Noto:
Kiel kutime ni iris al la novjara aranĝo JES (ĉi-foje en Szczecin). Survoje mi ĝuis legi multon el la romano "La granda kaldrono". Dum JES mi tre ĝuis kvar-sesian atelieron pri poezio gviditan de Jorge Camacho, gramatikumadon kun Bertilo, multajn tabulludojn, prelegojn, koncertojn, ktp. Kiel kutime mi ne retumis dum JES, do jen nun la tagaj poemoj de JES:

12-26
Legante "La grandan kaldronon" en la unua tago de JES

Dunkan veturis
al milito, sed mi nur
lude konkuris.

12-27
Konstanta bruo
kaj aĉa akustiko
pro miskonstruo.

12-28
Muzika miksaĵo de sono
kirliĝas en granda kaldrono
norvege kaj dane
kreante ne vane
muzikon de suda Usono.

12-29
Metapoemo
pri difektoj en nia
trokritikemo.

12-30
Prefero inter la du vortoj "feko"
kaj "merdo" estas kvazaŭ dialekto,
sed se kreskegos ekskremento-skismo,
merduloj murdos pro la fekosekto.

12-31
Allogis min la tenta tatra teo!
Kaj ukraina vodko - jen trofeo!
Germana herblikvoro kaj konjako...
Ĉi ĉio gvidis al matena veo...

01-01
La nova jaro
ial kaŭzis migron al
nova ĉambraro.

01-02
Kostarikano kaj norvego

Tre ofte je la fino tiel estas,
ke dum la homoj ne plu laŭte festas
ekkonas ni afablajn nekonatojn
el inter la malmultaj kiuj restas.

2018-01-03
Post JES estas ĉiam la samo:
la granda retpoŝta cunamo!
Mi legas dum horoj
-- jen grandaj laboroj! --
pri ĉia novaĵo kaj dramo.