plenrajte partopreni la kursojn, mi devis enskribiĝi, kaj elekti du lingvojn. Kiun lingvon kiel la duan? La reprezentantoj de la studentoj konsilis al mi la korean, ĉar ĝi ne estus tro malfacila, kaj la laboro por sukcesi en ekzamenoj modesta. La indonezian ili malkonsilis al mi, kio surprizis min.
Ili asertis, ke la gramatiko de la indonezia estas tre malgranda, kio ja faciligas la komencon de la lernado; sed ke ĝi estas eĉ tiel malgranda, ke multaj esprimrimedoj, kiujn lingvo bezonas, formale ne ekzistas; kaj tial dum la kelkjardeka uzado kiel ĉiutaga lingvo en granda homgrupo, elformiĝis "sovaĝe" multaj komplikaj nuanciloj tute preter la formala gramatiko. Sed ĝuste tiujn oni postulus en ekzamenoj, kio farus la sukceson malfacila.
Mi tamen elektis la indonezian, ĉar mia celo ja ne estis ekzamenoj. Kvankam mia studado de fiziko postulis multe da tempo, la ses horoj de la turka semajne mirakle enŝoviĝis tute bone en mian tempoplanon. Sed por la unusola horo de la indonezia mi bedaŭrinde neniam havis tempon. Do mi eĉ ne eklernis ĝin, sekve mi ankaŭ ne povas (mal)konfirmi la priskribitajn asertojn.
Tonyo says:
La temo estis tre interesa. Kaj ĝenerale la podkasto de la varsovianoj estas tre lerte farita. Do, rean gratulon.
Heidi replies:
Dankon pro viaj gratuloj.
Mi panjiĝis antaŭ pli ol jardeko... do tiam ni ankoraŭ ne konatiĝis!
Mia filo, Robin, havos 11 jarojn la lastan tagon de majo.
Estas ĉiam tiel ke mia voĉo ne rekoneblas kiam ĝi estas surbandigita. Eĉ mia filo ne rekonis min!
Nu, tio ne gravas. Mi ja esperas ke la enhavo estas sufiĉe interesa.
Ĉu vi jam vidis aŭ legis la libron pri kiu temas?
Dankon pro via mesaĝo,
Heidi