Vendrede, la 12an de decembro okazos en la Universitato de Antverpeno "Tago de la Juna Esploranto". Temas pri tago dum kiu junaj esplorantoj pri Afriko, egale el kiu fako, prezentos al siaj kolegoj sian esplorfakon.
Ĉar mia esplorfako dum miaj licenciaj studoj estis la Esperanto-movado en Afriko, kaj ĉar ankaŭ post tio mi ankoraŭ esploris pri la temo, por mia libro Afero de Espero - Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko, mi kandidatiĝis, kaj la rezulto estas ke mi do rajtos prezenti la Esperanto-movadon en Afriko al kolego-esplorantoj pri Afriko. Eblas vidi la programon, kaj mia resumo en tri lingvoj (nederlanda, franca kaj angla) ĉe webh01.ua.ac.be/markvandevelde/DJO.html.
Mi esperas ke tio helpos konsciigi almenaŭ kelkajn scientistojn pri la historio kaj hodiaŭa aktiveco de la Esperanto-movado en Afriko kaj ĝenerale.
Send a message
Search for members
Stanislao says:
Heidi replies:
La organizanto anoncis min kiel tiu kiu eble solvos la tiean lingvoproblemon, kaj ankaŭ poste ankoraŭfoje diris ke vere estus pli bone se en tiu Tago ĉiuj parolus Esperanton...