Heidi Published on December 20, 2007
by Heidi

Heidi's blog

Browse posts
Esperanto: apakah itu?
Posted on September 21, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
seminario por vegetaranoj dum UK
Posted on June 25, 2009
1 comment (latest 5 weeks ago)
Looking for Polish vegetarians...
Posted on June 25, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Tago de la Juna Esploranto
Posted on December 8, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
Antaŭ 30 jaroj mortis Jacques Brel
Posted on October 9, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Raporto pri propaganda laboro en Dresdeno
Posted on August 21, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Dankojn pro bondeziroj/raporteto pri naskiĝtagreveno
Posted on March 17, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
intervjuo ĉe Varsovia Vento
Posted on March 13, 2008
4 comments (latest 20 months ago)
Lukti por povi iri al lernejo
3 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 677 times

Lukti por povi iri al lernejo

Thursday December 20, 2007 at 10:43PM

Mi tion feliĉe ne devis fari, sed en multaj landoj iri al lernejo ne estas evidenta afero.

Ofte la familiaj aŭ financaj situacioj estas tiaj ke la infanoj simple ne povas iri al la lernejo. Eĉ ne al al ŝtata, kiu kostas multe malpli ol la privata ernejo. Ĉar tamen necesas havi monon por ekzemple la uniformoj. Infanoj kiuj ne portas la lernejan uniformon ofte ne rajtas studi en la lernejo.

Jes, bone, sed kion vi povas fari?

Mi havas sugeston.  La tanzania organizaĵo Mazingira provas kolekti monon por tiuj infanoj kiuj ne povas iri al lernejo. Ili uzas la monon por uniformo kaj aliaj lernejaj utilaĵoj. Jam dekoj da infanoj trovis subtenanton. Ĉu ankaŭ vi iĝu subtenanto? 

Sed ne nur tio: Mazingira ankaŭ volas starigi mezlernejon, ĉar en tiu regiono de Tanzanio, en Bunda, ne estas sufiĉe da mezlernejoj, kaj ankaŭ pro tio ne ĉiuj povas plustudi post la bazlernejo.

Aldone, por ke la kaŭzoj de la malriĉeco iom post iom foriru, Mazingira komencis mikrokreditan projekton, en kiu virinoj ricevas malmultekostan prunteprenon, per kiu ili povas komenci malgrandan komercon. Jam 90 virinoj ricevis prunteprenon, dank' al subtenantoj en Eŭropo. La repagita mono estas uzata por denove pruntedoni al aliaj virinoj.

Ĉar ankaŭ mankas akvoputoj, kaj ĉar pro tio la virinoj ĉiutage perdas horojn por ĉerpi akvon el foraj putoj, ankaŭ la konstruo de pliaj putoj estas celo de Mazingira. Putoj kostas tre multe, kaj ankoraŭ eĉ por unu puto ne kolektiĝis sufiĉe da mono! Tamen, jam parto estas kolektita, kaj se vi aldonas iom, ni sukcesos. La unua puto estos starigita sur la tereno de la konstruota mezlernejo.

Mi esperas ke mi igis vin sufiĉe scivolaj por almenaŭ rigardi la retejon de Mazingira.

Vi rimarkos ke la viro malantaŭ Mazingira estas konata tanzania esperantisto... pro tio li ankaŭ deziras instrui Esperanton en la nova lernejo.

Mi deziras al vi bonajn festojn, belajn pensojn, kaj altruismajn agojn.

Heidi

 

3 Comments / add your comment?

Flandra Esperanto-Ligopro says:
Dankon pro la interesa teksto, Heidi! Danke al ĝi ĵus iu donacis 100 eŭrojn al la projekto.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇pro says:
En Francio estas Aide et action, asocio por la infana instruado en multaj landoj, ankaŭ en Tanzanio.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Venti - 文缇 edited this comment 22 months ago.
Yves Nevelsteen says:
Mi publikigos vian artikolon en la venonta JEN! (eo.wikipedia.org/wiki/Jongeren_Esperanto_Nieuws)
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...