Kiuj Esperantistoj kapablas rakonti kiel tiuj aferoj povis okazi ? Nur vi, Koffi kaj mi, Nelly. Ni jam esprimis nian dankon al Hans dum ties vivo kaj li mem vidis tion. Nun, post lia morto, homoj skribas. Hans nun ne povas ion vidi; ech homoj, kiuj malamis lin dum lia tuta vivo, nun skribas memorvortojn por Hans. Chu por omaghi al Hans au por montri sin al la tuta mondo, ke ankau ili verkas ion? Tiajn memorvortojn Hans neniam vidos, do nun li tute ne bezonas tion. Tial, ne perdu vian tempon verki ion novan, sed montru al la mondo, kion ni jam faris kaj lasu la homojn disputi la seghon de la plej bona verkanto de memorajho pri Hans. Uzu vian tempon por zorgi pri la laboroj, kiujn Hans transdonis al vi. Via iniciato pri starigo de amikaro de Hans BAKKER estas tre bona. Bedaurinde mi estas for de vi, kaj tial tute ne povas subteni vin.Tamen mi estas certa, ke esperantistoj, kiuj vere komprenas la agadon de Hans kaj vin kiel lian fidelan kunlaboranton, vere helpos vin. Kiam, vi komencis la aferon, Hans estis tute senkonscia. Ne pli frue ol nun li vidas tion kaj ege miras pri tio". Che chiuj vortoj mi sentis kvazau iu frapus miajn shultojn, kaj iom poste mi audetis:"Ghuste tiel, Koffi, pluiru vian vojon". Kio okazis ? chu iuj parolis al mi ? Okazis ghuste kiel siatempe Nelly HOLEVITCH, Hans kaj mi kunestadis por paroli pri nia komuna laboro por Afrika Agado. Tamen estas granda vero en tio, ke pli bone omaghon ni faru al homo antau lia morto ol post. Jen nun okazas kvazau disputo pri la loko, kies oni sendu la memorojn vortojn.

La familio de Hans BAKKER jam menciis adreson al kiu sendi la memorvortojn. Tamen la Vickunordiganto de Afrika komisiono de UEA menciis alian adreson. Tuj sekvis mesagho de la kunordiganto de Afrika komisiono, ke la memorvortojn oni sendu al edukado.net, kie trovighas la panteono de Hans BAKKER. Kiuj legis la anoncojn de Ans kaj tiun de UEA, kaj nun la suprajn vortojn, tiuj tuj rimarkos, ke aferoj supre menciitaj ne jam aperis. Chu pro la fakto, ke ili ne ligighas al Esperanto ? Estus bone unue legi tiujn vortojn de la vidvino Ans kaj tiun de UEA por kontroli chu vere io ne enestis. Pliaj vortoj estas kvazau sprontonaj por iel kuraghigi afrikajn esperantistojn, ke Hans estas chiam apude.


Vortoj de la edzino de Hans
============================
Homama, Altruisma, Ne flankighanta, Sindona
tia estis nia kara
Hans Bakker
Kavaliro lau la Ordeno de Oranje Nassau
Honora Membro de UEA
08-11-1937 Amsterdam 21-01-2015

Mia edzo mortis post intima festo de la tago en kiu ni ­ antau 53 jaroj ­ geedzighis. Hans forpasis post mallonga periodo en kiu specialistoj malkovris ne-kuraceblajn malsanojn. Niaj gefiloj, Marc kaj Chaja, kaj mi mem estis che li ghis la lasta momento. La mondo perdas homaraniston.

La Esperantomovado adiauas membron kiu sin dedichis dum jardekoj al la disvastigo de Esperanto. Por la Universala Esperanto-Asocio Hans, kun pluraj kunlaborantoj, semis la internacian lingvon en Afriko. Ne nur la lingvon li disvastigis. Precipe la Homaranismo de Zamenhof estis lia gvidlinio. Tie kie necesis li havigis “fishkaptilon” al bezonanto ­ anstatau sendi “konservitajn manghajhojn”. En UEA estas starigitaj Fondajho Afriko kaj Kapitalo Afriko. Al ambau Hans kontribuis multe. Celo: en tiu kontinento Esperanto disvastighu, prefere per diplomitaj Esperanto-instruistoj el la regionoj. Estu do lernomaterialo surloke sed ankau libroj kaj aliaj Esperantajhoj. Esperantistoj sin organizu en kluboj kaj landaj asocioj. Aktivaj esperantistoj havu la okazon membrighi al UEA ­ se necese kun financa helpo. (Fondajho Canuto.)
Samtempe li estis la motoro por kolekti financojn, necesajn por starigi lernejon en Togolando. Jam dum dek jaroj funkcias en Lome Instituto Zamenhof kie oni edukas lau la spirito de Zamenhof, kie ne nur centoj da lernejanoj sed ankau gepatroj sekvas lecionojn, kie oni krom la devigaj fakoj ankau instruas Esperanton. Hans konatighis kun multaj diversaj kulturoj pro siaj kontaktoj kun niaj geamikoj kaj kun konatuloj en la tuta mondo. Li chiam klopodis atenti, kompreni kaj respekti la aliulon. Che Edukado.net estas Panteono. En ghi vi povas legi iom pli pri la Esperanto-vivo de Hans.
Ghis post la morto Hans estas “utila”. La korpon li lasis por la scienco.

Kompletigo de ACE
-------------------
Ne nur instruado de Esperanto staras apud la devigaj objektoj en Instituto Zamenhof. Sciendas,ke en la lernejo estas ankau kursoj pri informadiko kaj kudrado. Alia afero aldoninda estas la spirito en kiu chio disvolvighas ene de Instituto Zamenhof. Hans memorigas tion per jenaj frazoj :

Spirito de la lernado en Insituto Zamenhof
-----------------------------------------
La rimarkoj, kiujn mi nepre farus al kandidatoj-instruistoj estas:
i. Konsciu ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
ii. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankau aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun chiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraghigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankau labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serchi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesighu pri la lerneja vivo
- kaj helpu ghin
iii. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.

Jes en tia etoso funkcias la lernejo, kaj Hans jhus montris sian alian ideon pri starigo de fako metilerna por gelernantoj, kiuj ne povas daurigi sian studon ghis universitato. Necesas, ke ili jam nun en IZo havu bazon por baldauan vivtenon certigi. Tiu chi projekto certe ekrealighas per alia kun la nomo IZo Plus. Pli da vortoj pri tio chi aperos poste.


EL Gazetaraj Komunikoj de UEA
===============================
FORPASIS HANS BAKKER (1937-2015)
La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elchrpa malsano, Hans Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskighis la 8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn laborojn; laste, antau sia emeritigho, li laboris che la nederlanda partio Verda Maldekstro.
Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton chirkau­ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li membrighis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la 20-an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li sukcesis allogi la cheeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj organizajhoj. Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de 1965 ghis 1976, li donis fortan pushon al la eksteraj rilatoj de TEJO, kun seminarioj, eldonajhoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO elektis lin sia Honora Membro.
Hans Bakker alighis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982 ghis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler kaj de 1992 Ghis 1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj li estis kunredaktoro de la revuo Fen-X de la landa asocio Esperanto Nederland.
Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ghis 2001. El lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ghi antaue preskau plene mankis. Li sciis kolekti chirkau si reton de entuziasmaj kunlaborantoj, kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj. Li kreis ankau vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la sendadon de lerniloj kaj chiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskighi en rapida ritmo. En 1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertighi pri la lingvo kaj ghia instruado. Chirkauita de ili sur la kongresa podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguchi, kiun la Estraro de UEA aljughis al li pro lia sindedicha kaj strategie brile kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado. En la jaro 2000, en vochdonado de La Ondo de Esperanto, li krome estis proklamita Esperantisto de la Jaro.
Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per donackampanjo de Bakker kreighis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika estrarano de UEA.
Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis lin kiel tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, char li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankau sian monon, kaj ne afishas tion.

Aldono de ACE
--------------
En la supra teksto de Osmo BULLER mankas vortoj pri aliaj laboroj vere tre gravaj pri la afrika agado de Hans BAKKER.
- Hans redaktis ankau aldonon de Esperanto en Marche de Charleroi en Belgio, kaj poste redaktis ghin tute sendependan.
Jes, Hans gvidis Afrikan agadon de UEA ghis 2001 (2000-2001) kiel estas menciite, sed rekonindas, ke Hans chiutage laboradis por Afrika Agado ghis sia morto. Shajnas, ke Osmo BULLER kaj Renato CORSETTI konscie ne volas tion rekoni al li. Tio ja estas pruvo, ke preskau nur monon de Hans BAKKER gvidantoj de UEA volis, sed neglektas kaj ech malamas la homon ekde de 2001. La UKo laste okazinta en Bjalistoko en 2009 montris pruvon. Renato CORSETTI tiam malhelpis Hans interveni dum afrikaj kunvenoj. Eble tio estas maniero de Renato kaj Osmo danki al Hans pro sia mono kaj energio uzitaj por la agado de UEA en Afriko. Hans mortis, certe ne pro elcherpa malsano, kiel Osmo (ne kuracisto) kredigis tion, sed pro amasigho de strechoj akumulighintaj tra la jaroj en la homo, kiu chiam eltenis chion, nedirante ech unu vorton.
-Eble oni shatus scii kion Hans faras per la mono de la Premio DEGUCHI. Li donacis ghin al Helga Farukuoye por ties Esperantaj laboroj por Afriko. Helga faris multon por Esperanto en Afriko, kaj tial tute prave Hans tiel subtenis shin. En la UKo de 2008 en Roterdamo, kiun shi laste partoprenis antau ol morti, shi montris sian malkontencon pri agoj de UEA-gvidantoj kontrau Afrika agado de Hans BAKKER, kiun shi taksis tre valora.
- La kampanjo por afrika kapitalo faris Hans ne sola, sed kun GBEGLO Koffi. Estis ankau aliaj kunlaborantoj, kiel Renato CORSETTI
- Instituto Zamenhof fondighis ne en 1995, kiel tion asertis Osmo en siaj Gazetaraj komunikoj, sed en 2004. Tial ghi festis sian dekjarighon en 2014. Certe Osmo BULLER tute ne interesighis pri Instituto Zamenhof. Estus al li pli bone silenti ol diri malverajhon pri ghi.
- La prezentado de la teksto de Osmo povus konfuzi homojn. Tial, necesas klarigi, ke la fondo de IZo tute ne ligighas kun estraranigho de GBEGLO Koffi en UEA. Proponon pri starigo de lernejo Koffi faris al Hans en 1996 kiel helpon al infanoj (kaj analfabetuloj) lerni skribi kaj legi kaj ankau kiel rimedon al plidisvastigo de Esperanto en Togolando kaj cetere en Afriko. Hans iomete hezitis komence. Dank'al instigo de Nelly HOLEVITCH, kiu vere energiigis Hans, la projekto realighis. Pli da detaloj pri la tuta historio de Instituto Zamenhof aperos iam poste.

Nia sinteno post la morto de Hans
================================
Ni chiuj informighis pri la forpaso de Hans, kaj certe chiu siamaniere eltenas tion. Vere, estas tre granda katastrofo. Sed ni ne paniku! Kion ni faru nun, pri tio mi jam aludis en mesagho al vi. Tiam mi nur sentis, ke Hans pli kaj elcherpighas. Niaj taskoj estas trankviligi nian patron Hans kaj ankau ties familion. Kion farante ?

Ni ja devas daurigi la laborojn de Hans. Ekde nun ni plu klopodu multe pli ol antaue. Mi konfesu al vi, ke, kiuj nun laboras por Esperanto en Afriko, ankau ili klopodos fari kion ili povas. Sed ni rekonu, ke iliaj metodoj estas tre for de tiuj de Hans BAKKER. Tiu chi celas ian transformighon de Afriko pere de Esperanto. Tial li uzis propran monon por tio. Li tute ne atendis ies helpon. Kion ni faru nun, tio estas, ke ni daurigu niajn laborojn. Hans jam antauvidis tiun chi periodon. Tial li kunfondis ACE (Afrikan Centron Esperantisitan) en Togolando. Kun la celo pli bone daurigi la laborojn, ACE iniatis starigon de amikaro de Hans BAKKER. Temas pri tuta teamo, kiu klopodos daurigi la laboron de unu sola persono. Vi komprenas kiom mamutaj estis la laboroj de Hans. Li kunlaboris kun chiuj, konsiderante ne la hautkoloron, nek la E-tendencojn, sed nur la espeprantiston-homecon en chiuj homoj. Sur tiu chi vojo iras ACE. Kiuj siatempe korespondadis kun Hans pri aferoj esperantaj au ne, tiuj chi sciu, ke ACE estas plu je ilia dispono por daurigi la korespondadon. Hans ne mortis, sed nur lia korpo malaperis. Li sekvas nin chiujn. Ni ghojigu lin per niaj klopodoj eternigi liajn laborojn. Estos neniu shangho en la rilatoj de ACE kun afrikaj esperantistoj. Chio iros normale, ech pli intense pro la interveno de la amikaro de Hans jhus starigita. ACE tute ne atentas, chu iu estas de E-tendenco au de alia antau ol kunlabori kun li au helpi lin siapove. Pri tia kunlaborado, Hans diris : <<Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Nenion malbonan mi diras per tio pri SAT au Civito au alia Esperanto-asocio. Simple mi havas miajn amikojn chefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj.>>
Do, chiuj rajtas rilati kun ACE, ke la laboroj de Hans jam farataj de ACE havu pli da sukceso. Tio vere konsolas Hans en la transtombo kaj certe ankau lian familion en Nederlando tie chi. Do, halto ne permesatas, sed pashon alten necesegas. Kuraghon !