About this blog

December 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 3rd, 2009

150-a datreveno de la naskigho de Ludoviko Zamenhof

150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof



Ni invitas al la Pedagogia Biblioteko Vojevodia en Gdansko al



LA TAGO DE LA ESPERANTO-LIBRO



akceptita dum la Universala Kongreso de Esperanto en 1927

en la naskiĝtagon de d-ro Ludoviko Zamenhof





15an de decembro (mardo) je la 13.00 h.



En programo:



Monodramo titolita „Doktoro Esperanto” – prezentos s-rino Helena Biskup.



Aǔtoro de la monodramo estas Mario Migliucci.

En la polan ligvon el la itala lingvo kaj Esperanto

tradukis s-ro Roman Dobrzyński.



Elektitaj eroj el la pola poezio en Esperanto –

prezentos Małgorzata Zięba-Szmaglińska kaj lernantoj

de la Popollernejo n-ro 50 en Gdansko.



Inaǔguro de la interreta paĝo enhavanta la katalogon

de Esperantaj kolektoj en la Pedagogia Biblioteko –

s-rinoj Magdalena Schramm kaj Mirosława Ciesielska.

Published at 13:44 ( 1 comment / 19 visits )
This post is public

Published at 12:47 ( 0 comments / 473 visits )
This post is public

Published at 07:58 ( 0 comments / 190 visits )
This post is public

Published at 17:47 ( 4 comments / 321 visits )
This post is public

May 22, 2009

ESPERANTO EN GDANSKA PEDAGOGIA BIBLIOTEKO

Gdansko 29.05.2009
Gdansko 29.05.2009
www.ipernity.com/doc/halina/4911508

Gdansko 25.05.2009 - "Rugxa cxapelete" - la infanoj lernantaj esperanton preparis prezentadon.
Okaze de la 150a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof,
Gdanska Filio de Pola Esperanto Asocio donacis al Pedagogia Biblioteko en Gdansko tutan sian bibliotekon (kelkcent librojn). Por omaĝi la datrevenon la 29-an de majo la Biblioteko organizas renkontiĝon „Esperanto - bona ideo”. Invititaj estas instruistoj kaj gelernantoj, ankaŭ venos geesperantistoj. En la programo Tomasz Chmielik – konata E-tradukisto rakontos pri la malfacila arto de bonkvalita tradukado.
S-ro Józef Golec - iama direktoro de la Esperanta Muzeo en Sopot rakontos pri sia libro
„Esperanto Movado en Gdansko 1907 – 2007”.
Fine – la infanoj el la fundamenta lernejo prezentos la fabelon „Ruĝa ĉapeleto” – la sola programero en Esperanto.
Dum kelkaj semajnoj en Biblioteko estos vizitebla la ekspozicio de E-libroj .
Vidu la invitilon prepraritan de bibliotekistinoj.
Poste estos ankaŭ fotoj en mia Galerio.

www.pbw.gda.pl

Published at 08:49 ( 0 comments / 228 visits )
This post is public

February 10, 2009

Esperanto Kverko kaj memorshtono - ZEO-j - en Sopot

En la jaro 1927, okaze de la 40a datreveno de E- movado la urbo Gdansko havis honoron organizi 19an Universalan Kongreson de Esperanto kun ĉirkaŭ 1000 partoprenantoj. Dum la Kongreso estis akceptita la propono festi la 15an de decembro (naskiĝtago de L.L.Zamenhof) kiel “Tago de Esperanto-Libro”

Post la fino de la 19a UK gekongresanoj veturis al Sopoto por planti memorkverkon de PACO kaj AMIKECO. Esperantistoj de diversaj landoj kunportis saketojn kun la tero de diversaj partoj de la mondo. La unuan fojon en la historio de Esperantujo okazis ceremonia plantado de arbo. Starigita ankaŭ estis memortabulo kun la teksto en Esperanto kaj germana lingvoj. La tiama urba konsilio en Sopoto donacis al esperantistoj pecon da tero ĉe la rando de sopota arbaro, en Świemirowska Valo, signita sur la nuna mapo de Sopoto kun la surskribo “Dąb Esperancki” (Esperanta Kverko).

Dum la dua mondmilito Esperanto devis silenti. Poste venis tempo de reviviĝo de la internacia lingvo, sed la arbo kaj monumento ne ĝisvivis tiun ĉi tempon

En la jaro 1959, okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de L.L. Zamenhof, Pollando havis honoron organizi la 44an Universalan Kongreson en Varsovio. Samtempe estis organizita la 15a jubilea Internacia Junulara Kunveno de TEJO. Ĉe la fino de la Kunveno delegitoj plantis novan jubilean kverkon de amikeco en Sopoto. Apud la kverko oni starigis novan memorŝtonon kun Esperanta teksto.

Preciza priskribo de tiuj ĉi eventoj estas trovebla en la libro de Józef Golec “Gdański Ruch Esperancki 1907-2007”

Kiu de vi partoprenis IJK - (TEJO Kongreson) en 1959j. en Gdansko?

Post 50 jaroj , la 4-an de aŭgusto estas planata renkontiĝo ĉe Jubilea Esperanto Kverko en Sopot, interalie de tiamaj partoprenantoj. Ĉe ni loĝas: Daniela Emler, Elwira kaj Lucyna Galickie, kaj Heryk Kosicki. Kaj ĉe vi ? Skribu al mi : jadwiga@interecho.com

Rigardu la programon de la Postkongresa Renkontiĝo en Gdansko.


www.esperantowsopocie.pl.tl

Published at 07:10 ( 3 comments / 337 visits )
This post is public

February 4, 2009

Kiu de vi partoprenis TEJO KONGRESON en 1959 en Gdansko?

Estas planita renkontigxo cxe Jubilea Kverko en Sopot te tiamaj partoprenantoj kiuj cxeestis ceremonion. E Triurbo gxis nun logxas Elwira Galicka, Daniela Emler kaj Henryk Kosicki. Kiu ankorau uzas komputilon kaj rimarkas proponon ?

Published at 15:11 ( 2 comments / 304 visits )
This post is public

January 12, 2009

www.esperantowsopocie.pl.tl

Se vi interesigxas pri nia regiono Pomeranio bonvolu rigardu

www.esperantowsopocie.pl.tl

Published at 19:06 ( 2 comments / 433 visits )
This post is public


( 8 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Halina Sz.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...