Harri Laine Published on May 18, 2008
by Harri Lainepro

Harri Laine's blog

Browse posts
El la vivo de unu frandemulo
Posted on June 26, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Post festo oni nombru la kadavrojn
Posted on June 23, 2008
5 comments (latest 10 months ago)
Morgaŭ Finnlando fermos sin
Posted on June 19, 2008
9 comments (latest 12 months ago)
Lumturo
Posted on June 3rd, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Baltaj haringetoj – nerezisteble allogaj
Posted on May 29, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Hotela numera mistiko
Posted on May 22, 2008
5 comments (latest 3 months ago)
“La Universala Temo”
2 comments (latest 13 months ago)
Guglo lernas pliajn lingvojn
Posted on May 14, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Printempo venas norden
Posted on May 12, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 389 times

“La Universala Temo”

Sunday May 18, 2008 at 09:07AM

Kolego Tonyo del Barrio afiŝis en sia blogo la interesan Leĝon de Tonjo, kiu priskribas la konduton de partoprenantoj en Esperanta reta diskuto. Li formulis ĝin en eleganta matematika formo:

“Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.

Mi iam atentigis lin pri eventuala precizigo, per aldona subleĝo, kiu pli detale difinu la finan diskutotemaron. Li afable demandis, ĉu tiun subleĝon li povus nomi laŭ mi. Mi, modestulo, ne havas opinion pri tio, kaj rapidas aldoni, ke la subleĝon certe jam antaŭ mi pluraj retanoj observis kaj eble ankaŭ klare formulis.

Por dokumenti la aferon, mi jen pli precize formulas mian subleĝon de la Leĝo de Tonjo:

Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, des pli probablas ke "la gramatikaĵoj", en la senco de la Leĝo de Tonjo, inkluzivas supersignojn kaj surogatajn skribojn.

Mi ankoraŭ atendas finan pruvon pri tio, ĉu la asimptota probablo estas ekzakte 1. Tamen, iom alie formulite, mi aŭdacas jam skribi:

La probableco, ke reta diskuto en Esperanto finiĝas en malkonkordo pri uzo de supersignoj kaj surogataj skriboj, laŭtempe asimptote proksimiĝas al 1.

Se tio ŝajnas tro matematikeca, mi proponas ankaŭ sociologian interpreton, kiu resumas kaj la Leĝon de Tonjo kaj la subleĝon:

Interpreto atentanta la esencon de esperantismo.

Estante veraj universalistoj, la esperantistoj, en ĉiu reta diskuto, iom post iom, flankenpuŝas la banalajn temojn kaj koncentriĝas al La Universala Temo, t.e. gramatiko, vortelekto kaj supersignoj.

Kiel vi vidas, ankaŭ mia blogo, jam ekde ĉi tiu (nur la tria) enskribo, estas vivanta pruvo pri la nomita leĝo, kvankam mi, ruze, ne diskutas la supersignojn sed ja la diskutojn pri supersignoj. Tamen la leĝoj pli koncernas la klasikajn diskutforumojn (dissendolistojn kaj uzoreton) ol la blogosferon, t.e. la mondon de la retaj taglibroj, ĉar tiu lasta estas pli individua pensokovejo kaj ne simile spronas al arda diskutado – sed ni plu observu ankaŭ la blogan rondon familian por trovi ĝiajn fakajn leĝojn.

 

 

 

2 Comments / add your comment?

Tonyo says:
Mi ne diris antaŭe, sed kompreneble via korolario estis science pruvita en multnombraj okazoj. Ĝi estu la Korolario de Harri.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Bone, dankon. Mi supozas, ke do eblos uzi tiun korolario-nomon en piednoto de mia jam duonpreta disertaĵo titolita “La leĝo de Tonjo kaj kvantuma gravito – nova aliro al la teorio pri ĉio” kaj subtitolita “Kompara lingvopatologia-kordoteoria studo pri kontribuo de la universala temo al la kosma malluma energio”.
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.

 

Català | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά νεο | Français | Galego novo | Italiano | Nederlands | Português | More...