A Giridhar RAO Published on October 20, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
new Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda
Posted on November 28, 2009
3 comments (latest 29 hours ago)
La angla donaco - recenzo
Posted on November 22, 2009
1 comment (latest 8 days ago)
Endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo
1 comment (latest 5 weeks ago)
Eŭropa tago de lingvoj 2009 - raporteto
Posted on October 7, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
Eŭropa tago de lingvoj 2009
Posted on September 15, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj
Posted on September 2nd, 2009
4 comments (latest 2 months ago)
La urdua en lingva festivalo en Slovenujo
Posted on July 13, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn
Posted on June 27, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Lingva diskriminacio en Mizoramo
Posted on June 15, 2009

Keyword tags

brac
unesko
gepatralingva edukado
indighenaj popoloj
bangladesho
endangherigitaj lingvoj
ethnologue
atlaso

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 182 times

Endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo

Tuesday October 20, 2009 at 10:06AM

Laŭ raporto en la (anglalingva) tagĵurnalo bangladeŝa, The Daily Star, la indiĝenaj lingvoj khumi (cnk), khijang (csh), kaj pankho (pkh) ĉiu havas malpli ol 2 mil da parolantoj; kaj alarme malgrandiĝas la nombro de parolantoj de kuruk (kru), koĉ (kdq), patra (?), kaj haĝong (haj).

(Post ĉiu lingvonmo aperas la trilitera kodo kiun uzas la datumbazo Ethnologue. Tiu datumbazo ne mencias la lingvonomon "patra". Pri la lingvo kaj la indiĝena komunumo, mi trovis mallongajn informojn en la Bengala Vikio kaj la retejo de la organizaĵo ECDO. Efektive, tiu lasta organizaĵo listigas 35 etnajn grupojn nur en la regiono Sylhet!)

La lingvo kuruk estas la nura lingvo el tiu listo kiu aperas ankaŭ en la Unesko-Atlaso de endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo. La Atlaso listigas la jenajn lingvojn: bawm (bgr), biŝnuprija manipuri kreolo (bpy), kokborok (trp), kurux (kru), kaj sak (ckh).

La artikolo en The Daily Star priskribas la kutimajn problemojn tutmondajn de la edukado de indiĝenaj popoloj – negepatralingva edukado, kaj registaraj politikoj kiuj daŭre ilin marĝenigas. Kaj same kiel en aliaj mondpartoj troviĝas ankaŭ en Bangladeŝo multaj (sed nesufiĉaj) intervenoj de neregistaraj organizaĵoj kaj lokaj kaj internaciaj. La granda organizaĵo neregistara BRAC en sia (anglalingva) raporto identigas tri gravajn defiojn de la eduksektoro: pligrandigi inkluzivecon, plibonigi kvaliton, kaj ĝisdatigi la studprogramon.

Kadre de sia projekto BRAC efektive funkciigas 2.250 lernejojn por indiĝenaj infanoj. Jen referaĵo (anglalingva) pri la t.n. "BRAC-modelo".

Kiel diris alia BRAC-esploristo, la defio kaj respondeco doni al indiĝenaj infanoj bonkvalitan edukadon iĝas des pli granda pro la historia ligo de Bangladeŝo al la Internacia Tago de denaska lingvo!

1 Comment / add your comment?

Vitor Luiz Rigoti Dos Anjos - Viĉjego says:
Kompilado de vortaro pri tiuj lingvoj estas nepre farenda por ke la lingvo ne mortu. En historio de nia lando, iom post la malkovro de Brazilo, unu el la unuaj katolikaj pastroj studis la lingvon "gvarani", de lokaj indiĝenoj, kaj verkis vortaron kaj gramatikan libron. Ĝi post jarcentoj estis uzita kiel fonto por esploroj kaj akademiaj studoj pri la lingvo, kiu estis instruita al novaj generacioj de indiĝenoj kies lingva tradicio estis preskaŭ elmortanta.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...