/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Table Normal"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin-top:0cm; mso-para-margin-right:0cm; mso-para-margin-bottom:10.0pt; mso-para-margin-left:0cm; line-height:115%; mso-pagination:widow-orphan; font-size:11.0pt; font-family:"Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin; mso-bidi-font-family:"Times New Roman"; mso-bidi-theme-font:minor-bidi;}

PIRAMIDOJ EN BOSNIO! ĈU?

Vojaĝantaj tra Visoko, urbo 30 km norde de Sarajevo (BkH), jam el (aŭto)buso aŭ trajno vidas unu monton (laŭnome Visoĉica, de „Visoka“-Alta) kiu frape memorigas al piramido. Sed nur kiam junulo kun la ĉapelo, sinjoro mr Semir Osmanagiĉ-Sam, Bosniano el Usono, esploristo, mondvojaĝisto, publicisto, humanisto, firmaoposedanto en Hjustono, grimpis antaŭ kvar jaroj kun la loka muzeestro Senad Hodoviĉ sur „Visoĉica“, kaj vidinte antaŭ si ankoraŭ 2-3 piramidsimilajn montojn (kio frape memorigis lin al la situacio en Meksika lando Puebla), li ekscite diris: „Ĉi tio estas piramido! Tio estas valo de piramidoj! Unikaj, nuraj piramidoj en Europo!“ Kaj li komencis provelfosi, organizis fotadon el satelito, venigis diversfakulojn... kaj la hipotezo preskaŭ fariĝis realeco. Oni ricevis oficialajn permesojn kaj iom da subteno, organizis teamon de diversaj relevantaj fakuloj, fondis Fondaĵon „Arheologia parko: Bosna piramido de Suno, Sarajevo“, kaj post subtenoj (sed ankaŭ malsubtenoj, duboj kaj neigoj flanke de kelkaj b-h respondeculoj kaj „fakuloj“), post la unuaj kuraĝigaj rezultoj estas antaŭnelonge organizita la Unua internacia scienckonferenco „Bosna piramidvalo“.

La konferencon partoprenis diversfakaj sciencistoj kaj piramidfakuloj el Egiptio, Rusio, Britio, Ĉinio, Kroatio, Bosnio, Hungario, Pollando, Bulgario...Okazis du fojaj ekskursoj al la piramidoj de Suno kaj Luno, al la subteraj kelkdekkilometraj tuneloj sub la tuta Piramidvalo, al la subtera templo Vratnice kaj la tuttaga vizito al Arheologia parko „Bosnaj ŝtonaj globoj“ ĉe Zavidoviĉi. Poste okazis prelegoj, projekcioj, diskutoj, konkludoj...

Kaj, jen kion diras aliuloj. Urbanoj de Visoko, kiuj iam uzadis jam pretajn ŝtonojn por konstrui siajn domojn aŭ murzonojn, nun diras: „Centprocente ekzistas piramidoj!“ (Ili esperas kaj jam provas profiti de turismo, faras suvenirojn, rakontas ŝercojn, kantas popolkantojn pri siaj piramidoj – de la Suno, de la Luno, de la Amo, Piramido de bosna drako, Templo de la terglobo.) Sarajevanoj ĉefe kredas je la piramidekzisto. Iuj diras: „Io arheologie grava certe ekzistas. Hercegovino havas Madonon (en Meĝugorje), Bosnio piramidojn (en Visoko).“ Aliaj dubas: „Eble ekzistas, eble ne“. Kaj la fakuloj? Dr Nabil Mohamed Swelim, arheologo kaj egiptologo, triobla doktoro pri sciencoj, prezidinto de la Konferenco: „Ĉi tie ni havas piramidojn, kiuj certe estas faraĵo de homaj manoj. En Visoko estas la plej granda piramido en la mondo, pli alta ol la Keopsa, kiu havas grandan signifon por la tuta homaro.“ Lia kolego, d-ro Soliman Hamed, profesoro pri arheologio ĉe Universitato en Kairo: „En la estonteco Bosnion kaj Hercegovinon ni nomos 'Lando de piramidoj'“. Optimistoj estas ankaŭ d-ro A.A.Barakat (Egiptio), d-ro Ivan Ŝimatoviĉ (Kroatio) kaj multaj aliaj. Prof d-ro Vlatko Doloĉek en sia recenzo por la 9-a libro de Semir Osmanagiĉ „Bosna piramidvalo“ (Sarajevo, 2006), parafrazante la eldiron de Luj Amstrong sur la luno en 1969-a, diras ke s-ro Semir O., se oni konfirmos lia hipotezo pri la ekzisto de la Piramidvalo en Visoko, povos diri: „Ĉi tio estas malgranda paŝo en mia esplorista praktiko, sed granda por nia historio!“ Mi aldonu: por hisorio de Bosnio, de Eŭropo, de la mondo. Kaj Semir mem diras: „Montriĝos ke BkH estas unu el naskiĝejoj de la homa civilizo. Kaj en la tunelo al la Piramido de la Suno, 2,5 km longa, troviĝas eble la unua europeca skribaĵo.“ (Unu el liaj libroj titoliĝas: „Civilizo Antaŭ la Komenco de la Oficiala Historio“.) „Pra-alfabeto el Visoko“ sur ŝtonoj en tuneloj, 20 metroj profundaj, estas multe pli malnovaj ol la skribaĵoj en Glozel (Francio), diras fakuloj.

Vere, jam videblas multaj „artefaktoj“ kaj pruvoj pri kiuj, pro la vasteco de la temo, ni ne povas skribi. Ni menciu ke en Visoko estis sidejo de mezepokaj bosnaj reĝoj, el kiuj plej konata kaj amata Kulin-ban. Estas ideo por fondi tergloban (tutmondan) centron por la studado pri piramidoj kun la sidejo en Sarajevo. Kaj la dua Konferenco okazos en 2010, kiam espereble videblos novaj pruvoj. Per pli granda helpo la grandega laboro povus pli rapide progresi.

Iuj vidis Madonon. Kaj religia turismo evoluis. Sinjoro Semir Osmanagiĉ (kaj multaj aliaj) vidas kaj montras piramidojn. Kaj arheologia turismo prosperas. Jam venis homoj el 80 landoj. Inter ili ankaŭ la partopre-nantoj de sarajeva IJK. Nevenipovaj povas malfermi: www.piramidasunca.ba kontakti: smailo@bih.net.ba

Smail Grbo, Sarajevo

Adreso: Vrbovska 60, BA 71000- Sarajevo smailo@bih.net.ba