Harri Laine Published on May 31, 2009
by Harri Lainepro

Harri Laine's blog

Browse posts
Post-Bjalistoke
Posted on August 7, 2009
7 comments (latest 3 months ago)
Survoje norden: Zamenhof-arbaro kaj alio
Posted on July 15, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Leporo salutas okaze de somermezo
Posted on June 18, 2009
Kiel fartas miaj fiŝagloj?
Posted on June 1st, 2009
Verdstela tulipo
2 comments (latest 6 months ago)
Lernolibro el trans murego kaj kradfenestroj
Posted on May 20, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Simpatia donaco el malliberejo
Posted on May 19, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Steloj, jes. Sed ĉu stelemaj?
Posted on April 8, 2009
Trankvilo post sunsubiro
Posted on April 6, 2009
3 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 190 times

Verdstela tulipo

Sunday May 31, 2009 at 03:21PM

En la Roterdama Universala Kongreso ni aĉetis bulbojn de tulipoj kun la nomo ‘Esperanto’. Plantitaj aŭtune, nun ili bone kreskas kaj bele floras. Laŭ priskriboj troveblaj en interreto, ĉi tiu raso floras malfrue, kaj ankaŭ ĉe ni ĝi estas la laste ekfloranta kulturvario de tulipoj. La burĝonoj malfermiĝis fine de majo. En pli sudaj landoj tio certe okazas pli frue.

Tulipo ‘Esperanto’
Tulipo ‘Esperanto’
La raso ‘Esperanto’ apartenas al la tulipa grupo ‘Viridiflora’, kiun karakterizas strioj de verda koloro en la korolo. En la floro de ‘Esperanto’ ni vidas preskaŭ verdan stelon, kiam ni rigardas ĝin plene malfermitan, de supre.

Gratulon al la UK pro la ideo vendi la bulbojn okaze de la kongreso. Bela kaj tipa vojaĝmemoraĵo el la kongreslando. Mi esperas, ke la bulboj reĝojigos nin en multaj jaroj.

2 Comments / add your comment?

Roland Platteau says:
mi havas ĝin ! la unuan jaron ili estas belaj, sed post e la bulboj iom post iom pli malforte kreskas k floras.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Dankon pro la informoj pri plurjara observado. Ni havas iom similajn spertojn pri malfortiĝado de aliaj tulipoj. Tulipoj estas malsimilaj al narcisoj, kiuj bele floras de jaro al jaro. Ni devas provi, ĉu bona sterkado povus helpeti.

Estas ankaŭ tia diferenco inter tulipoj kaj narcisoj, ke arvikoloj kaj fosmusoj ŝajnas avide manĝi bulbojn de tulipo, dum diversaj narcisoj eble estas tro malbongustaj laŭ ili. Feliĉe tiaj musoj nuntempe ne vivas en nia ĝardeneto, sed ni havas antaŭajn spertojn.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...