[Ĉi tiu blogaĵo redonas la saman rakonton, kiun mi jam skribis en la albumo titolita Bengtskär. Iel la albuma sistemo ŝajnas ne ideale bona por rakontoj kiel ĉi tiu, ĉar oni facile trafas la bildojn en malĝusta ordo aŭ eĉ maltrafas iujn. Tial mi nun prove faras la samon ankaŭ blogoforme. – Por pli grandformate vidi bildon, lasu muson klaki sur ĝi kaj poste, se bezone, elektu “Rigardi ĉiujn formatojn”.]

***

 

La ŝipeto jam proksimiĝas al la insulo Bengtskär, kies lumturo videblas ĉe la horizonto. Ni ekveturis de Hanko por la vojaĝo ĉirkaŭ 30-kilometra. La maro estas rifoplena, kaj necesas uzi la oficialajn marvojojn, Nia ŝipestro tamen diris, ke ni veturis laŭ kurso ne markita sur marmapoj sed konata de la lokaj maristoj. Antaŭ la ekveturo estis necese ricevi freŝan raporton pri vetero, ĉar tute ne eblas albordiĝi ĉe la insulo se tro ventas.

 

La insulo estas preskaŭ nur ŝtonego, kiu iomete superas la marnivelon. En ŝtormo la boato ĵetiĝus kontraŭ la kruta borda roko, tial aliro povas okazi nur en bona vetero.

 

La glacia epoko, kiu finiĝis antaŭ 10 000 jaroj, kreis la artajn formojn de la insulo. Glacia tavolo kelkajn kilometrojn dika pezis sur la baza roko kaj, moviĝante kun sablo kaj gruzo, frotis kaj erodis, ondume glatigis kaj poluris la ŝtonan surfacon.

 

La lumturo, kun loĝejoj, travivis multon post kiam la ĉefa lampo unuafoje ekbrilis la 19-an de decembro 1906. La oficistaro kun familioj estis plej granda en la 1930-jaroj: ĉ. 40 personoj, inkluzive instruiston por la infanoj de la dungitoj. En 1968 la lumsistemo estis tute aŭtomatigita kaj la lasta dungito forlasis la insulon.
 
La granda rondo supre en la loĝeja muro iam kaŝis 7-metran nebulkornon, laŭtegan avertilon, kies sono vibrigis la tutan domon kaj aŭdeblis ĝis 15-marmejla distanco, do preskaŭ 30 kilometrojn.
 
Dum la dua mondmilito, en 1942, okazis drameca insula batalo, kiun partoprenis, kun la garnizoneto surloka, entute pli ol 1000 militistoj finnaj kaj rusaj. Mortis entute ĉ. 100 homoj, finnaj kaj rusaj. – La finnaj defendantoj estis sukcesaj.
 

Sur la roka insulo preskaŭ nenio kreskas, eĉ likeno apenaŭ sukcesas fiksi sin sur la glata, onde kaj vente vipata, glacie konsumata roka surfaco. Jen ruĝa katvosto (salikario, Lythrum salicaria), kun kelkaj same harditaj amikoj, trovis peceton da sufiĉe fekunda grundo.

 

Spirale alsupras la 252 ŝtupoj ĝis 52 metroj super marnivelo.

 

La lensego de la lumturo koncentris la lampobrilon por dissendi signalon kelkdek kilometrojn sur la maro. Nun jam satelitoj gvidas ŝipojn per GPS-biriloj, sed la muĝanta maro, kun siaj subakvaj kaj preskaŭ subakvaj rokoj, restas same danĝera kiel antaŭe

 

.

Nur ŝtupetaro kondukas borden de la boato. Normalan kajon aŭ varfon rompus glacio kaj vintraj ŝtormoj

 

.

Por konstrui la lumturon oni bezonis 448 000 brikojn. La fundamenton kaj la eksteron de la muroj oni masonis el ŝtonoj tajlitaj el la granita bazroko de la insulo. Por elteni eĉ plej malmildan veteron la muroj estu fortikaj, kiel montras la fenestra niĉo.

 

Iom pli facila tasko: alteriĝo laŭ la samaj 252 ŝtupoj.

 

***

La stato de la lumturo iom post iom malboniĝadis pro la vetero, pro foresto de daŭra prizorgo kaj ankaŭ pro vandalismo sur la negardata insulo. Ekde la mezo de la 1980-jaroj la Direkcio de Maraj Aferoj klopodis malhelpi la minacantan ruiniĝon, unue luigante la insulon ĝis en la jaro 2000 la konsturaĵon aĉetis fondaĵo ligita al la Universitato de Turku. Nun ĝi estas riparita, kaj somere la insulo estas la plej suda turisma celo en Finnlando. Tie estas kafejo-restoracieto kaj en la iamaj loĝoĉambroj de la lumtur-istoj nun estas tranoktejo por ĉ, 20 modernaj lum-turistoj kaj ankaŭ kunvenejo por negrandaj grupoj.

***

Ĉirkaŭ 55 kilometrojn sudokcidente de Bengtskär, la 28-an de septembro 1994, okazis katastrofo. En malluma aŭtuna nokto sur la ŝtormanta Balta Maro la ŝipo Estonia venis al la definitiva fino de siaj vojaĝoj. Je la horo 01:22 la deĵorantaj radiistoj de proksimaj ŝipoj kaj de ĉebordaj stacioj registris la unuan helpokrion “Mayday Mayday Estonia please” elsenditan sur la kanalo por urĝaj mesaĝoj. Jam post duonhoro malaperis la lastaj signoj pri Estonia sur la radaraj ekranoj de la ŝipoj rapidantaj por helpi. Oni savis 137 homojn. Entute pereis 852 ŝipanoj kaj pasaĝeroj. Nur 95 kadavrojn oni trovis, la aliajn prenis la maro. La roro-pramŝipo Estonia nun kuŝas marfunde, sub 80 metroj da akvo.

***

La insuleto Bengtskär situas en la sudokcidento de Finnlando, rande de insularo kiu konsistas el pli ol 10 000 insuloj kaj insuletoj, la plej malgrandaj el tiuj estas nur rokaj elstaraĵoj. La geografiaj koordinatoj estas 59°43.4 N 22°30.1 E; vidu la situon sur mapo. La nomo de la insulo estas svedlingva: Bengt estas vira nomo kaj skär estas roka insuleto, ankaŭ nomata per la samdevena vorto ŝero en Esperanto. Kontentiga proksimuma esperanta prononco de la nomo povus esti benĉer, iom pli precize [beŋtʃær] laŭ la internacia fonetika alfabeto.