En konversacio kun amikoj estiĝis diskuto pri tio, ĉu iu plu ŝtopas ŝtrumpojn kaj kiajn ilojn oni bezonas por tio. Evidentiĝis, ke la junaj ne plu scias, kio estas ŝtopfungo.

La ŝtopfungon en la ĉi-suba bildo, evidente multe uzitan, posedis mia patrino. Mi ne scias, kiam ŝi ricevis aŭ aĉetis ĝin, sed tiu utila helpilo povas esti jam 80 jarojn aĝa. Ĝi estas tre utila ekzemple en ŝtopado de ŝtrumpo: ĝi tenas la kudratan ŝtofon taŭge etendita kaj malhelpas ĝin moviĝi dum la ŝtopkudrado.

La fungo de mia patrino havas forpreneblan, kavan trunketon, en kiun oni metas la kudrilojn bezonatajn en ŝtopado. Elpendas fadenpeco restinta en la truo de unu kudrilo. Mi vidis ankaŭ fungojn kun iom alia formo, sed ĉiuj esence konsistas el ronda ĉapelo- aŭ ombrelo-forma larĝa peco, fiksita al rekta trunketo (tigo, tenilo). Ne ĉiuj havis kavaĵon por kudriloj, – Antaŭe la iloj estis ĉiam tornitaj el ligno. Verŝajne oni produktis pli modernajn ankaŭ el plasto.



Nuntempe oni, bedaŭrinde, apenaŭ plu ŝtopas aŭ flikas truojn en ŝtrumpoj – tion malalte taksas nia kulturo de unufoja forkonsumado. Kapablo lerte ŝtopi truojn tamen estas utila arto, precipe se la ŝtrumpoj estas dikaj kaj lanaj, kiajn oni bezonas en botoj dum malvarmego. Tiajn ankoraŭ nuntempe ofte faras fervoraj trikemuloj per siaj lertaj manoj, kaj la ŝtrumpoj estas des pli valoraj.

Feliĉe, mi konstatis per reta serĉo, ke ŝtopfungoj estas plu vendataj kaj ke do ne tute malaperis la manlabora arto ripari trikitaĵojn.

Retumante pri ŝtopfungoj mi trovis ankaŭ informon, ke en Germanujo oni iam produktis lumantajn ŝtopfungojn kaj ke tian inventis Konrad Adenauer mem.


* * *

Por la vorto ŝtopfungo mi trovis ĉi tiujn tradukojn: cs látací hříbek, de Stopfpilz, en darning mushroom, fi parsinsieni, fr champignon à repriser, ru штопальный грибок, sv stoppsvamp. La vorto ŝtopfungo troveblas almenaŭ en la vortaro Germana-Esperanta de Krause kaj rete en vortlisto Ĉeĥa-Esperanta.