Mi estas kolektanta fungojn en arbaro, en loko kiun mi neniam antaŭe vizitis. Subite, mi rimarkas ke antaŭ mi staras malnova tenejo, kontruita el arbotrunkoj, jam grizaj. Enestas du sledoj. Bela dometo, taŭga por muzeo, mi nepre fotu ĝin.


Paŝante antaŭen, mi vidas herbejon kiu etendiĝas supren sur dekliva tero, kaj tegmentojn de aliaj grizaj domoj. Tute hazarde mi trovis lokon de historia etbieno.


Neniu homo videblas, nur grizaj muroj kaj tegmentoj el ligno, kun antikva kampara stilo. La tegmentojn de la ĉefdomo kovras traboj, sub kiuj kuŝas tavolo da betulŝelo. Sur aliaj tegmentoj videblas la tradicia, malmultekosta, ĉie havebla lignolamena kovraĵo (ŝindetoj, lignorubandoj). Ĉio ŝajnas sufiĉe bonstata. La solaj modernaĵoj estas pezaj seruroj ĉe du pordoj. Entute estas 17 konstruaĵoj.

Ĉi tio estas tiel nomata subbieno. La loĝejon, stalojn, grenejon, fojnejon, diversajn provizejojn, puton kaj gudrodistilan fosaĵon konstruis kaj la etan kampon kulturis luanto, kiu plenumis sian lupagon per laboro en la bienego kiu vere posedis la terenon. La lasta tia “lupago per ŝvito” okazis en 1920. Nun ĉion ĉi posedas la Nacia Administrejo de Muzeoj (NAM), kiu ŝajnas tre silentemi pri la afero. Ĝi zorge riparis la konstruaĵojn laŭ originalaj metodoj kaj per naturaj materialoj. Temas ankaŭ pri studejo pri historia konstrutekniko kaj ĉarpentado.

Ĉi tio ne estas skanseno, subĉiela muzeo, kien oni translokas interesajn domojn kaj instalaĵojn el aliaj landopartoj. Estas aŭtentika etbieno en sia origina loko, kun konstruaĵoj kiuj dekomence staras tie.

Sur retpaĝoj de NAM la situo de la etbieno estas indikita nur proksimume, kaj troviĝas neniaj vojmontriloj ĉe la proksimaj vojoj. Estas ĉ. 3 kilometroj al la plej proksima publika vojo ne granda kaj 5 km al ĉefvojo. Ne estas io vere sekreta aŭ malpermesita, sed rimarkeblas, ke oni ne volas allogi amason da gastoj. NAM promesas tamen aranĝi vizitojn laŭ interkonsento.

Interesajn aferojn oni iam trovas, dum oni serĉas fungojn.

* * *

Lingva historiaĵo

Atente rigardante la tegmenton de la loĝdomo, finno povas vidi, kion signifas la mistera vorto malka. Tiun vorton oni konas en la moderna finna lingvo nur en la Biblia verso Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?. La vorto, kiu en la Esperanta versio estas trabo, estis malka en la finna jam ekde la traduko de 1642. La vorto malka signifas ĝuste tian trabon, kiaj troviĝas sur la tegmento de la loĝdomo ĉi tie: tio ne estas subportantaj ĉevronoj, sed surtegmentaj tabuloj, kiuj premas la betulŝelan parton kaj malhelpas ĝin ĉifiĝi kaj ŝiriĝi en vento.

Neniu finno, krom specialisto pri historiaj konstrumetodoj, plu scias, kio estas malka, kaj la diraĵo de Jesuo tial restis iom enigma al la modernuloj. Multaj pensis, ke malka eble estas nur iom pli granda lignero. Finfine, en 1992, aperis nova traduko de la Biblio, kaj en ĝi oni anstataŭigis la pravorton malka per la moderna hirsi (trabo, trabego), kaj la drasta komparo de Jesuo estas ree okulfrape klara. Interese, la unua traduko de antaŭ 460 jaroj jam havis la vorton hirsi, nun ankoraŭ tute kompreneblan, kaj la plej nova traduko do estis reveno al la praversio! La biblia citaĵo tamen plu vivas en la lingvo kun la vorto malka, kiun jarcentoj gravuris en la popolan memoron. Tiel konserviĝas viva la malnova vorto malka, kies konkretan signifon scias nur malmultaj.

* * *

Ĉiuj fotoj troveblas el la albumo "etbieno en arbaro"