Mi ĵus rimarkis, ke aldoniĝis freŝa nomo al la membraro de ipernity. Estas István Mórocz, pri kiu mi aŭdis ion jam antaŭe. Por bonvenigi lin mi aldonas ĉi-sube bildon pri gazeta artikolo finnalingva de antaŭ 47 jaroj. Ĝi aperis en magazino-tipa, ĉia-tema semajna gazero Viikkosanomat en majo de la jaro 1961. Fakte estis tie du artikoloj pri instruado de Esperanto en la Mezlernejo de Somero.

Unu el la artikoloj estis ĝenerala raporto pri la instruado kaj lernado, kaj ĝin verkis konata esperantisto, akademiano Vilho Setälä. Sed la alian verkis ĵurnalisto kaj ĝi temis tute nur pri István. Ĝi estis titolita “La aminda kaj bonaspekta lingvomajstro de la infanoj en Somero”. Fakte la adjektivo kiva, kiun mi tradukis “aminda” estas iom vastsignifa, kaj mi povus ĝin redoni per “simpatia”, “agrabla”, “ĉarma” aŭ eĉ “kiun infanoj ŝatas”. La hungaro István Mórocz tiam instruis en Somero interalie Esperanton.

La teksto sub la granda portreta foto diras: “István Mórocz estas instruisto kaj lernanto. Dum la vintro li studis la finnan kaj lernis sufiĉe por kompreneble paroli la lingvon.”

La gazeto raportas:

Observanto, kiu ne komprenas Esperanton, rimarkas nur, ke la infanoj komprenas ĝin kaj ke la leciono estas amuza.

Kiam sonorilo signalas finon de la lernohoro, la instruisto paŝas al sia tablo por fari notojn en la klasa taglibro. La lernantoj tuj kolektiĝas ĉirkaŭ lin, babilas, demandadas kaj la instruisto respondas, kiom eblas dum la skribado. Plu aŭdeblas interparolado en la koridoro. En Esperanto. Ĉi tiuj unuaklasanoj [temas pri unua klaso en tiama mezlernejo, t.e. 10–11-jaruloj] partoprenis lecionojn pri la lingvo ĝis nun dum ok monatoj.

Estas vane provi konjekti, kiu pli interesas la lernantojn, ĉu István Mórocz, ĉu Esperanto. Sed estas certe, ke pro István Mórocz la lingvo tiom interesas ilin.”

Mi demandas al mi mem, kion ni faru, por simile pozitive impresi nuntempan ĵurnaliston, en Finnlando. Ĉu reimporti Istvánon kiel instruiston? Bedaŭrinde la demando estas nur teoria, ĉar unue ni devus sukcesi starigi aŭ restarigi oficialan instruadon de la lingvo en iu lernejo.

Iom post la aperdato de tiu Viikkosanomat, aperis artikolo pri la sama instruisto en porinstruista revuo. Tie estis artikolo titolita “La etaj esperantistoj en Piispanristi”. Super la titolo paradas foto, kie sidas, de maldekstre, Vilho Setälä, István Mórocz, Jorma Ahomäki kaj du personoj, kiujn mi bedaŭrinde ne konas.

Tio estas raporto pri alia lernejo, la Popollernejo Rauvola en la vilaĝo Piispanristi, proksime al la urbo Turku. Tiam la lerneja sistemo de Finnlando ankoraŭ konsistis el du paralelaj tipoj, la “mezaj” kaj la “popolaj”, kaj nur en la mezaj oni instruis ankaŭ fremdajn lingvojn. Sed Jorma Ahomäki pedagogie pioniris kaj sukcesis aranĝi instruadon de fremda lingvo, eĉ de Esperanto, en sia lernejo.

En Somero simile pioniris Joel Vilkki, la tiea lernejestro. Mi jam antaŭe iom rakontis pri Somero kaj Vilkki (vidu “Joel Vilkki kaj Esperanto en Somero”), sed li certe meritus esti pli bone konata. Eĉ la finnaj esperantistoj eble scias nur, ke li aŭtoris vortaron finnan-esperantan, plu uzatan.

***

La tekstoj kaj la bildoj de la tri artikoloj, kiujn mi menciis ĉi supre, estas legeblaj en alia retejo, bedaŭrinde ĝis nun nur en la originala finna. Fotoj pri la gazetaj paĝoj troveblas ankaŭ ĉi-apude, en la albumo “En lernejoj, 1961”.