September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

August 2009 (2)
July 2009 (1)
June 2009 (2)
May 2009 (3)
April 2009 (5)
March 2009 (3)
February 2009 (2)
December 2008 (3)
November 2008 (2)
September 2008 (5)
August 2008 (2)
June 2008 (5)
May 2008 (5)

September 9, 2008

Nia Wells kaj anglaj skribreguloj

Nia eminenta fonetikisto, akademiano John Wells estas ankaŭ prezidanto de la angla Spelling Society, kiu morgaŭ festos sian centjariĝon. Okaze de tio, jam iomete antaŭ la jubilea tago, Wells publikigis gazetaran komunikon, kiun eĥis pluraj amaskomunikiloj, vidu ekz. en Times. Pri la afero, legu lian interesan blogaĵon hodiaŭan (anglalingvan, kun la titolo “Freeing up spelling”).

Liaj ege moderaj ideoj rikoltis – ĉu mi bezonas aldoni: kompreneble – jam iom tumultan akcepton. Vidu ekzemple la reagojn en The Register. Tiuj igas min pensi, ke la brogaj kaj flamaj prilingvaj diskutoj en la diversaj retforumoj de esperantistoj fakte estas ege civilizita kaj klere kultura, modera interŝanĝado de opinioj.

La diskuto ja estas interna afero de la angla lingvo kaj okazas en la angla. Aŭ ĉu tamen, ĉu oni plu, en la nuna mondo, povas opinii ion tian interna afero de la angla lingvo?

Published at 15:17 / 14 comments / 1815 visits
This post is public

September 12, 2008

Tra la mondo kun muziko

KUN FRANSŬAZ ROŜET EN LA FABELA LANDO

Antaŭhieraŭ, merkredon mi vojaĝis al Turku, ĉar la Esperanto-Societo en Turku aranĝis muzikan vesperon. Mi scias, ke la klubo en mia naskiĝurbo scipovas aranĝi bonajn kunvenojn, ke ĝi havas ne nur muzikemajn sed ankaŭ muzikantajn membrojn. Ĉi-foje estis kroma, eksterordinara allogo: gastas la francino Fransŭaz Roŝet (Françoise Rochette, konata el Duoble Unu), kiu tie kantos kaj akordionos.

Je la 18-a kaj duono mi sidis en salono de la Muzika Instituto, legis la ĵus ricevitan programfolion kaj rapide kalkulis, ke ĉi-koncerte ni aŭdos almenaŭ dek diversajn lingvojn. (Fransŭaz ankoraŭ muzikos dum septembro en 8 aliaj lokoj en Finnlando. Pri tiuj vidu liston de EAF.)

Published at 13:04 / 4 comments / 733 visits
This post is public

September 17, 2008

Kial la Esperanto-Muzeo vendas nenion?

Mi hazarde foliumas la lokan gazeton en la urbo Somero, numeron de la 9-a de septembro 2008. Sur la frontpaĝo, kompreneble, estas presitaj la plej gravaj informoj: kilogramo da kokfemuraĵo kostas 1.69 eŭrojn, ovoj 1.20 eŭrojn, teknika ĉemizo 19 eŭrojn anstataŭ la nerabatita 29.90. Tiu lasta do certe favorprezas, sed – je la barbo de Z! – kio estas “teknika ĉemizo”? Mi plufoliumas kaj jen, sur paĝo 11 grandliteras la nomo de la internacia lingvo. Skribas la poeto Risto Rasa, kiu eĉ somerferie ne forgesis sian laboron.

Published at 16:53 / 4 comments / 552 visits
This post is public

September 26, 2008

Fruktoj de aŭtuno

Antaŭ kelkaj tagoj okazis la aŭtuna tagnoktegaleco. Nun jam ĉiu nokto estas ĉ. 5 minutojn pli longa ol la antaŭa. Estas tempo raporti pri stato de la norda naturo, kiel mi siatempe priskribis kiel Printempo venas norden. Ankaŭ nun mi marŝu kun la fotilo al arbaro, ĉar arbaroj kovras pli ol du trionojn de la lando. Sed kial kun nur fotilo, dum ja eblas tie fari ion utilan? Do, mi kunprenas lignobendan korbon kaj mian specialan tranĉilon, kies tenilkapo havas broseton. Tute klare, ĉu ne? Mi intencas trovi fungojn. Sed kion mi fakte trovis, ĉu kreskaĵojn, ĉu bestojn? Pri tio mi skribis subtekstojn por la bildoj en la albumo Fungoj, insektoj kaj alio. Vi povas ankaŭ komenci la rakonton prenante la bildon titolitan Aŭtunas, kaj la sekvajn ĝis Jam sekaj. Estas entute 33 fotoj. Ĉu elteneblas?

Published at 18:14 / 2 comments / 449 visits
This post is public

September 29, 2008

Allogi per malfacila prononco

Prononco kiel reklamilo
Prononco kiel reklamilo

“Se estas malfacile elparoli [la stratnomon] Nordenskiöldinkatu, ja troviĝas ankaŭ aliaj stadionoj.” La glacihokea societo HIFK en Helsinki daŭrigas sian lingvorilatan reklamserion. Amiko Slavik Ivanov el Sankt-Peterburgo, kiu vizitis la ĉefurbon de Finnlando en aŭgusto, okaze fotis unu antaŭan afiŝon, kiu elstarigis la identeco-krean funkcion de loka slango (urbana ĵargono).

La hokeistoj ŝercas per la nomo de la strato, apud kiu staras ilia hejma stadiono, la Glacia Halo en Helsinki. Nordenskiöldinkatu, strato de Nordenskiöld, estas iom langorompa (aparte pro sia nefinna literumo) por parolanto de la finna lingvo, sed kompreneble denaska ĉefurbano havas sian manieron prononci. Kio estas la mesaĝo de la reklamisto (krom, kompreneble, altiri atenton al HIFK en amuza maniero)? Eble li volas diri: “Se vi estas denaska urbano, vi estas unu el ‘ni’. Se ne, venu kaj lernu esti unu el ‘ni’.”

Jen, maldekstre, la foto de Slavik, kiu igis min atenti pri la reklamoj. Lige kun tiu bildo, okazis iom da komentado.

Sed kiel oni fakte, en la praktiko, prononcas la nomon Nordenskiöld? Mi ne faris surstratan enketon, sed kredeble finnalingvulo (do tia, kiu entute konas la nomon de N. aŭ de la strato) kutime prononcas ĝin, kvazaŭ ĝi estus skribita Nuurdensöld ['nu:rdensøld]. Strange, mi nek scias nek trovis ian mallongigon aŭ aliformigon de la nomo en la urba slango, kiu estas riĉa je tiaj adaptaĵoj. La nomo de la famulo estas svedlingva, kaj la prononco en la finnlanda sveda lingvo estas ['nu:rdenʃøld], kun ŝ-sono anstataŭ la plene finneca s. En Svedujo (kie oni apenaŭ scias, kiel ĝuste prononci la svedan lingvon), oni tute forfaligas la r-sonon kaj anstataŭe suprentiras la langopinton eldirante la sonon d, post la sono n elbuŝigas strangan miksaĵon de ŝ, ĥ kaj h anstataŭ la simpla ŝ-sono, iom alikolorigas la vokalojn kaj, por kroni la tuton, aldonas siaspecan melodion. – Se vi demandas min, kiel prononci la nomon en Esperanto, per niaj simplaj sonoj, mi rekomendus diri kvazaŭ ĝi estus skribita Nurdenŝold.

A. E. Nordenskiöld (1832–1901) estis finna geologo kaj esplorvojaĝisto. Pro siaj politikaj opinioj, kiuj ne plaĉis al la rusaj aŭtoritatoj, li ne povis resti en Finnlando. Jam 26-jara li transloĝiĝis al Svedujo, kie li faris brilan karieron. Lia plej fama faro estas la traveturo de la Nordorienta Marvojo, kiun li faris en la 1878-a jaro. La epiteto “Nordorienta”, kompreneble, spegulas vidpunkton de Eŭropo kaj Atlantiko; oni nomas ĝin ankaŭ simple la Norda Marvojo.

Dum sia vivo, Nordenskiöld kolektis imponan maparon, kun valoraj ekzempleroj de frua map-arto. La eksterordinare riĉa mapkolekto (paĝoj de Unesko france kaj angle) nun troviĝas en la Nacia Biblioteko de Finnlando (finne, svede, angle).

Published at 07:31 / 10 comments / 782 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...