April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 2009 (1)
October 2009 (2)
September 2009 (2)
July 2009 (1)
June 2009 (3)
May 2009 (1)
April 2009 (2)
March 2009 (1)
February 2009 (3)
January 2009 (3)
November 2008 (2)
October 2008 (3)
September 2008 (4)
August 2008 (5)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (6)
March 2008 (10)

April 2nd, 2008

La malbeno de la angla-parolado

Aperis lastatempe longa artikolo en la duonmonata anglalingva revuo Outlook pri la "angla-neposedantoj" en la lando: t.e. pri tiuj kiuj tre deziras regi la anglan, kaj faras kaj suferas koŝmarajn klopodojn akiri ĝin. La artikolo titoliĝis "English Speaking Curse" (La malbeno de la angla-parolado). Jen sciigoj el la artikolo:

La gardistoj de la lingvaj pordegoj de transnaciaj firmaoj estas rifuzantaj ĉiujn krom eta elcentaĵo de tiuj bakalaŭroj kiuj kandidatiĝas. Laŭ unu dungistino "ŝia firmao malakceptas 92-93% de la kandidatoj pro ilia malbona anglalingva kapablo." Alia dungistino diras, ke
pro la samaj kialoj ŝia firmao "malakceptas 65-75% de la kandidatoj" kiuj jam sukcesis fari anglalingvan inĝenieran kurson!

"Naŭdek elcentoj de siaj studentoj, diras instruisto, havus malfacilaĵon priskribi simplan koncepton kiel la vaporigadon de la akvo en du logike konektitaj frazoj. 'Ili povas doni al vi punktojn, sed ne povas konekti ilin,' li diras. La instruistoj asertas fundamentan punkton, kiun mi aŭdas oftege de instruistoj en aliaj institutoj. La radikoj de la problemo kuŝas en la fakto, ke la lernantoj estas lingve-malriĉigitaj anstataŭ nur angle-malriĉigitaj (t.e. montras malbonan kapablon ankaŭ en la regionaj lingvoj), kaj ke ili havas pli malpli nenian kontakton kun la humanistikaj lernobjektoj ekde la altlernejo."

Situacio vere koŝmara! Legu (se vi kaj anglakapablas kaj kuraĝas!) la tutan artikolon ĉi tie.


Published at 18:10 / 2 comments / 341 visits
This post is public

April 9, 2008

Polemiko en Katalunio pri hispanlingva versio de filmo de Woody Allen

Anglalingva artikolo en hodiaŭa numero de The Guardian pri nova filmo de Woody ALLEN. Spektantoj en Katalunio povos vidi la filmon Vicky Cristina Barcelona nur en la anglalingva versio kun kataluna subteksto.

La artikolo ŝajnas iom nesimpatia al la kataluna lingvodemandaro. Ĝi raportas, ke:

la regiona registaro lastatempe anoncis fonduson de 7,4 milionoj da eŭroj por antaŭenigi la katalunan filmindustrion. Ĝi ankaŭ donis 15.000 eŭrojn al filmfaristo por tri 'erotikaj filmoj' ĉar ili antaŭenigus la katalunan lingvon.

Sed malgraŭ malavara publika mondonacado, la 12 katalunaj filmoj produktitaj pasintjare estis spektataj de nur 0,8% de la 24 milionaj filmspektantoj en la regiono.

La ceteraj spektantoj sendube ĝuis holivudaĵojn.... Tio memorigas min pri io kion diris Renato Corsetti en artikolo, "Kiom pagas Barato por la angla lingvo?"

Prenu la kazon de la film- kaj televidindustrio. Lastan jaron, la 20aj plej vidataj filmoj en kinejoj tra la mondo estis usonaj au usonaj kunproduktadoj kun aliaj anglalingvaj landoj. Je eŭropa nivelo, neanglalingvaj EU-landoj aĉetis 10 miliardajn eŭrojn pli da anglalingvaj filmoj, televidelsendoj, vidbendoj, kaj aliaj aŭdvideblaj produktoj, ol ili vendis al Aŭstralio, Novzelando, Kanadio, Britio kaj Usono. Tra Eŭropa Unio, pli ol 75 elcentoj de televid-elsendoj kaj -filmoj estas produktataj en anglalingvaj landoj. La angla, do, efektive formortigis la filmindustrion en multaj eŭropaj landoj. Ĉu baldaŭ ankaŭ en Barato? Vi ridas sed sciu ke tiele oni ridis antaŭ tridek jaroj en Italio, kiam oni antaŭvidis similan estontecon al la tiam floranta itala filmindustrio. Lastan jaron nur kvin el la 20 plej vidataj filmoj en Italio ne estis usonaj.
Published at 15:00 / 3 comments / 449 visits
This post is public

April 22, 2008

Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008

Alfronte de la fakto, ke el la ĉ. 7 mil lingvoj en la mondo, duono estas minacataj de la pli grandaj lingvoj, la londona esplorinstituto School of Oriental and African Studies organizas Semajnon de endanĝerigitaj lingvoj 2008, de 30a de aprilo ĝis 8a de majo.

La temo estas "Kion NI povas fari?" kaj esploros la eblecon kunlabori de esploristoj, studentoj, lingvokomunumoj kaj civitanoj por kune trakti la defiojn de tutmondaj perdiĝoj de lingvoj kaj kulturoj.

Agadoj dum la semajno inkluzivas la jenajn:

  • Unua prezento en Britujo de la filmo The Linguists (La lingvistoj)
  • Jen lingvo endanĝerigita -- mallongaj profiloj de kvin endanĝerigitaj lingvoj
  • Malferma tago dum kiu oni povas renkonti esploristojn kaj lerni pri ilia laboro
  • Kio estas via lingva piedspuro? Debato kuraĝigi personan agadon pligrandigi la lingvan diversecon
  • Unutaga labortendaro pri engaĝigo kaj agado en la esplorado pri endanĝerigitaj lingvoj
  • Faka sesio pri la uzo de geografiaj informsistemoj por lingvistoj
  • Tago de internaciaj filmoj pri endanĝerigitaj lingvoj kun esploradoj de Aŭstralujo, Danlando, Tajvano kaj Britujo
  • Seminarioj pri moralaj kaj etikaj demandoj en lingva laborado.

Pli da detaloj (anglalingvaj) en la paĝaro pri la Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008.

Published at 08:44 / 4 comments / 454 visits
This post is public

April 24, 2008

Endanĝerigitaj lingvoj en Barato

Umante tra la reto, mi trovis jenajn anglalingvajn informojn:

- La Ruĝa Libro de Unesko pri endanĝerigitaj lingvoj (2003) ne listigas iun ajn endanĝerigitan lingvon baratan

- La raporto de Ethnologue pri preskaŭ estingitaj lingvoj listigas 5 endanĝerigitajn lingvojn baratajn:

- Centra Instituto por Barataj Lingvoj, en Majsoro, listigas 12 endanĝerigitajn lingvojn baratajn: Andamanese, Bondo, Bondo, Jarawa, Kota, Kurukh, Onge, Sentinelese, Shompen, Singpho, Sulung, Toda

- Living Tongues: Instituto por Endanĝerigitaj Lingvoj havas Datumbazan projekton pri la mundaj lingvoj:

"La mundaj lingvoj de Barato estas inter la plej malbone konataj lingvoj de la mondo. Ili estas parolataj de t.n. 'tribanoj', ĉefe en la orientaj kaj centraj barataj gubernioj de Ĝharkhando kaj Oriso, kun terenetoj en la apudaj gubernioj de Ĉatisgaro, Madhjapradeŝo, kaj Okcident-Bengalo. Malgraŭ tio, ke ili reprezentas la plej malnovan tavolon de la loĝantaro de Barato, pli malnova ol la dravidaj kaj hindoariaj popoloj kiuj nuntempe superregas la regionon, la lingvaj parencoj de la munda en la granda aŭstralazia lingvofamilio troviĝas en disaj kaj malfacile atingeblaj montaj regionoj tra la sudorienta Azio (Tajlando, Malajzio, Laoso, suda Ĉinujo, krom la ekstreme orientaj barataj regionoj de la gubernio Meghalajo, kaj la Nikobaraj Insuloj), kaj ankaŭ en la naciaj lingvoj de Kamboĝo kaj Vjetnamujo."

Ŝajne en la lingvoj de la grupo Suda Munda oni povas esprimi tutajn frazojn, ekz. "ni manĝas porkaĵon" per unu vorto.

La ĉefaj lingvoj kiuj estas minaco por la fascinaj, diversaj kaj praaj mundaj lingvoj estas varioj de la orija, la sadana kaj la bengala.

- Ankaŭ interesa estas la projekto de National Geographic Eltenantaj Voĉoj: Savtenado de Malaperantaj Lingvoj:

"Dum ĉiuj 14 tagoj mortas lingvo. Ĝis 2100 pli ol duono de la pli ol 7.000 lingvoj parolataj sur la Tero -- multaj el ili ankoraŭ neniam listigitaj -- verŝajne malaperos forprenante kun ili trezoron da scio pri la historio, kulturo, la natura medio, kaj scion pri la funkciado de la homa cerbo."

Published at 15:45 / 0 comments / 258 visits
This post is public

April 28, 2008

UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj

Ŝajne okazis sukcesa aranĝo en Ĝenevo pri la aktuala situacio tutmonda de homaj lingvaj rajtoj. Detaloj plurlingvaj en la paĝaro de la simpozio. Laŭ Renato Corsetti aperos artikolo en la revuo Esperanto.

Published at 19:25 / 1 comment / 290 visits
This post is public

April 29, 2008

Monda kampanjo por edukado

La Monda kampanjo por edukado havas ĉisemajne sian Ago-Semajnon. Laŭ raporto anglalingva, "7,5 milionoj da infanoj, plenkreskuloj kaj instruistoj kunvenis kun politikistoj en pli ol 100 landoj por lerni pri la graveco de la fakto, ke ĉiuj devas havi ŝancon je altkvalita edukado."

Intertempe, aperigis la brita tagĵurnalo The Guardian raporton pri la stato de la dua Jarmila Evoluiga Celo de la Unuiĝintaj Nacioj, nome, Atingi Universalan Elementan Edukadon. Laŭ la raporto:

  • 72 milionoj da infanoj ankoraŭ ne iras al la lernejo
  • el tiuj 72 milionoj triono estas handikapaj, 57% estas knabinoj, kaj almenaŭ duono loĝas en regionoj de politikaj konfliktoj, aŭ apartenas al lingvaj minoritatoj. Aliaj suferas pro HIV/Aidoso, estas rifuĝintoj aŭ viktimoj de infanlaborigado.
  • la mondo bezonas trovi kaj pagi 18 milionojn da instruistoj plu
  • malgraŭ tiu ĉi fakto, la financa subteno por edukado tra la mondo malaltiĝis de 4,4 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004 al malpli ol 3 miliardoj da dolaroj en 2005
  • pluraj mondonacantaj landoj -- la artikolo nomas Usonon, Japanujon, Italujon -- donas malpli ol la interkonsentita proporcio de 0,7% de la malneta enlanda produkto
  • pasintjare Unesko rivelis, ke ekde 1999, 34 landoj malgrandigis la proporcion de la malneta enlanda produkto kiun ili investas en la eduka sektoro
  • sekve, laŭ la artikolo, 58 landoj havas de malalta ĝis nenia ŝanco, atingi ĝis 2015 universalan elementan edukadon

La artikolo temas pri la elementa edukado de infanoj, kaj do, kompreneble ne tuŝas la demandon pri la edukado de la 742 milionoj da analfabetaj plenkreskuloj en la mondo!

Published at 07:23 / 1 comment / 420 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...