La 8an de julio, mi prelegis jam la trian fojon pri Esperanto en la Centra Instituto de Barataj Lingvoj (CIIL) en Majsuro, Barato. Ĉi-foje estis ĉ. 65 tradukistoj en la ĉambro (25 pli ol en la sesioj en majo kaj februaro 2017). Ili estis partoprenantoj en labortendaro de la Nacia Tradukada Misio (NTM).

ciil-partoprenantoj NTM estas ambicia programo disponigi lernomaterialojn por supera edukado en ĉiuj el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Jen la fakoj (anglalingvaj) el kiuj oni elektas tekstojn por traduki. Tiucele, NTM organizas multajn labortendarojn dum la jaro. Partoprenantoj povas esti de iu ajn laborfono. Dum ĉiu trisemajna labortendaro ili lernas multon pri la arto kaj scienco traduki. Poste ili laboras kunekun NTM por pretigi tradukaĵojn.

Mi gvidis du sesiojn de la labortendaro. La unua temis pri proverboj. Mi argumentis, ke proverboj estas malsimplaj 'kulturaj tekstoj'. Traduki proverbon bezonas atenton al pluraj niveloj de ambaŭ lingvoj, la fontlingvo kaj la cellingvo. Kun multe da ridado, ni alilingvigis diversajn proverbojn!

En la dua sesio, mi parolis pri la politikoj de tradukado, kaj pri "Esperanto kiel modelo de lingva justeco". Ni komencis per listo de lingvoj kiujn scipovas la ĉeestintoj. Inter la ĉ. 40 partoprenantoj en majo 2017, estis 37 lingvonomoj! Jen vortnubo de tiuj lingvoj. Alklaku la bildon por vidi la anglajn lingvonomojn kiujn donis la ĉeestantoj.

Vortnubo de lingvoj en la klaso - CIIL - 2017-05-17 Krom la grandaj lingvoj estis ankaŭ multaj malgrandaj, kaj nombre kaj potence. La distingo inter lingvo kaj dialekto montriĝis necerta kaj nestabila. Tial la posta demando estis: 'De kie do venas la potenco kaj prestiĝo de kelkaj lingvoj?' La rezulto de nia esplorado estis listo de 22 historiaj, sociaj, kaj ekonomiaj faktoroj. Neniu el tiuj estis kialo lingva.

Plia konstato por tiuj ĉi tradukistoj estis, ke pro la neegala potenco inter lingvoj, tradukado okazas malsimetrie. Nur kelkaj lingvoj estas fontlingvoj. La traduktrafiko estas el tiuj ĉi kelkaj lingvoj en ĉiujn aliajn lingvojn. Mi uzis ĉi tie la datumaron (PDF) kiun kompilis Abel Montagut por la 10a Kongreso de Linguapax en Barcelono en 2004. En la PDF-dosiero tie, piednoto 3 aludas al tiu ĉi traduktrafiko.

Jen do fekunda grundo por semi Esperanton! Okazis vigla babilado post la prezentaĵo. Kelkaj tuj elŝutis la apon Duolingo! Espereble, ni vidos ilin baldaŭ en nia komunumo!