Sabaton, la 21-an de Junio oni festis Somermezon en Finnlando. Tio estas granda festo kun tritaga libertempo. Laŭ nia kutimo, la plej vigla tempo por festado estas la vendreda antaŭvespero. En la ĉefurbo, unu el la grandaj festejoj estas la insulo Seurasaari, populara ekskursejo kaj loko de la samnoma subĉiela muzeo.

La tago estis tre speciala por M kaj K, kiuj tiam geedziĝis, laŭ plej tradicia maniero, sur la sama insulo kaj povis poste festi kun la publiko. Ĉar la fianĉo K estas mia amiko, ankaŭ mi volis festi la Somermezon samloke. Mian bildraporton vi trovas en la albumo “K&M festas somermezon”


Feliĉon al la novgeedzoj!