La folio estas presita sur verda papero, kaj la programo portas la titolon “Tra la mondo – Maailman ympäri”. Se kredi miajn okulojn, rolos en la programo minimume ĉi tiuj lingvoj: la internacia (alinome muziko), Esperanto, la franca, itala, cigana, greka, ladina (ankaŭ nomata jud-hispana), turka, armena, jida, fantazia, iu barata (hinda) lingvo, ĉina, rusa kaj finna. Mi verŝajne forgesis unu–du, ĉar mi pensas, ke estis kanto ankaŭ en la okcitana, kaj krome eksterprograma ero, kies lingvon mi ne memoras. Ho ve, esperantisto ja devus kapabli, se ne paroli, almenaŭ ĝuste nombri lingvojn!

Ni aŭskultis komence la Orkestron de la Muzik-amantoj en Turku, unue en stiloj blugrasa kaj ril-danca kaj poste moderne aranĝitan version de la finna folklora melodio “Isontalon Antti”. En la modernigita versio, kompreneble, la ĉefrolulo Andreo ne plu nomiĝas Antti, li estas nun grandmonde Andy.

Poste sekvis iom da finna nostalgio kun “Ĉe l’ bivaka fajro” (Rakovalkealla de Reino Helismaa), en prezento de Arja Lyly, Ŝia dua numero estis “Liftari ja lehmä” (Petveturanto kaj bovino de Jukka Perkoila).

Poste nin regalis la multkolora kaj multlingva (ŝi kantis en ĉiuj lingvoj, kiujn mi komence listigis) kanta repertuaro de Fransŭaz Roŝet, kun akordiono. Fine de la bela koncerto mi rimarkis, ke nur du kantoj en la tuta programo estis en la finna lingvo, kaj la duan el ili kantis Fransŭaz. – Ŝi venas el suda Francujo, jam pro tio konvenus nomi ŝin trobadorino, sed mi dubas antaŭ vortaraj difinoj de la vorto, do vi decidu mem, kiun titolon meritas nia kun-akordiona kanzonistino. En mia ĉi-apuda albumo Monda muziko en Turku estas bildoj pri la koncerto, kun ĉiuj muzikantoj. Jen peco el unu prezento de Fransŭaz (la filmo ekruliĝas je la sageto):

Tio estis komenco de la jida lulkanto “Roĵinkaleĥ mit mandln”. Frandinde!

Ni aŭdis ankoraŭ belan valson pri la Aŭra rivero, kiu trafluas la urbon Turku. Ĝin emocie bele kantis Arja Lyly, Anna-Liisa Ali-Simola (ŝi esperantigis la tekston) kaj Merja Uotila. La plej aplaŭdata kanto de la tute vespero eble estis la lasta, kaj ne nur pro tio ke tiel eblis aplaŭdi sin mem (ni ĉiuj kantis kune). La ĉi-suba filmeto iele-tiele kaptis la muzikaĵon. La sono ne estas bona, ĉar mi havis nur simplan ciferecan fotilon kun interna mikrofoneto. Vi do neniel povas ĝui la kvaliton de la orkestro kaj la akordiono. Precipe la kantado de Fransŭaz estas multloke kaŝata de la voĉo de iu strangulo en la publiko. Tiu fervore kantis tro proksime al la fotila mikrofono. Sed eble la peco redonas iom el la etoso de la vespero. Laŭ postulo de la publiko, post aplaŭdegoj al ĉiuj muzikistoj, ni ankoraŭ duan fojon kune kantis pri la Fabela Lando (finne Satumaa). Jen la dua strofo:

Satumaa, la Fabela Lando, estis dum jardekoj kaj plu estas unu el la plej multe ludataj muzikaĵoj en Finnlando. La Finnlanda organizaĵo de aŭtoraj rajtoj pri muziko (Teosto) kolektas pagojn por ĉio publike prezentata en la lando, kaj ĝiaj statistikoj el 2006 montras, ke Satumaa estis la kvara. En 2000 kaj 2001 ĝi estis la dua. Aliajn jarojn mi ne studis. La tango, melodio kaj vortoj, venas de Unto Mononen (1930–1968; vivis en Somero), kiu eble verkis ĝin jam en 1949, sed la unua disko kun la melodio aperis en la 1955-a jaro.

Esperantigis la kanton Tuomo Grundström kies tekston mi donas ĉi-sube (eble li jure persekutos min pro rompo de aŭtora rajto). .

Fabellando

Sabla strando en la lando ie trans la mar’
sentas tuŝon, ŝaŭmopluŝon, kison de ondar’.
Floroj brilas, birdoj trilas tie ĉe aŭror’
ĉe l’ marplaŭdo pri morgaŭo zorgoj estas for.

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.

Flugu kanto, mesaĝanto trans la horizont’,
al amata, dezirata estu mia pont’.
Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi:
Miozoton, kordorloton rajtas sole ŝi.

Ho, se mi povus flugi al la lando de fabel’
kaj tie resti, ĉiam nesti sub la bluĉiel’,
sed nur senpova, terprizona, povra devas mi
sopiroplena, terkatena resti tie ĉi.

NOTO aldonita en Januaro 2012: La tradukinto atentigis min pri eraro, kaj mi nun metis la ĝustigitan formon en la ĉi-supran tekston. La ĝusta formo estas "Tien iru, tenerdiru jenon nur de mi". La antaŭa teksto estis "dolĉe diru", kopiita el iu programfolio.


***

Post la koncerto mi iomete cerbumadis, kial ne pli grandnombre la turkuanoj partoprenis tiom ĝuindan vesperon.