1 favorite
15 comments
1 195 visits
Katalin Kovats verkis hodiaŭ interesan blogaĵon pri enketo proponata de EU. La Sekcio por Multlingveco en la Ĝenerala Direkcio pri Edukado kaj Kulturo de la EU-komisiono enketas pri tio, kiel moderna informa kaj komunika teĥniko kaj novaj medioj influas l…
2 favorites
15 comments
470 visits
Unu tagon, vizitante mian naskiĝurbon Turku, mi tagmanĝis en la restoracio Kaskenahde. Tie speciale bongustas la fiŝaĵoj, kaj tiuj ankaŭ ĉi-foje allogis min. Post la manĝo mi estis plene kontenta. Sed ekster la restoracio, sur la trotuara flanko de la ŝto…
1 comment
438 visits
1. Sinjoro Hartung asertas, ke “la ĉefa esploro limiĝos je ses eŭropaj landoj, nome Francujo, Finlando, Grekujo, Germanujo, Hispanujo kaj Britujo”. Mi antaŭvidis tian respondon, kiam mi komentis la aferon notante: La originalan elekton de lingvoj en la en…
4 comments
418 visits
En la sudokcidenta insularo La nestofotilon en la suda insularo frapis fulmo fine de majo. Sekvis unumonata paŭzo kaj multa lamentado fare de birdoamantoj enamiĝintaj kun la insulara pejzaĝo. Kiam la idoj aĝis iom pli ol unu monaton, oni povis ringi ilin…
2 favorites
3 comments
325 visits
La unuan de julio mi estas survoje norden. Mia celo estas Taivalkoski, kiu situas proksimume duonvoje inter la plej suda kaj plej norda partoj de Finnlando. Mi jam preterpasis la urbon Kajaani, kaj nun proksimiĝas al Hyrynsalmi. Ĉe la limo de la komunumo…
2 favorites
3 comments
276 visits
Mi legas la martan numeron de Revuo Esperanto de UEA. Saltas en miajn okulojn grandlitera titolo pri du jubileoj. L. L. Zamenhof naskiĝis antaŭ 150 jaroj, tion ni scias. Ankaŭ estas kaŭzo jubilei pri Charles Darwin, kiu naskiĝis antaŭ 200 jaroj kaj kies e…
3 comments
265 visits
En Jerusalemo mi piediras laŭ la strato Gerŝon Agron. Bruas kamionoj kaj fosmaŝinoj ĉe granda hotelkonstrua laborejo. Proksime situas Usona Konsulejo. Mi estis ĉi tie jam unu fojon antaŭe kaj memoras, ke ie najbare troviĝas la strato Zamenhof. *** Jen ĝi,…
1 favorite
260 visits
Mi havas problemon. La aglonesto, pri kiu mi artikolis unuafoje la 19-an de marto, subite fariĝis fama. La birdoj jam estas filmsteloj. Ekde la pasinta semajnfino aperis multaj raportoj pri la agloj en gazetaro kaj eĉ en televido. Iu ĵurnalisto eksciis pr…
1 favorite
3 comments
253 visits
Kvieto regas ĉe la aglonesto. La suno subiris antaŭ 42 minutoj. Birdoj ne videblas. La brile blanka strieto dekstre de la nesto kaj la makulo sube reflektas lumon de la navigacia signala lampo lokita en la turo sub la nesto. La suno subiris je 20:28 kaj l…
242 visits
Mi hontas konfesi, ke mi tre malbone konas la multajn muzeojn en la regiono, kie mi loĝas. Mi neniam vizitis ekzemple la Domon de la Ĉefŝprucigisto, la Havenan Glacirompilon Turso, la Tramo-muzeon aŭ la Laboristan Loĝejon. Mi ĵus legis la nomojn, inter mu…
7 comments
234 visits
Salutojn el Bjalistoko kaj ankaŭ el Krakovo kaj aliaj lokoj en Pollando! Mi iom post iom klopodas reveni al normala vivo. Unu el la nenormalaĵoj por mi, dum la pasintaj tri semajnoj, estis tio, ke mi tenadis sufiĉan distancon al ĉiaj komputiloj. En Bjal…
1 favorite
220 visits
Jam proksimas somermezo! Postmorgaŭ estos Johana tago, nia festo de somera sunhalto, kaj jam la antaŭtago morgaŭ estos feria. Norda somero montras sian abundan lumon, verdon, florojn. Tra fenestro mi ĵus rimarkis iun saltadi en nia ĝardeno. Ĝi haltis ie-t…
1 favorite
220 visits
Mi ĵus rimarkis, ke aldoniĝis freŝa nomo al la membraro de ipernity. Estas István Mórocz, pri kiu mi aŭdis ion jam antaŭe. Por bonvenigi lin mi aldonas ĉi-sube bildon pri gazeta artikolo finnalingva de antaŭ 47 jaroj. Ĝi aperis en magazino-tipa, ĉia-tema…
3 comments
215 visits
Naturon oni povas observi ankaŭ ĉe sia komputilo. En la mondo estas multegaj fotiloj kaj filmiloj kiuj daŭre faras bildojn pri bestoj kaj ilia natura ĉirkaŭaĵo kaj interrete peras tiujn ankaŭ al mia ekrano. Mia preferata bildo venas el nesto de fiŝaglo en…
203 visits
Kio okazis al la birdoj, pri kiuj mi raportis en ĉi tiu blogo la 19-an de marto kaj kvarfoje en aprilo? La birdoj iĝis siaspecaj famuloj en Finnlando, kiam la gazetaro rimarkis la draman aspekton de eventuala batalo inter maragloj kaj fiŝagloj. Ĉio iris g…
188 visits
Hodiaŭ oni vidis la unuan fiŝaglon ĉe la nesto. En la sama tago estis pluraj raportoj kaj pri maragloj kaj pri (unu sola) fiŝaglo. La agloamikoj intense observos, kio okazos dum la sekvaj semajnoj. Ĝis nun oni ne vidis ringon ĉe piedo de iu el la agloj. P…
1 favorite
2 comments
179 visits
En la Roterdama Universala Kongreso ni aĉetis bulbojn de tulipoj kun la nomo ‘Esperanto’. Plantitaj aŭtune, nun ili bone kreskas kaj bele floras. Laŭ priskriboj troveblaj en interreto, ĉi tiu raso floras malfrue, kaj ankaŭ ĉe ni ĝi estas la laste ekfloran…
2 comments
174 visits
Verŝajne en ĉiu lando troviĝas malliberejo, kies nomo aŭ kromnomo estas vaste konata kaj legendeca. En Finnlando tia nomo estas Kakola, oficiale titolita la Centra Malliberejo en Turku. Ĝi estas ankaŭ konkrete elstara parto de la urbo pro sia situo sur m…
157 visits
Post mia blogaĵo de la 19-a de marto pli kaj pli certiĝas, ke ĉi-jare la fiŝagloj perdos sian neston kaj ke ĝin okupos paro de maragloj. La fiŝagloj ankoraŭ ne videblis, ili verŝajne estas survoje de Afriko al la nordo. Hodiaŭ, la unuan fojon mi vidis sam…
2 comments
156 visits
Mi tenas mane bildon de koko, kiu staras sur globo, evidente sur terglobo. Per unu piedo ĝi tenas kvinpintan stelon, kaj la pozo kun levita kapo kaj malferma beko montras, ke ĝi estas krianta. La bildo, proksimume 20 x 30 cm, estas reliefe farita el maldi…