Harri Laine Published on May 22, 2008
by Harri Lainepro

Harri Laine's blog

Browse posts
El la vivo de unu frandemulo
Posted on June 26, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Post festo oni nombru la kadavrojn
Posted on June 23, 2008
5 comments (latest 15 months ago)
Morgaŭ Finnlando fermos sin
Posted on June 19, 2008
9 comments (latest 16 months ago)
Lumturo
Posted on June 3rd, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Baltaj haringetoj – nerezisteble allogaj
Posted on May 29, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Hotela numera mistiko
5 comments (latest 8 months ago)
“La Universala Temo”
Posted on May 18, 2008
2 comments (latest 17 months ago)
Guglo lernas pliajn lingvojn
Posted on May 14, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Printempo venas norden
Posted on May 12, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 503 times

Hotela numera mistiko

Thursday May 22, 2008 at 10:38AM

Babilante kun amiko pri praktikaj problemoj de vojaĝo en fremda lando, mi memoris, kio foje okazis al mi en Sankt-Peterburga hotelo. Fakte nenian problemon mi spertis, sed ankoraŭ cerbumigas min la eventuale vastaj numerologiaj aspektoj de la afero.

Temis pri labora vojaĝo al Rusujo, ni restis kelkajn tagojn en sama hotelo. Unu matenon mi trovis sur la planko, ĉe la pordo, koverton. Tute klare, ĝi estis ŝovita en la ĉambron tra la mallarĝa fendo inter la planko kaj la pordo. Mi malfermis la koverton. Ĝi enhavis slipon kun teksto en la rusa lingvo. Mi bedaŭrinde ne regas la lingvon, tamen povas iele-tiele legi tekston ĉar mi bone konas la literojn kaj iam sukcesas deĉifri kelkajn vortojn. Estis multobligita teksto kun du mane aldonitaj numeroj: 14135 kaj 15135.

Mi sciis, ke 14135 estas la numero de mia ĉambro, kaj post iom da pensado ekkomprenis, ke la hotelo volas transloĝigi min en alian ĉambron, en numeron 15135. Tio iom mirigis min, sed mi pensis, ke eble temas pri iu necesa riparlaboro aŭ alia praktika kialo. Mi rapidis al matenmanĝo kun miaj finnaj kolegoj, ĉar ni devis frue atingi la lernejon, kie ni kunvenos kun rusaj kolegoj. Mi montris la slipon al kolegino, kiu parolas ruse. Ŝi rapidege rigardis ĝin kaj asertis, ke mi ĝuste komprenis: mi ekhavos alian ĉambron.

Nu, mi volis ekscii pri detaloj, kion mi faru kun la valizo kaj vestaĵoj ktp., sed ni devis jam rapidi. Mi do pensis, ke la hotelo zorgu kaj laŭ sia bontrovo aranĝu mian ĉambron: mi lasis ĉion resti tie en malordo kaj rapidis al la kunveno.

Reveninte mi demandis ĉe la akceptejo de la hotelo, kiun ĉambron mi nun eniru, ĉu jam miaj aĵoj estas portitaj en alian ĉambron. Sekvis dialogo iom konfuza, ĉar komence nek mi, nek la akceptistino bone komprenis, kio estas la problemo. Sed la fina rezulto de nia interparolo estis: mi tute ne bezonas ŝanĝi ĉambron, nur la numero de mia ĉambro estas ŝanĝita.

Kaj tiel estis: dum mia foresto, riparistoj forprenis la ŝildeton “14135” kaj la pordon nun beligis nova, ŝraŭbe fiksita ciferplato “15135”. Mia ĉambro estis en bona ordo, purigita kaj ordigita.

Poste, jam revenante hejmen, mi pensis pri la afero: kial, ho kial, necesis meti novan numeron? La sola klarigo kiun mi kapablis iel akcepti, estis la superstiĉo pri numero 13, kiun mi jam antaŭe renkontis aliloke en la mondo. Hotelo ne havu etaĝon numero 13. Tial, ĉar la du unuaj ciferoj de la ĉambronumero montris la etaĝon, kaj la hotelo volis “plisekuriĝi” forigante la 13-an etaĝon, oni devis ŝanĝi ĉiujn ĉambronumerojn super la 12-a etaĝo. Ĉu tiele? Se mi iam revenos al la sama hotelo (kies nomon mi ne plu memoras, sed mi certe rekonos ĝin), mi ja kontrolu, ĉu etaĝo 13 estas forigita.

Mi iam estis en domego, en kiu tute mankis la 13-a etaĝo. Mi silente demandis al mi, ĉu la homoj laborantaj en ties 14-a etaĝo sentas sin pli bonŝancaj kaj sekuraj pro tio, ke ili ĉiutage liftas al etaĝo numero 14. Ili ja devas scii, ke tamen la etaĝo estas la 13-a.

5 Comments / add your comment?

Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
> superstiĉo pri numero 13

Eble ili nur volis aspekti originalaj kaj proponi ion memorindan por eksterlandaj turistoj. Ili aŭdis, ke ie en la mondo estas konstruaĵoj sen etaĝoj 4 kaj 13 — kaj do realigis la ideon.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Bedaŭrinde mi devis foriri antaŭ kompletigo de la renumerado, kaj mi ne scias, ĉu jam ankaŭ sur la liftobutonoj k.s. mankas 13. Tiam mi ankoraŭ devis premi la butonon 14 por atingi la freŝbakitan ĉambron numero 15135. Sed ĉu fakte la hotelo havas tiom da gastoj, kiuj rifuzus loĝi sur etaĝo numero 13, ke la hotelo malgajnus monon se ĝi tenus sin je la malnova numeraro? Ĉu povas esti, ke ekonomie necesas tia ŝanĝo? Pri kiulandaj gastoj temas? - Sed certe estis memorinda travivaĵo, bongusta spico de la tago. Eĉ post jaroj ĝi igis min blogi.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
» Sed ĉu fakte la hotelo havas tiom da gastoj, kiuj rifuzus loĝi sur etaĝo numero 13

Ne-ne, plej verŝajne temas pri simpla deziro fari ion nekutiman, novmodan ktp. Onidire, en Usono, Japanio kaj kelkaj aliaj landoj ne maloftas multetaĝaj domoj kun "suspektindaj" etaĝoj renumeritaj: ĉi-kaze estis deziro fari ion similan. En Rusio mi fakte neniam antaŭe aŭdis pri tia praktiko, eĉ ne pri unu konstruaĵo. La loĝantaro estas sufiĉe superstiĉa, sed oni kutime distingas inter siaj propraj superstiĉoj kaj praktika laboro :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Interese. Sed ankoraŭ la tuta klarigo (forigo de 13-a etaĝo) estas nur teorio, kiun ni grupe elpensis dum revena trajnvojaĝo. La faktoj estis simple: numero de mia ĉambro (kaj de apudaj ĉambroj en la sama etaĝo) estis ŝanĝita, sed ne la numeroj de la kolegaj ĉambroj en malsupraj etaĝoj. Mi kutimas preni kuriozaĵojn kiel suvenirojn, certe ankaŭ la avizon pri nova numero mi prenis, sed hejme tiaj etaĵoj malaperas en amasoj da diversaĵoj. Se mi retrovos la slipon, vi ricevos kopion kaj povos viziti la hotelon, por vidi kiel la etaĝoj nun statas. Afero certe inda je profunda scienca esploro, ĉu ne?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Post multaj monatoj mi hazarde trovis la orignalan slipeton. Mi ne tute bone memoris la numeron de la ĉambro, sed la aliaj eroj de la rakonto estis ĝustaj. La numero verŝajne estis komence “14014”, kvankam estas “1414” sur la slipeto. La kialon de la ŝanĝo mi ankoraŭ ne scias.
La mistera nova ĉambro
Posted 8 months ago. ( permalink )
Harri Laine edited this comment 8 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...