Libervojaĝada grupo estas memorganizita vojaĝgrupo.Ni povas petperi kamboĝan vizon kaj aĉetperi flugbiletojn por vi,kaj sendi al via vojaĝgrupo lokan esperantiston kiel interpretisto, gvidisto kaj konsilisto dum via vojaĝado,sed ne respondecas pri la planado,organizado kaj administrado de via vojaĝado.Vi mem pagas ĉiujn kostojn, portas ĉiujn riskojn kaj devojn dum via vojaĝado.
1.Ni povas petperi kamboĝan vizon por vi,la kosto estas ¥400 por ĉiu vizo.
2.Ni povas aĉetperi flugbiletojn por vi,la kosto estas pagita laû la vera sumo.
3.Ni sendas al ĉiu vojaĝgrupo unu lokan esperantiston kiel interpretisto,gvdisto kaj konsilisto dum via vojaĝado en Kamboĝo,li (ŝi) helpas viajn manĝadon,loĝadon, veturadon,vizitadon,aĉetadon kaj amuzadon en Kamboĝo (inkluzive de akceptadon
kaj sendadon ĉe la flughaveno).Por ĉi tiu servado,ĉiu membro de la vojaĝgrupo devas pagi al ni $20 (sed ĉi tiu pago devas esti alitraktita,se en iu vojaĝgrupo troviĝas malpli ol 10 membroj aû iu vojaĝgrupo restas pli ol 7 tagojn en kamboĝo).
4.Membroj de vojaĝgrupo povas esti esperantistoj,ankaû iliaj familianoj,parencoj, amikoj aû kolegoj,sed en ĉiu vojaĝgrupo devas troviĝi almenaû unu esperantisto,ĉar nia laborlingvo estas nur Esperanto.
5.Membroj de ĉiu vojaĝgrupo devas superi 10 kaj malsuperi 20.Grupestro devas esti elektita en ĉiu vojaĝgrupo, la grupestro respondecas pri la planado,origanizado kaj administrado de sia vojaĝgrupo.Nia sendato (la esperantisto) estas nur interpretisto, gvidisto kaj konsilisto dum via vojaĝado en Kamboĝo.
6.Por libervojaĝa grupo ne troviĝas limdato kaj limloko.Kien vi volas iri,tien vi povas iri;kiom longe vi volas resti ie,tiom longe vi povas resti tie.Vi povas memaranĝi vian vojaĝadon,sed vi mem devas porti ĉiujn riskojn kaj devojn dum via vojaĝado.
7.Nunaj normoj de manĝado,loĝado,veturado kaj vizitado en kamboĝo :
(1) Manĝado: ĉiutage ĉ.$8 por unu persono en malgranda manĝejo.
(2)Loĝado: ĉiutage ĉ.$15 por unu dulita ĉambro en komforta gastejo.
(3)Veturado: ĉiutage ĉ.$15 por unu Tuktuk,4 personoj povas samtempe sidi en ĝi.
(4)Vizitado: Enirbileto al Angkor Wat Kostas $20 (por unu tago) aû $40 (por tri tagoj) aû $60 (por 7 tagoj).

Kontaktato: s-ro Edzo Xiao Retpoŝto: grupoyema@hotmail.com QQ: 597845709 Tel: 0085512697559