Ho, mi ne blogis ĉi tie delonge!

Dum la ĵusa JES (novjara renkontiĝo ĉi-foje en Szczawno-Zdrój) mi iom hazarde partoprenis ukulelan kurseton de Gunnar kaj Sebastian, kaj tio fakte ravis min! Ili kunportis po 4 ukulelojn do ĉirkaŭ 8 aŭ pli da homoj kunlernis kaj kunamuziĝis. Ni havis okazon ludi 2 kantojn sceneje kun Kimo kaj denove poste en la internacia vespero.

Reveninte hejme mi aĉetis propran ukulelon kaj nun ĝuas praktiki kaj lerni. Mi jam iomete scipovas la gitaron sed delonge sentas frustran blokon en mia gitara progreso. Kvankam la kordoj kaj agordo de ukulelo estas aliaj ol tiuj de gitaro, la samaj konceptoj kaj teĥnikoj aplikeblas, do mi estas feliĉa pri mia ukulela progreso, kaj ŝajnas ke mi jam ludas ukulelon tiel bone, kiel mi ludetas gitaron. :)

Kelkaj aliaj en nia eta ukulela orkestro dum JES diris, ke ankaŭ ili celas akiri propran ukulelon kaj daŭrigi la lernadon, do mi esperas, ke ni renkontiĝos denove en postaj aranĝoj por plu kunludi, ĉu IJF, SES, JES, ...?

Dume loka (ne-e-ista) amiko ĵus informis min, ke ankaŭ li havas ukulelon kaj estas komencanto, do eble ni de tempo al tempo kunludos.

Ĉiuokaze, ludi ukulelo estas tre amuza plaĉa ŝatokupo! :)