September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

November 2009 (2)
October 2009 (2)
September 2009 (2)
July 2009 (1)
June 2009 (3)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (3)
January 2009 (3)
November 2008 (2)
October 2008 (3)
September 2008 (4)
August 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (6)
March 2008 (10)

September 2nd, 2008

10 ĉefaj endanĝerigitaj lingvoj

Profesoro Peter AUSTIN de Universitato de Londono (anglalingve) prezentas liston de dek endanĝerigitajn lingvojn. Li diras, ke ĉ. 50% de la lingvoj de la mondo malaperos ĝis 2050. "La ĉefa kialo estas, ke lingvo-komunumoj ekparolas pli grandajn, politike kaj ekonomie pli potenchavajn lingvojn, kiel la anglan, la hindian, aŭ la sŭahilan." Jen kelkaj el tiuj ekzotaj vortbest(et)oj:

"Ĝeru" (aŭ la Granda Andamana) estas parolata de malpli ol 20 homoj en la Andamanaj Insuloj de la Hinda Oceano.... La lingvoj de la Andamanoj ŝajne ne estas parencaj al iuj ajn lingvoj parolataj sur la Tero.

"N|u (ankaŭ nomata Khomani) ... La koisanaj lingvoj rimarkindas pro siaj klaksonoj - la simbolo | estas prononcata kiel la angla sono "tsk" uzata por esprimi kompaton aŭ malaprobon. La plej parenca lingvo al N|u estas !Xóõ (ankaŭ nomata Ta'a kaj parolata de ĉ. 4 mil homoj) kiu enhavas la plej grandan nombron da sonoj kompare al iu ajn lingvo en la mondo: 74 konsonantoj, 31 vokaloj kaj kvar tonoj....

"Juĉi substantivoj havas 10 genrojn, indikataj per vortfinaĵoj: ses por la Juĉi popolo (depende de la parenceco al la parolanto), unu por ne Juĉi-anoj kaj bestoj, kaj tri por senvivaĵoj (horizontalaj, vertikalaj kaj rondaj)....

"Oro vin estas unu el la nur kvin lingvoj konataj kiuj kutime uzas la sonon kiu, laŭ lingvistoj, nomiĝas "senvoĉa, denta, dulipa, trila afrikato"... simile... al la brr-sono kiun ni faras en la angla kiam ni forstiĝas."

Iom pli da informo en mia anglalingva blogo, Bolii.

Published at 13:46 / 1 comment / 433 visits
This post is public

September 15, 2008

Legopovigo kaj gepatralingva edukado

La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio, la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon.

Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiris informon. Sciigojn ja malĝojigajn.

La fokuso de Unesko ĉijare estas sur Legopovigo kaj la sano: "Ekzemple, esploro farita en 32 landoj montras, ke virinoj kun altlerneja edukado estas kvinoble pli probable informitaj pri HIV/Aidoso ol virinoj kiuj estas analfabetaj. Plia ekzemplo: la proporcio de infanmortiĝo estas pli alta kiam la patrino kapablas nek legi nek skribi."

Tamen, sufiĉe mirige, nek la artikolo en The Guardian, nek la uneska dokumento eĉ mencias gepatralingvan edukadon. Ne temas pri tio, ke edukistoj ne scias pri la rolo de gepatralingva edukado. Kiel lastatempe deklaris la Universala Esperanto-Asocio:

Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon, kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo.

Do, la esplorinformo jam ekzistas, kaj efektive jam de longe legeblas - vidu ekzemple la anglalingvan artikolaron, "Unue la gepatralingvo: la rajtoj de infanoj lerni en siaj propraj lingvoj". Simile, la Homa Evoluiga Raporto por 2004 de UNDP informas nin, ke el la infanoj en sub-Sahara Afriko, kiuj efektive vizitas lernejon, nur 13% havas aliron al gepatralingva edukado. Tiu proporcio estas ĉirkaŭ nulo por la indiĝenaj popoloj de Barato.

La 38% de la indiĝenaj popoloj barataj kiuj estas legopovaj (inkluzive la 14% indiĝenaj virinoj kiuj estas legopovaj) legkapabl(et)as nur en ĉefa regiona lingvo.

Published at 17:22 / 8 comments / 950 visits
This post is public

September 18, 2008

Kial lingvoj gravas - nova libreto

Jen esperantigo de anglalingva anonco de Unesko pri nova libreto eldonita de SIL.

Eldonita en tiu ĉi Internacia jaro de lingvoj, "Kial lingvoj gravas" [elŝutebla PDF dokumento] donas al legantoj vivrakontojn pri la manieroj en kiuj legipovigaj programoj en lokaj lingvoj helpas trafi la Jarmilajn evoluigajn celojn.

En Indonezio, ekzemple, gepatralingva programo instigis vilaĝanojn replanti mangrovojn por bremsi la detruiĝon de marbordaj regionoj. En Togolando, farmisto ekbredis kokidojn kiam li lernis en kurso en la lingvo Ifè pri la mastrumado de komercaj aferoj. En indiĝenaj komunumoj de Meksiko, dulingvaj instruistoj notas, ke lernantoj kiuj komencas la elementan lernejadon en la gepatra lingvo akiras legipovon pli rapide. En la komunumo Waama en Benino, legipovigaj klasoj en la gepatra lingvo donas al homoj aliron al baza informo pri la sano, kiu rezultas en pliboniĝo de la ĝenerala sano.

La libreto ankaŭ reliefigas la kunlaboradojn kiuj povas revigligi lokajn lingvojn. En Vjetnamujo, ekzemple, parolantoj de pluraj parencaj lingvoj nun havas tiparon uzeblan en la komputilo kaj la interreto. Jen iniciato subtenata de Unesko.

La Jarmilaj evoluigaj celoj estis oficiale adoptitaj de 189 membro-ŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj en 2000. Ili celas forigi ekstreman malriĉecon, universaligi elementan edukadon, antaŭenigi seksan egalecon, plibonigi la sanon kaj certigi medio-protektantan daŭrigeblan evoluigon ĝis 2015.

Published at 09:18 / 3 comments / 441 visits
This post is public

September 25, 2008

Britoj maltrafas laboron pro plurlingvo-manko

Britoj maltrafas laboron kaj en Britujo kaj eksterlande pro siaj nekapabloj paroli aliajn lingvojn, avertis la Lingva Komisiisto de la Eŭropa Unio, Leonard Orban, sojle de la Eŭropa Tago de Lingvoj.

Plena anglalingva artikolo en la tagĵurnalo The Guardian.

Published at 18:16 / 1 comment / 371 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...