Verŝajne inspirite parto pro tio, ke 2014 estas centjara datreveno de la komenco de la unua mondmilito, mi fine komencis legi la klasikan romanon "Kiel akvo de l' rivero" de Raymond Schwartz, kadre de la ĵusa esperanto-sumoo (legada iniciato de HORI Jasuo ĉe www.esperanto-sumoo.strefa.pl/ - mi rekomendas ĝin kiel amuzan motivigilon!)

Malgraŭ ĝia longo (preskaŭ 500 paĝoj) mi avide legis kaj finis la romanon hieraŭ, do en nur 3 semajnoj, ĝuante kelkdek paĝojn ĉiutage.

La tempofluo de la rakonto ne estas uniforma: la unua duono ĉefe koncernas unu jaron en la vivo de Pierre Touchard, juna franco kiu vizitas Berlinon por loĝi ĉe germana familio dum jaro por plibonigi sian germanan, instrui la francan, kaj ĝenerale amikiĝi kun homoj de alia kulturo. Ĉio iras glate kaj amuze, kun diversaj junulaj aventuroj kaj eĉ hezita amuze stumbla enamiĝo kun germana junulino, ĝis venas novaĵoj pri murdo de aŭstra arkiduko en fora Sarajevo... sed oni ne imagas, ke tio povus multe gravi al homoj en Germanujo...

Tiam kompreneble la romano fariĝas pli streĉa kaj pli pesimisa; ĝi bonege montras kiel homoj ekfreneziĝas pro milita fervoro, kaj vivece ilustras la tiaman berlinan etoson kun militaj paradoj, malfidaj suspektoj al fremduloj, kaj tiel plu. (Tiu sekcio pensigis min pri la cinika "Milita preĝo" de Mark Twain, kiun mi tradukis al Esperanto por Kancer-Kliniko.) Pierre spertas kelkajn tre intensajn tagojn - kiel eliri Germanujon kiam la situacio fariĝas tiel varmega.

Kaj la rakonto saltas trans pli ol du jardekoj al la komenco de la dua mondmilito. Mi ne volas malkaŝi specifajn detalojn, kiuj malhelpus al eventualan leganton ĝui la rakonton mem.

Certe indas diri, ke Schwartz kreis multajn rolulojn, kaj bone priskribas ilin kaj ofte priskribas ankaŭ la fizikajn situojn de la rakonto, kaj la diversajn etosojn. Mi certe sentis, ke mi bone konis Pierre kaj sentis multan simpation al li. La romano ne enhavas ajnan esperantan enhavon (krom unu kurioza lingva mencio klariganta germanan vorton, p.305), sed Pierre tre evidente reprezentas esperantistecan pensmanieron per sia deziro ekkoni aliajn homojn kaj ne simple juĝi laŭ stereotipoj pri aliula kulturo. Li predikas kelkfoje tiel al aliaj roluloj, sed bonŝance li ne estas ia nura verdstela propagandilo; male, mi trovis lin tre kredebla realeca persono, kaj mi facile engaĝiĝis en lia fojfoje tre streĉa malfacila vivovojo kvazaŭ estus la spertoj de reala konato.

Antaŭe mi konis la verkojn de Schwartz per liaj komikaj poemoj kaj vortludoj kaj tiel plu, do estis tre interese legi tian longan seriozan romanon. Amuzis min, ke Schwartz ne povis rezisti krei unu amikon de Pierre, kiu amegas fari ŝvarcecajn amuzajn vortludojn. ("via pusa ĵeto" anstataŭ "via ĵusa peto", ktp). Sed ne nur li; multaj el la aliaj diversaj roluloj ankaŭ havas siajn specifajn trajtojn, kiuj sentigas ilin sufiĉe realaj personoj. Fakte estis sufiĉe multaj homoj kaj nomoj, kiuj kelkfoje reaperis poste, ke mi fojfoje ne bone memoris, kiu estis tiu homo kaj devis retroiri por rememorigi al mi la homon.

Mi alvenis al la fino de la rakontego kun melankolio, ke ne estas pli, kaj kun plaĉa sento, ke mi ĵus kvazaŭ-spertis longan odiseadon. Tute indis legi ĝin!

Lingve la legado fluis bone. Mi nur fojfoje serĉis vorton en vortaro (aŭ en la kelkpaĝa glosaro).

====

Lingvaj notoj, ĉar tia mi estas: :)

Lingva strangaĵo por mi estas "Jen ni havas!", "Kion li havas?" ktp, eble francismo por "Jen ni havas problemon!" "Kio estas lia problemo?" ktp.
Surprizis min priskribo de iuj homoj kiel "longaj" anstataŭ "altaj".
Ofte estas unuvorta "denun" kaj "desur"; mi kutime vidas "de nun" kaj "de sur".
Ofte aperas "realista" kie mi kutime atendus "realisma".
Ĉiam aperas "akcento" (tiam tradicia laŭ mia scio) kiam nun oni uzus "akĉento"
Aperas multe de "aktiveco" kiu ŝajnus pli bone kiel "aktivado" aŭ "aktivaĵo" ĉar ne vere temis pri la eco sed pri konkretaj agadoj kaj agoj. Tia (mis?)uzo de "aktiveco" ŝajnas ofta en Esperantujo.
En antaŭaj jardekoj estis pli ofte skribi "ulo" por signifi nur virojn specife ol nun, kaj tion Schwartz ja faras.
Alia ekzemplo de antaŭaj supozoj pri la seksoj estas uzo de la vorto "ŝtatviro" (p.380, anstataŭ ekzemple "ŝtatestro", "diplomato", aŭ simile.)
Kelkfoje Schwartz uzas "ujo" kiam "ingo" estus ĝusta (p. 55 muzikisto "remetis sian instrumenton en la ujon", p. 459 "kolonelo elujigis sian revolveron.")

p.71 "pedantulo" superfluas (mi notu pedante) ĉar "pedanto" jam estas homo.
p.78, 106, 167 "sensacio" - ŝajnus al mi pli bone "sensaĵo", kvankam ja ĝi havas tion kiel duan signifon, do jen nura afero de gusto.
p.80 "paperlipopet'" - tiu vorto tute misteras al mi...
p.104 "Kiun likvoron mi servos al vi?" - misuzo de "servi" (oni servas homojn per likvoro)
p.126, 149, ktp ne klaras ĉu la familio Geist havas veran grandan "fortepianon" aŭ pli kompaktan "pianon".
p.137 kaj aliloke por mi strangas "insisti, por ke iu fari ion" anstataŭ "insisti, ke iu fari ion". "por ke" ŝajnas troa; "ke" sufiĉas. Ĉu iu dirus "ordoni, por ke iu fari ion" anstataŭ "ordoni, ke iu fari ion"?
p.149 "Al kio rimas la tuta krucmilitiro?" Mi tute ne kaptis la sencon/aludon/metaforon/ŝercon...
p.161 "Estas por raporti poste al siaj edzinoj pri nia kunloĝanto" iom strangis sintakse por mi.
p.165 "kiujn li sciis varii" - eraro pri transitiveco, devas esti "variigi".
p.183 "al la konversaciaj ekzercadoj prezidis ne li, sed ŝi" - ĉu oni vere prezidas AL io?
p.211 "ek de" anstataŭ "ekde"
p.275 "pendiĝinto" celas "pendumito"
p.278 "pendigis" simile celas "pendumis"
p.286 "enove" amuze ŜAJNIS tajperaro unuavide sed NE estas... :)
p.297 "peronoj" erare celas "kajoj" (kutime mi vidas tiun eraron fare de polaj esperantistoj!)
p.312 "ŝajnis stranga, ke..." uzu "strange" laŭ mia scio.
p.338 "Tiam la rusoj, sen antaŭa militdeklaro, invadis la germanajn urbojn, brulis kaj masakris." - Kredeble la rusoj ne brulis, sed bruligis. :)
p.355 "plagoj" verŝajne celas "pestoj", sed ne tute klaras.
p.420 "ŝajnas al mi utila, ke..." uzu "utile" laŭ mia scio.

Plaĉis ankaŭ la kvalito de la libro mem (Edistudio 1991, malmole bindita). Estis malpli da tajperaroj ol en multaj libroj.
p.64 "cirgarkestoj" verŝajne estu "cigarkestoj"
p.144 "monseiur Touchard'" havas misan apostrofon
p.185 "Pierrre" kun triobla "r"!
p.189 "la la ŝtato" kun duobla "la"
p.260 "li enkurvis en la Motz-straton" - ĉu tajperaro por "kurb"?
p.295 "Deutsches Bifteck" - ĉu tajperaro? Mi ne scias la germanan sufiĉe bone...
p.383 "milititkaptitoj" estu "militkaptitoj"

Do el preskaŭ 500 paĝoj, tiuj estas malmultaj notoj ja.