Letero al la suno

Suno,

kion vi serĉas malantaŭ miaj okuloj,

kion vi faras sub mia haŭto?

La teniloj de miaj fenestroj
similas demandosignojn.

Polvobuloj kunvenas murmure
sub miaj mebloj.

La gazeto falas pume
en mian malluman portaleton.

Suno,

vi penas akiri tenon je mi,
vi opinias ke vi povos vidi

kie memoroj
ennestiĝas, kiel planoj
antaŭenŝoviĝas kaj

ŝanĝiĝas.

*
Miaj piedoj malvarmiĝas
dum la temperaturo plialtiĝas
en ĉiuj anguloj de la mondo.

Mi ĉirkaŭpromenas la kvartalon
kaj vidas je mia reveno
ke miaj fenestroj estas malfermaj,
ke mia pordo luliĝas
per polva venteto.

La gazeto sur la tapiŝeto
heroldas pri hieraŭ
kaj la vizaĝo sur la kovrilo
estas la mia.

*
Suno,

por vi mi havas novaĵon:
Kie ajn vi brilas,
la alia flanko de la mondo
estas ĉiam malluma.

Niaj oreloj kaj niaj langoj
abolemas unu la alian.

Hieraŭ, hodiaŭ

kaj morgaŭ.

Bonan tagon, suno!