Gražina Published on February 29, 2008
by Gražina

Gražina's blog

Browse posts
Perfekta tago
14 comments (latest 19 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 116 times

Perfekta tago

Friday February 29, 2008 at 07:45PM

Perfekta tago

Ĉu iam vi ŝtatas imagi kie vi devus esti kaj kion sperti por ĝui vere perfektan tagon? Mi ŝatas fantazieti kaj reveti, sed la 2-an de februaro mi travivis reale perfektan tagon. ;-)
Kio okazis? Ellitiĝo je la 5a matene kaj post iom da preparo mi forveturis al Vilnius, kiu iĝis por tiu semajnofino ne nur la ĉefurbo de Litovio, sed ankaŭ la ĉefurbo de libroj. La plej granda librofoiro de Baltaj landoj furoris tie.
Ĉar samtempe kaj tute apude, (kaj tute saĝe), okazis ankaŭ foiro: „Lernado, studado, karjero, 2008“ kunveturis per buso 45 lernantoj de nia gimnazio kaj 4 koleginoj. Lernantoj estis nur tiuj kiuj „meritis“ tian vojaĵon: nur la plej aktivaj en la lerneja vivo aŭ la plej bonaj en la lernado. Ne mirinde, (kvankam mi miris kiam konstatis), ke 28,8% estas miaj „esperantistetoj“. :-)
Nu, ni devis veturi pli ol 300km por atingi la celon kaj kiam atingis - tiam ĉiu minuto estis festo! Atendis nin maro da libroj, plej diversaj, 200 budoj kie oni prezentis siajn eldonaĵojn de 6 landoj, interesaj renkontiĝoj kun 14 eksterlandaj kaj 80 litovaj aŭtoroj, eldonistoj, pentristoj, artistoj... Etoso kiel en UK kiam oni volus samtempe esti en kelkaj lokoj! La slogano de la ekspozicio estis „Mi legas, do mi estas“.
Mi estis kvaran fojon en la Vilniusa librofoiro, do kiel spertulino mi disdividis la tempon tiel, ke mi povis partopreni multon. Estis tre interese en la diskuto „Lingvoj - identiteto de la eŭropanoj“. Diskuton partoprenis la fama lastatempe inter esperantistoj EU komisionano L.Orban, sed li estis tiel atakita de defendantoj de litova lingvo en EU, ke mi neniel sukcesis demandi ĉu li kaj lia komitato jam evoluas al pli pozitiva taksado de Esperanto kiel pontlingvo.:-)
Mi ankaŭ scivoleme rigardis la malfermon de la ekspozicio pri Afriko. La fama litova aktorino pro laboro de edzo tie loĝas kaj fotas jam kelkajn jarojn. Kaj la pinto de la tago estis la renkontiĝo kun mia preferata verkisto John Irving. Li ne diris ion eksterordinare novan pri lia verkado aŭ vivo, sed lia parolmaniero estis tiel bele malrapida, klara kaj simpla, ke mi ĝuis, la senton kompreni lin sen atendi interpretistinon. :-)
Ni forlasis la foiron post 8 horoj de senĉesaj impresoj kaj kiam ni denove kolektiĝis en la buso, tuj komenciĝis gaja „postfoiro“, Ĉiu havis kion rakonti, ĉiu aĉetis librojn kaj ekmarĉandis kiu al kiu kaj kiam pruntos... Mian hejmon mi atingis tuj antaŭ noktmezo, laca, feliĉa kaj kun sento, ke unu plia perfekta tago de mia vivo pasis, sed restas espero, ke post la jaro ĝi ripetiĝos.
Kio vian tagon igas perfekta?

14 Comments / add your comment?

Jakvopro says:
jes kara,
perfekta tago kiam oni povas ellitiĝi je la 5-a matene;-) Ĉu ĉiuj ne revas pri tio?
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gražina replies:
Nu, des pli aĝaj oni estas des pli frue ellitiĝas sen problemoj, ĉu ne? Vi ankoraŭ rajtas resti en la lito ĝis 9-a matene kaj eĉ tiam grumbleti, ke tago frue komenciĝas, por mi jam la 5a ne plu estas problemo.:-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jakvopro replies:
Auw Grazina, vi provokas reagon nun. Cxiu matene mi ellitigxas je la 6-a. Neniam grumblas pri tio, sed gxuas plenan tempon gajnitan de la malfru elitigxontaj. La 5-a estas horo de escepto tamen por mi.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Kiam oni legas vian raporton tiam oni sentas kune kun vi vian ĝojon kaj eŭforion. Per viaj entuziasmaj vortoj kaj belaj fotoj vi kunprenas leganton al "literatura foiro". Legante vian tekston mi sentis, ke mi ankaŭ estas ene de granda halo kun amaso da libroj, ke mi aŭdas zumon de diskutoj kaj interbabilado, ke mi aŭskultas kantojn kaj admiras dancadon de vilnius-aj studentinoj. Vi havas grandan imagopovon, Graĵina, kaj vi belege rakontas:)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gražina replies:
Dankegon Jacek pro belaj vortoj, mi ĉiam ŝercas, ke anstataŭ centoj da protokoloj kiujn mi devis skribi dum mia vivo en diversaj medioj, mi prefere verkus iun libron. Nur pro kio ĝin verki? Same "utilus" kiel tiuj protokoloj. :-))
Posted 21 months ago. ( permalink )
Tereza Kapista says:
Kara, vi estas vera E-istino.Vi en tiu tago nenion gajnis finance! Tamen vi ricxigis vin mem kaj viajn gelernantojn kun bela travivajxo. Elkorajn salutojn Tereza Kapista
Posted 21 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Cxiam kaj cxie perfekta Grajxina mem.
Mia perfekta tago povas esti ecx kiam mi legas tiun perfekte priskribita evento.
Elliticxi aux enliticxi ja la 5a matene por gxui perfektan tagon cxiam indas.
Kisetojn kaj korajn salutojn el Mariboro kiu atendas vin.
amike Stelo
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gražina replies:
Dankon kara Stelo, mi ankaux opinias, ke perfekteco de tago plej ofte dependas de ni: se ni vidas tagon tia, gxi igxas perfekta. Mi volonte iam revenos al Maribor kiu restas tre klara en mia memoro, sed mi ankau esperas, ke foje, kiam en via preferata Hispanio estos tro varme vi elektos pluvetan kaj verdan Litovion por viziti? Estus plezuro por mi gvidi vin!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gražina says:
O jes, pri mono mi cxiam malatentas, do mi forgesis aldoni, ke tiu tago estis perfekta ankaux pro tio, ke gxi kostis nur 10 euxrojn por mi! Buson pagis la lernejo, bileton al foiro mi ne bezonis kiel bibliotekistino, por mangxi ne estis tempo, mi acxetis nur du rabatitajn , sed bonegajn librojn kaj trinkis kafon, do perfekta tago ankau en la senco, ke mi ne dikigxis.:-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
CIA ARTIKOLO ESTAS TRE INTERESA KAJ STIMULANTA, SED MANKAS EN CIA PAGXO LA DATO DE CIA NASKIGXO, POR POVI VIDI KIU CI VERE ESTAS.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Gražina replies:
Kara, cxu vere vi opinias, ke nome jaro de la naskigxo indikas kiu kaj kia estas la homo? .:-) Do, tiam kalkulu, mi estas kelkajn jarojn pli agxa ol vi kaj mia signo de Zodiako estas Sagitario.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
MI TUTE NE OPINIAS, MI TUTE ASERTAS. NUR NESCXIULOJ DIRAS KE ASTROLOGIO NE FUNKCIAS.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Gražina says:
Se vi estas certa, tiam por ekkoni min sciu, ke lau orienta kalendaro mi estas Hundo, laux Zodiako - Sagitario kaj mian naskigxtagon mi festas du semajnojn pi frue ol ni cxiuj festas Zamenhof -tagon.:-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Getuls de AGFU Francisko Garcia says:
Pardonu min pro mia nerespondo, sed mi kredas ke mi jam ne estas suficxe juna por kasxludi!
Posted 19 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...