November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

August 2009 (2)
July 2009 (1)
June 2009 (2)
May 2009 (3)
April 2009 (5)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
December 2008 (3)
November 2008 (2)
September 2008 (5)
August 2008 (2)
June 2008 (5)
May 2008 (5)

November 2nd, 2008

La alia fino de kloako

La urbo Helsinki kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas pli ol milionon da loĝantoj. Ili konsumas multe da akvo, ete etan parton el tio por trinki, pli multe por sin bani kaj siajn aĵojn lavi, por akvi la ĝardenojn kaj por vivteni industrion. La akvo fluanta el niaj kranoj estas klara kaj pura kaj eĉ bongusta, sed kien ĝi poste malaperas? Nu jes, se mi akvas florojn en mia ĝardeno, ĝi restas tie, enteriĝas aŭ fine vaporiĝas, sed la plejmulto forgargariĝas en la misterajn truojn en lavujoj, surplanke en la duŝejo, en necesejo, ĉie.

Mi volis ekscii, kaj antaŭ ne longe prezentiĝis eblo. Okazis la evento Malferma Urbo en Helsinki, kio signifas malfermiĝon de pordoj, kiujn ordinara urbano normale trovas fermitaj aŭ eble simple ne allogaj, kvankam estas multo interesa malantaŭe. Mi elektis viziti la purigejon de kloaka akvo, kiu situas en la kvartalo Viikinmäki, subtere, en granda roka kavernaro.

En rokon
En rokon

La purigejo en Viikinmäki estas unu el la du traktejoj de kloaka akvo en la ĉefurba regiono. Ĝi servas preskaŭ unu milionon da loĝantoj kaj lokan industrion. Post la puriga proceso, la akvo trairas tunelon longan je 17 kilometroj por esti ellasita marfunden en la Finna Golfo. Ĉiujare la purigejo traktas ĉ. cent milionojn da kubmetroj da kloaka akvo, tio estas meznombre tri kubmetroj en sekundo.

La pura akvo, kiun Helsinkiano englasigas el sia hejma krano por sensoifigi sin, venas el la tre pura lago Päijänne, tra 120-kilometra enroka tunelo. La homoj ĝin utiligas por plej diversaj celoj, miksas ĝin kun plej diversaj ellasaĵoj kaj fine kolektas en ĉi tiun subteran traktejon. La akvo, ĉe sia ekveturo el Päijänne, jam estas trinkebla, kvankam oni iomete ĝin plufiltras kaj ĝustigas la acidecon antaŭ ol enigi ĝin en la urban tubaron.

Tra la kloakakva purigejo homoj tamen ne redonas al la naturo same bonkvalitan akvon, kiel estis la krudaĵo el la lago. Teknike, oni povus eĉ produkti trinkeblan akvon el la kloakaĵo, sed oni kontentiĝas je nur relativa purigo, forigante precipe ĉion solidan kaj la plejparton de azoto kaj fosforo, la ĉefaj sterkaĵoj. Dum la akvo fluas en la Finnan Golfon, la solidaĵoj kribritaj kaj koncentritaj el la akvo plejparte iras al granda kompoŝtejo, kiu faras el ili humon por uzo kiel grundopliboniga materialo. Tamen, certa parto el ĉio, ekzemple falsdentaroj, poŝtelefonoj, kondomoj, ŝtrumpoj kaj aliaj okazaj trovaĵoj forkombitaj ĉe la unua kribrilo, estas transportata al forĵetejo.

Dankon al Helsingin Vesi (la publika akvoprizorga entrepreno de la urbo Helsinki) por la malofta eblo konatiĝi kun ilia subtera mondo. Eble alian fojon mi havos okazon vidi la pli brilan flankon de ilia laboro, la instalaĵojn por pura akvo, kie komenciĝas la vojo de la akvo tra la tubolabirinto urba al ĉies hejmaj kranoj.

Bildojn pri la purigejo vidu en la albumo Fine de kloako aŭ simple komencu la rigardadon per la ĉi-supra bildo.

Published at 21:11 / 4 comments / 790 visits
This post is public

November 26, 2008

Allogi dungotojn en diversaj lingvoj

Unu tagon antaŭ ne longe, trafoliumante la tagan gazeton Helsingin Sanomat, mi rimarkis dungoanoncon, kiu havis la saman tekston en kvar lingvoj. Du el la lingvoj havas en la tuta mondo kelkajn centojn da parolantoj, unu kelkajn dekmilojn (ĉ. du miloj en Finnlando), kaj la kvara estis la finna kun ĉ. kvin milionoj (pri la anonco, vidu ĉi-sube). Tio igis min pli detale rigardi, kiujn lingvojn finnaj entreprenoj uzas, kiam ili serĉas novajn laborantojn. Oni iam plendas, ke eĉ kiam tio estas tute nenecesa, pli kaj pli rolas la angla.

Mi ne faris vastan statistikon, nur atente studis la dungopaĝojn en la dimanĉa numero de Helsingin Sanomat. La unua konstato estis, ke nun ne floras la landa ekonomio. Tion mi ja sciis sen studi la dungoanoncojn en HS, sed ankaŭ tiuj estas bona indikilo pri la nuna stato de produktado kaj komerco. Estis nur 16 paĝoj (tradicia, granda ĵurnala formato 40×56 cm) da anoncoj pri vakaj postenoj, tre malmulte kompare kun la plej promesplenaj tempoj. Jen bildo pri tipa paĝo da anoncoj. Sur tiu paĝo estas mezgrandaj anoncoj, dum la plej grandaj povas ampleksi tutan paĝon aŭ plurajn, la plej malgrandaj estas kelkliniaj. Supre dekstre Metso serĉas dungoton por la posteno “Development manager, finance systems (SAP FICO)” – mi verŝajne ne komprenus pri kio temas, eĉ se la anonco estus finnalingva.

Varbado
Varbado

Sur la 16 paĝoj mi trovis ok anoncojn en alia lingvo ol la finna: estis ses anglalingvaj, unu germana kaj unu sveda. El la anglalingvaj du estis metitaj de internaciaj organizaĵoj (Monda Banko, Eŭropa Asocio de Aviada Sekureco). Kvar apartenis al finnaj kompanioj (Metso, Wärtsilä, 2 × Vaisala), mondvaste agantaj sed verŝajne apenaŭ konataj, ĉar ili ne produktas ion por la ordinaraj konsumantoj. La germanlingva anonco temis pri posteno en Germanujo, la svedlingva logis al Alando, kiu estas plene svedlingva provinco de Finnlando. Ĉi-dimanĉe tute forestis la plej granda kaj konata kompanio finna (Nokia), kiu ne malofte havas plurpaĝajn anglalingvajn anoncojn.

Krom en tutaj anonctekstoj, la angla iom rolas (jam longe rolis) ankaŭ en laŭmodaj titoloj de postenoj (“HR Business Partner”, “Collections Manager”, “Head of Sourcing”), nomoj por mi enigmaj – kio nur pruvas, ke mi estus plene malkompetenta por la taskoj. Eble la vortoj sonas bele, hele kaj brile.

Tria rolo de la angla lingvo ŝajnas pure simbola (pri kio?). Tio montriĝas en sloganoj aŭ sloganecaj frazoj en iuj anoncoj, alie finnalingvaj. Ekzemple, unu kompanio graslitere titolas sian anoncon “The leading provider of insurance solutions”. Tio memorigas min pri Japanujo, kie mi rimarkis en butikoj kaj surstrate multajn nomojn kaj aliajn skribaĵojn anglalingvajn, kvazaŭ ornamaĵojn por krei ian etoson, sed ne sufiĉajn por sciigi kaj informi.

Do, fakte ne estis tre multo alilingva, mi povis sufiĉe trankvile daŭrigi legadon de la freŝa gazeto, samtempe trinkante matenan kafon, ne bezonante fremdlingvan vortaron. – Sed fine, kio estis tiu kvarlingva anonco, kiun mi komence menciis? Jen ĝi, unue en la finna:

Finna teksto
Finna teksto

Due, en la nordsamea:

Nord-samea teksto
Nord-samea teksto

La nordsamean parolas ĉ. 30 000 (proksimume tiom – eble estas maksimuma takso) homoj en Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando (en ĉi-lasta malpli ol 2000). Kiam oni parolas pri “la samea lingvo”, oni plej ofte celas ĝuste la nordsamean. Ĝi havas relative bonan pozicion. La lingvo estas oficiale agnoskita en la tri regnoj kaj instruata en lernejoj. Ĝi estas la lingvo de plimulto de loĝantoj en kvar komunumoj en Norvegujo (sameaj nomoj: Guovdageaidnu, Kárášjohka, Unjárga, Deatnu), en unu en Finnlando (Ohcejohka) – pri Svedujo mi ne scias. Eĉ ĉi tie, en suda Finnlando mi povas televidi novaĵojn en la nordamea.

Trie en la anar-samea:

Anar-samea teksto
Anar-samea teksto

Oni diras, ke la anarsamea, parolata de eble tricento da homoj en la komunumo finne nomata Inari (anar-samea nomo Aanaar, nordsamea Anár, skoltsamea Aanar), estas la plej Finnlanda lingvo en la mondo, ĉar ĝi estas parolata nur en Finnlando. La lingvo ne tre bonfartas, ĉar ĝi preskaŭ tute perdis unu generacion de parolantoj (tiuj almenaŭ duone alilingviĝis) kaj oni klopodas vivteni ĝin per intensa uzo en infanvartejoj. Parte temas pri tio, ĉu geavoj kapablas transdoni la lingvon al siaj genepoj .

Kvare, en la skolt-samea:

Skolt-samea teksto
Skolt-samea teksto

La skolt-samea havas en Finnlando proksimume same multajn parolantojn kiel la anara samea. Krome ĝin parolas, laŭ necertaj taksoj, kelkaj dekoj en Rusujo. La parolantoj, kiuj nun loĝas en norda Finnlando, loĝis ĝis la Dua Mondmilito en regiono poste cedita al Sovetunio. Ankaŭ ĉi tiu lingvo batalas por sia pluekzisto. Sed ĝi ja svinge eltenos! Provu aŭskulti muzikon de Tiina Sanila, en la skoltsamea, ekzemple la pecon Ij leäkku tuõtt (Ne estas vere) en ŝia retejo.

***

Pri kio do temas la anonco? Estas burokratstila sciigo pri vaka posteno de estro (rektoro) de la Instituto por la Samea Regiono. Plejparto de ties kursoj estas fakaj: ĝi proponas ekz. trijaran studon por kompetentiĝi en profesioj de restoracioj kaj hoteloj, bredado de boacoj, turismo, flegado, komerco aŭ komputfakaj servoj. Se vi interesiĝas pri dungiĝo kiel lernejestro en la nordo, vidu la retpaĝojn de la instituto kaj anoncu vin al la instituto plej malfrue la 12-an de decembro, sed memoru ke por la ofico estas bezonata, krom la normala pedagogia kompetenteco, ankaŭ “sufiĉa scio pri la samea lingvo”.

***

La sameajn lingvojn oni nomas ankaŭ laponaj, sed la sameoj mem preferas vortojn, kiuj similas al same, saame, saami.

Helsingin Sanomat estas ĉiutaga gazeto redaktata en Helsinki; eldonnombro 420 000.

Published at 11:21 / 2 comments / 387 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...