Pro la verŝajna malapero de Ipernity, mi metis arĥivan kopion de mia blogo ĉi tien:

laine.pp.fi/ipe/Blogo/index.html

La kopio estas, aspekte kaj enhave, kiel eble plej simila al la originalo kaj enhavas ankaŭ la komentojn kaj vizitostatistikojn aldonitajn de Ipernity. Mi tamen devis rompi ĉiujn retligilojn al aliaj paĝoj en kaj ekster Ipernity. Se vi volas salti de unu artikolo al alia, vi devas por tio unue reveni al la tabelo de enhavo..

La paĝoj ne estas adaptitaj por malgrandaj ekranoj. Tial ne estas tre oportune legi ilin per telefonoj kaj aliaj aparatetoj. Eble mi iam sukcesos trovi pli oportunan, firman lokon por ĉi ĉio.

Mia Ipernity-blogado komenciĝis en Majo 2008, neniam estis tre aktiva kaj ĉesis en Junio 2014. La enhavon de la blogaĵoj oni povas karakterizi per la vortoj "okazaj observoj pri la ĉiutago". Tre malofte mi tuŝis demandojn pri lingva ĝusteco, vortelekto aŭ gramatikaj eraroj (de aliaj), temoj plej amataj en Esperantujo.