March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (2)
October 2009 (2)
September 2009 (2)
July 2009 (1)
June 2009 (3)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (3)
January 2009 (3)
November 2008 (2)
October 2008 (3)
September 2008 (4)
August 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (6)
March 2008 (10)

March 18, 2008

Unulingvismo en la EU kaj Barato

Leonard Orban, la EU-komisionano kiu respondecas pri la multlingvismo, ĵus diris en intervjuo, "Kaj ni ne forgesu, nuntempe pli ol 44 procentoj el la civitanoj de EU parolas nur sian gepatran lingvon" -- intervjuo originale en la rumana; Esperantigoj en la retpaĝaro de Esencoj kaj en la Libera Folio.

Ĉu pli ol 44% de la Eŭropa Unio estas unulingva?? Mi demandas al mi -- kio pri Barato? Estas malfacile trovi! La lingvaj datumaroj de la popolnombradoj de 1991 kaj 2001 ne donas ciferon pri nombro de unulingvuloj en Barato. Mi faris la demandon en kelkaj listoj, kaj  espereble ricevos informon (kiun mi raportos ĉi tie).

Published at 09:27 / 0 comments / 482 visits
This post is public

March 18, 2008

La misa angla de Barato

Amuza artikolo (anglalingva, kompreneble!) pri la misaj uzoj de la angla lingvo en Barato, precipe en la barata amaskomunikilaro. Temas pri nenormaj uzoj de la angla je la nivelo de literumado -- lion/loin = leono/lumbo; gramatiko -- la (ne)uzo de la difinita artikolo ("the"); kaj idiotismo -- ĉirkaŭfrazoj kiel "expired" anstataŭ "died" (= mortis), kaj ĉarmaj insultoj kiel, "You are a nonsense!" (= Vi estas sensencaĵo; eble eĉ "Vi volapukas"?)

Se diri nenion pri lingvomiksaĵo -- la t.n. Hinglish (lingvokaĉo de la hindia kaj la angla -- esperante, la hingliŝa lingvo, ĉu ne?). Sed multe pli bonan ekzemplon de tio mi trovis aliloke en la reto, nome tiu ĉi parolado de la eksĉefministro Rajiv [raĝiv] Gandhi.

country ki economic situation deteriorate hotey jaa rahi hai. Five year plan ke allocations properly distribute nahin huey, jissey problems exacerbate ho gaye. hum poori tarah vigilant rahenge ki plans ka proper implementation ho. agricultural subsidies jo hain, unhey hum appropriate tareekey se apply karenge aur vested interests ko mil kar confront karenge. humein dekhna hai ki jab hum firmly united hain aur hamarey interests ko firmly defend karte hain to duniya ki koi bhi power hamein subvert nahin kar sakti . . .

Ĉar la alparolitoj estis bengala-parolantaj vilaĝanoj, oni supozu, ke nia moŝtulo eble pensis, ke li parolas en la hindia -- la vortoj kursivaj en la supra teksto (li certe ne scipovis la bengalan, kaj la hindia estas nia nacia lingvo, ĉu ne?).

Ĉiaokaze, la verkinto de la blogo kie aperas tiu hingliŝa specimeno citas iun kiu 'rekonstruis' la tekston de Rajiv Gandhi laŭmemore. Eble do (bedaŭrinde!) temas pri apokrifa teksto....

Published at 13:30 / 0 comments / 600 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...