Nun, en la Paska sezono, aktualas en Finnlando nigre bruna kaĉo farita el sekalaj faruno kaj malto. Ĝin dolĉigas aldonita siropo, kaj oni manĝas ĝin malvarman, kutime kun kremo aŭ lakto. Ĝi estas ŝatata deserto dum Pasko, kaj oni trovas la maltokaĉon ĉi-sezone en sortimento de ĉiuj manĝaĵbutikoj. En grandaj vendejoj eblas aĉeti ĝin eĉ dum la tuta jaro, ĉar ekzistas fanatikaj ŝatantoj de tiu Paska kaĉo, kiun ni nomas mämmi.



Vi povas legi pri mämmi ankaŭ en kelkaj Vikipedioj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne en la Esperanta. Nutrovaloran analizon pri la maltokaĉo' donas retpaĝo de la Finnlanda Instituto por Sano kaj Bonfarto en la Finna, Sveda kaj Angla lingvoj. La analizo temas pri la nuntempa industria produkto, preparita laŭ normala, mezuma recepto.

La historio de la Finna maltokaĉo kaŝiĝas ie en fora historio. En malsamaj landopartoj ĝi estis malsimila, ie pli solida, ie dolĉa, aliloke ne, ie eĉ fermentita. Oni eble uzis ĝin kiel provianton dum longaj vojaĝoj, aŭ dum ĉasado en arbaro, kiam oni ne disponis pri kuiriloj.

Poste, iom post iom, la maltokaĉo ligiĝis al religiaj tradicioj. Nuntempe ĝi estas Paska specialaĵo, kaj disvastiĝis precipe la dolĉa varianto.

La plejmulton de mämmi oni jam produktas industrie, grandkvante, sed veraj ŝatantoj ankoraŭ mem preparas ĝin. Miaj patrino kaj bopatrino iam mem faris la paskan maltokaĉon, la bopatrino eĉ disponis pri tradicia granda bakforno, brulligne hejtata. La patrina kaj bopatrina maltokaĉoj havis malsimilan guston, sed ja ambaŭ estis bonaj.

Moderne, oni dolĉigas la kaĉon unuavice per siropo aŭ sukero, aŭ ambaŭ, sed antaŭ longe, kiam sukero ankoraŭ estis luksaĵo, oni dolĉigis la kaĉon nur tenante ĝin longan tempon (multajn horojn) en varmo de 40 ĝis 70 gradoj. Nun oni jam scias, ke ĉi tia dolĉigo sin bazas sur agado de enzimoj, kiuj dispecigas amelon kaj faras el ĝı sukerojn. La proceso estas simila al tio, kio okazas al malto en bierfarado, sed tamen malsimila, kun malsamaj ingrediencoj kaj aliaj temperaturoj.

Per hodiaŭaj termometroj kaj termostatoj eblas science optimumigi la proceson (bonaj konsiloj troviĝas almenaŭ en la finna). Sed niaj prapatrinoj kaj aliaj kuiristoj tiamaj faris ĉion laŭ konsiloj de siaj patrinoj, kaj laŭ sperte akirita kono pri siaj propraj fornoj. Tiele, ili sukcesis regali sian familion per bona, dolĉa maltokaĉo. Nun jam sukero kostas malmultege, sed ankoraŭ la vere ĝisostaj mämmi-amantoj preparas sian favoratan postmanĝaĵon laŭ la tradicia metodo, kiu, laŭ ili, donas guston nesupereblan. La popola plejmulto estas kontenta pri la industria amaskaĉo.



Post la dolĉigo oni boligu la kaĉon dum kelka tempo, spice aldonu muelitan ŝelon de amar-oranĝo kaj iometon da salo – kaj kompreneble siropon, se vi ne estas sperta en sensukera dolĉigado. (Plena Ilustrita Vortaro, kiu manie proponas por ĉio nenecesajn pruntojn el la Franca, nomas amaroranĝon per la stranga vorto “bigarado”.)

Post la boligo, oni metas la kaĉon en skatolojn kaj sekvas la bakado. La plej fruaj ujoj por baki maltokaĉon estis faritaj el betula ŝelo, kaj eĉ la nuntempaj kartonaj skatoloj de la industria ''mämmi'' havas presitajn ornamaĵojn laŭ betulŝela fasono, kiel en la ĉi supra bildo. Mi mem neniam vidis maltokaĉon en vera betulŝela skatolo.

La bakado daŭras horojn. Kiom da horoj kaj kia temperaturo, tio dependas de la konsilantoj – eble 3 ĝis 4 horojn je 130 ĝis 170 gradoj. Poste, malvarmigu la frandaĵon kaj lasu ĝin resti en la skatolo dum kelkaj tagoj. Manĝu kun kremo. Dolĉemulo aldonas sukeron, iuj uzas vanilan saŭcon anstataŭ kremo, aliaj glaciaĵon.



* * *

Inspiron por ĉi tiu artikolo donis al mi amiko Tjeri, kiu demandis, kiun vorton oni uzu por mämmi en Esperanto. (Pri tio vidu diskutojn en la grupo "Kiel oni dirus ĝin esperante?". La opiniojn vi vidos tie sub la temoj Eklero kaj Mämmi” – Paska kaĉo? )

“Mämmi” estas fakte, iom longe esprimite, “Finna bakita sekala malta kaĉo por Pasko”. Laŭbezone oni povas pli precizigi tion per “dolĉa” aŭ “deserta”. Se oni bezonas ion pli mallongan, eblas ja uzi la originalan vorton en citiloj aŭ kursive, sed nur en kunteksto, kie oni ankaŭ priskribas ĝin. Alie, mi ŝatas la proponon de Tjeri (kiu mem eĉ gustumis ĝin) maltokaĉo', aŭ mian propran Paska kaĉo, prefere kun la adjektivo Finna, kiam la finneco ne estas evidenta.

Estis ankaŭ diskuto pri tio, ĉu la Paska kaĉo estas kaĉo, ĉu pudingo. Tio tre dependas de la signifo de pudingo, ĉar la enhavo de similaj vortoj ege varias laŭlande. Pri tio Paŭl referencis al bonega artikolo en Monato (2008): Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn! . Mi estas kontenta pri kaĉo, sed mi suspektas, ke mämmi-kompanio, kiu eventuale volos fari por sia kaĉo mondan merkaton en Esperantujo, serioze konsideros nomi ĝin speco de pudingo, ĉar tiu vorto ŝajnas pli eleganta kaj ne portas la kromsignifon “io senzorge farita, ĥaosa, neklarigebla”, kiun havas kaĉo.

Permesu al mi aldoni eĉ Anglan proverbon: The proof of the pudding is in the eating, ‘La pruvo (fakte: provo) de la pudingo estas en la manĝado’, tio estas, la esencon kaj kvaliton de aĵo oni povas taksi nur en la praktiko, uzante ĝin por ĝia celo. –Tiom vere, eĉ pri pudingoj, certe ankaŭ pri nia kara mämmi!

* * *

Aldono speciale por sciantoj de la Finna

Se mi proponas al Finna esperantisto traduki la vorton mämmi per Paska kaĉo, tio estas ankaŭ mia testo, ĉu li aŭ ŝi jam bone regas la lingvon, aŭ daŭre pensas nur en la Finna. Se mia propono ŝajnas impresi malagrable, forpuŝe, kaj estas rifuzata kiel neuzebla, mi konjektas, ke la koncerna persono ankoraŭ ne definitive transloĝiĝis al Esperantujo. (Ĉi tio estas iom simila afero, kiel testi ĉu anglalingvulo sentas ion malagrablan en “Kiel vi fartas?”, sed estas eĉ pli komplika afero: krom scii la Finnan kaj Esperanton, oni devas koni ankaŭ la priparolatan manĝaĵon).

* * *

Mi dankas al kolegoj Tjeri, Paŭl kaj Michael, kiuj interese kundiskutis pri rilataj terminoj, kaj tiel vekis en mi la ideon verki ĉi tiun artikolon.