A Giridhar RAO Published on October 22, 2008
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon
Posted on January 19, 2009
2 comments (latest 10 months ago)
Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj
Posted on January 6, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj
Posted on November 14, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??
Posted on November 4, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
Esperanto festata kadre de Eŭropa tago de lingvoj en Hajderabado, Barato
9 comments (latest 13 months ago)
Revigligo de la arapaha lingvo
Posted on October 21, 2008
Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj
Posted on October 12, 2008
Britoj maltrafas laboron pro plurlingvo-manko
Posted on September 25, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Kial lingvoj gravas - nova libreto
Posted on September 18, 2008
3 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

esperanto
lingvoj
eŭropo
eŭropa tago de lingvoj
minoritataj lingvoj
lingvaj homaj rajtoj
plurlingvismo
dulingvismo

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 833 times

Esperanto festata kadre de Eŭropa tago de lingvoj en Hajderabado, Barato

Wednesday October 22, 2008 at 08:01AM

Jen esperantigo de gazetara komuniko kiun mi lastatempe verkis (anglalingve).

Okaze de la
Eŭropa tago de lingvoj
"Eŭropa lingvo-foiro"
20a de oktobro 2008
The English and Foreign Languages University
(Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj)
Hajderabado, Barato

Institutoj en Hajderabado kiuj instruas eŭropajn lingvojn kunvenos je la 20a de oktobro por festi la Eŭropan tagon de lingvoj. La Universitato por la angla kaj fremdaj lingvoj (EFLU) gastigos “Eŭropan lingvo-foiron”.

“La aranĝo estas la unua de sia tipo, kaj reliefigos la riĉan diversecon de lingvoj en Eŭropo,” diris Profesoro Abhai Maurya [abhej maŭrja], rektoro de EFLU. Li aldonis, “La evento havas aldonan signifon en la jaro 2008, kiun la Unuiĝintaj Nacioj proklamis “Internacia jaro de lingvoj”.

Partoprenantaj institutoj inkluzivas la jenajn: Alliance Française, Goethe Zentrum, Osmania University, Universala Esperanto-Asocio, kaj University of Hyderabad. Oni prezentos almenaŭ la jenajn ok lingvojn – la anglan, Esperanton, francan, germanan, hispanan, italan, kroatan, kaj la rusan – kaj sekve okazos diskuto.

Dum la venontaj kelkaj monatoj, tiuj ĉi institutoj planas plurajn Lingvajn Tagojn por prezenti pli profunde diversajn lingvojn kaj kulturojn.

Kunteksta informo

Lanĉita en 2001, la Eŭropa tago de lingvoj, kiun oni tradicie festas je aŭ ĉirkaŭ la 26a de septembro, antaŭenigas la lingvan diversecon kiel ilon de plia interkultura kompreno. Troviĝas pli ol 200 lingvoj kiuj estas indiĝenaj al Eŭropo kaj multaj pli kiujn parolas civitanoj kies familia origino estas en aliaj kontinentoj.

Kelkaj faktoj:

  • La gepatraj lingvoj parolataj de plej multe da eŭropanoj estas la rusa, germana, angla, franca kaj itala en tiu ordo.
  • La neeŭropaj lingvoj plej vaste uzataj en Eŭropo estas la araba, ĉina kaj hindia, ĉiu kun sia propra skribsistemo.
  • Rusujo (148 milionoj da loĝantoj) havas la plej grandan nombron da lingvoj parolataj sur ĝia teritorio: de 130 ĝis 200 depende de la difinkriterioj.
  • Plej multe da landoj en Eŭropo havas plurajn regionajn aŭ minoritatajn lingvojn – kelke da ili akiris oficialan statuson.
  • Pro la enfluo de migrantoj kaj rifuĝintoj, Eŭropo iĝis plejparte plurlingva. En Londono mem pli ol 300 lingvoj estas parolataj (la araba, turka, kurda, berbera, hindia, panĝaba, ktp).

Dulingvismo. Oni rekonu, uzu kaj konservu tiun ĉi diversecon kiel gravan rimedon. La dulingvismo kunportas diversajn avantaĝojn. Esti dulingva povas plibonigi viajn ŝancojn sukcese lerni aliajn lingvojn. La lernado de dua lingvo helpas la lernadon de tria. Dulingvuloj eble ankaŭ havas kelkajn avantaĝojn en la pensado: estas atestaĵoj, ke ili progresas pli rapide ol unulingvuloj en kelkaj kampoj de la frua kogna evoluado, kaj ke ili estas en pluraj manieroj pli kreivaj en siaj lingvaj kapabloj.

Dulingvuloj havas la grandan avantaĝon, ke ili povas komunikadi kun pli diversaj homoj. Ĉar dulingvuloj havas la ŝancon sperti du aŭ pli kulturojn en intima maniero, ilia kapablo povas konduki al pli da sentemo en la komunikado kaj preteco transiri kulturajn barilojn kaj konstrui kulturajn pontojn. Ankaŭ estas praktikaj aferoj: dulingvuloj havas potencialan ekonomian avantaĝon ĉar al ili disponeblas pli grandaj nombroj da laborpostenoj. Ankaŭ estas pli ĝenerale akceptita, ke plurlingvaj firmaoj havas pli grandan merkatan avantaĝon ol unulingvaj firmaoj.

Minoritataj lingvoj. Tiel, en tutmondiĝanta mondo, altnivela plurlingvismo estas ege dezirata. La kondiĉoj akiri altnivelan plurlingvismon estas sufiĉe favoraj por la grandaj lingvoj. Dekjara instruado en la gepatralingvo donas firman kognan bazon kiu faciligas la akiron de pliaj lingvoj. Tamen, same kiel en la cetera mondo, ankaŭ en Eŭropo la situacio de la malgrandaj lingvoj estas multe pli necerta – efektive, tutmonde, fakuloj prognozas, ke dum tiu ĉi jarcento malaperos almenaŭ duono, eble eĉ pli, de la lingvoj de la mondo. Dum du generacioj ĉiuj spuroj de lingvo povas malaperi kiam ĝi ne estas parolata en la hejmo, nek instruata al infanoj en la lernejo. Estas ĝuste tiu ĉi urĝeco kiu instigis la Unuiĝintajn Naciojn deklari la jaron 2008 “Internacia jaro de lingvoj”.

Kiel komunumo de landoj kiu devontigis sin defendi homajn rajtojn – inkluzive la lingvajn homajn rajtojn – Eŭropo serioze diskutas strategiojn sekurigi tiujn ĉi rajtojn por ĉiuj civitanoj. Troviĝas gamo da proponoj: iniciatoj kuraĝigi civitanojn lerni la lingvojn de la najbaroj; iel 'simpligita' angla; adopti nacian lingvon kiel la propran; deklari etnan lingvon oficiala eŭropa lingvo; kaj lerni planlingvon kiel Esperanton kiel duan lingvon por ĉiuj.

Aliaj plurlingvaj mozaikoj kiel Barato zorge rigardos kun granda intereso la sukceson de Eŭropo defendi lingvajn homajn rajtojn, antaŭenigi lingvan diversecon kaj demokration kaj atingi altnivelan plurlingvismon.

Dum ni – kun niaj propraj kompleksaj lingvoaranĝoj! – kunvenas por festi la lingvan diversecon de Eŭropo, tiuj ĉi estas kelkaj el la grandaj demandoj kaj implicoj kiujn ni invitas vin pripensi dum la seminario. Efektive, ni esperas, ke ni daŭre kunfestos kaj kunpensos pri tiuj ĉi temoj dum la pluraj Lingvaj Tagoj kiujn ni planas organizi dum la venontaj kelkaj monatoj en Hajderabado!

Kelkaj utilaj retejoj (anglalingvaj)

La oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo por la Eŭropa tago de lingvoj: www.ecml.at/edl

Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj: www.eblul.org

La retpordego de Unesko pri Lingvoj kaj plurlingvismo: www.unesco.org/en/languages

9 Comments / add your comment?

Jens S. Larsen says:
Ĉu Baratanoj nun komencas miksi sin en Eŭropajn aferojn? O tempora o mores! La senkoloniigo vere ne konas limojn!

Nu, tion ni Eŭropanoj ja ne povas lasi nereprocikita. Kiam estos la Barata tago de lingvoj?
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Jens :-)

Ni efektive ne havas propran 'tago de lingvoj'. L'afero vere ne estas sur la sociopolitika tagordo, malgraŭ la fakto, ke la aktualaj limoj inter la subŝtatoj estas ĝuste lingvaj limoj!
Posted 14 months ago. ( permalink )
edukado.netpro says:
Mi tute bonvenigas ke ankaŭ en Barato oni festas la tagon de la Lingvo. La fakto ke la iniciato ekis en Eŭropo, tio ne signifas, ke oni ne rajtas festi ĝin en aliaj kontinentoj. Kaj se tiu perado okazas danke al Esperanto, des pli bone. Fakte mi jes ja provis homojn instigi al tio.
Giri, kial vi ne registris la aranĝon en la donita paĝo de la Konsiluio de Eŭropo?
En la serĉoparto www.ecml.at/edl/search.asp?s=EV (skribu la vorton Esperanto) inter la rezultoj estas nur 10 E- eventoj, sed ne tiu ĉi en Barato. Eblas fari ankaŭ post la evento, provu.
Amike, Katalin
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO replies:
Hmm, dankon, Katalin. Mi jam provis dufoje registri la detalojn de la aranĝo. Ambaŭfoje (unue per Guglo-Kromo kaj due per IE) mi ricevis jenan erarmesaĝon:

Microsoft VBScript runtime error '800a01f4'
Variable is undefined: 'strActivitiesCaption'
/edl/rightrow.inc, line 72

Kaj mi ne plu emas provi registri nian aranĝon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi hontas, ĉar mi faris nenion specialan en tiu-ĉi tago. Kaj mi estas ja eŭropa!!!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Sed hodiaŭ mi zorgos budon ĉe granda regiona festo pri ekologio...
Poste mi afiŝos ĉi-tie la fotojn...
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
A Giridhar RAO replies:
Bonege! Bonan prizorgadon! Kion montros/is (eble eĉ vendos/is?) via budo?
Posted 14 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Kelkaj ŝanĝoj:

La evento nun okazos je la 20a de oktobro. Partoprenantoj bezonis pli da tempo por organizi siajn erojn.

Oni ankaŭ prezentos, kadre de la festivalo, la kroatan.
Posted 13 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Kun granda intereso mi rapid-legis vian artikolon en Esperanto kaj en la angla lingvo. Mit gratulas pro tiu bona evento. Lingvoj ludas multe pli gravan rolon ol ni kutime konscias, en ĉiuj interhomaj rilatoj kaj en politiko. Mi dankas pro via laboro.
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...