Post vizito al la muzeo "Hydropolis"

Tuj post la praeksplodo aperis jam partikloj
atome orbitante laŭ siaj etaj cikloj.
La steloj amasiĝis, fuzio erojn premis,
kaj elementoj pezaj pro tio formiĝemis.
La akvo ekis baldaŭ, kaj ne nur sur la tero
sed ĉie: steloj, lunoj kaj eĉ vakuetero.
La akvo arĥitektis delonge la planedon:
riveroj, oceanoj daŭrigas la procedon.
La homoj ekaperis kaj sciis ke necesas
la akvo por vivadi. Scienco plu progresas
kaj scias akvon filtri, transporti, ekspluati,
sed ankaŭ poluadon en ĝi iniciati.
Tro ofte ni detruas, sed foje ankaŭ studas,
respektas kaj esploras: profunda mond' apudas.
Nur lastatempe oni malkovras sub la maroj,
ke estas en mallumo misteraj speciaroj
kun propraj vivprocezoj, kaj la geologio
marfunde tre alias, ekzemple erupcio
varmega vivrimedas por tiuj profunduloj
naĝantaj ĉe gejseroj laŭ propraj vivreguloj.
Ni lernas ĉiam pli pri la oceana fundo;
ĉu bone aŭ malbone por tiu akvabundo?

Noto: Hydropolis vizitindas! hydropolis.pl