Oni iam supozas, ke la grando de la preĝejo estas eraro pri mezurunuoj, ke la arkitekto mezuris per ulnoj sed la konstruistoj per metroj, aŭ ke temis pri centimetroj kaj coloj. Tiu penso estas interesa, sed tute senbaza. La originalaj desegnaĵoj estas konservitaj, kaj ekzistas neniu dubo pri la mezuroj. Krome, la metraj unuoj tiutempe estis preskaŭ nekonataj.

La paroĥo decidis, ke ĉiu membro partoprenu en la konstruado laŭ sia oficiale fiksita imposta kvoto. La paroĥo dungis nur la ĉarpentistojn, forĝistojn kaj masonistojn por la taskoj, en kiuj necesiis havi lertan metiiston. En la aliaj laboroj devis partopreni ĉiu viro inter la aĝoj de 15 kaj 60 jaroj. La lignon devis imposte liveri la posedantoj de arbaroj. La plejmulton de la traboj kaj tabuloj oni mane tajlis kaj segis surloke. Laŭ kalkulo de la arkitekto A. F. Granstedt oni bezonis 294 000 najlojn. Tiujn faris vilaĝaj forĝistoj. La konstruestro Axel Tolpo mortis antaŭ la pretiĝo, kaj lia filo Theodor Tolpo daŭrigis la laboron.

Ĉar ne plu estas permesite havi fajron en la malnovaj kamenoj, la preĝejo estas uzata nur dum la varma sezono, ekde majo ĝis septembro. En aliaj tempoj la paroĥo kunvenas por diservoj en la pli malgranda “vintra preĝejo”, aldonita malantaŭ la granda ligna. Tamen, tradicie, oni celebras ankaŭ la frumatenan kristnaskan meson en la granda preĝejo, malvarma, eble eĉ frosta, kun la paroĥanoj lane kaj pelte vestitaj.

Kerimäki situas en sudorienta Finnlando, proksime al la urbo Savonlinna, en la plej lagoriĉa parto de la lando (vidu mapon). Dum mia vizito fine de julio 2008 mi volis pli bone konatiĝi kun la preĝejo kaj kun la apuda sonorila turo. Kelkajn fotojn pri la domoj, kun iom da klariga teksto, mi metis en la albumon La plej granda el ligno.

***

La preĝejo de Kerimäki estas la plej granda sed certe ne la plej vaste konata el la lignaj preĝejoj de la kristana mondo. Ekzemple, ĝi ne aperas en la listo pri Mondaj Heredaĵoj de Unesko, kie havas lokon alia, malpli granda ligna preĝejo en Finnlando, la malnova preĝejo en Petäjävesi. Aliaj famaj perloj de ligna arkitekturo preĝeja, en la sama listo, troviĝas en Norvegujo kaj Rusujo.