A Giridhar RAO Published on September 2nd, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
new La angla donaco - recenzo
Posted on November 22, 2009
1 comment (latest 5 days ago)
Endanĝerigitaj lingvoj en Bangladeŝo
Posted on October 20, 2009
1 comment (latest 5 weeks ago)
Eŭropa tago de lingvoj 2009 - raporteto
Posted on October 7, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
Eŭropa tago de lingvoj 2009
Posted on September 15, 2009
1 comment (latest 3 months ago)
La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj
4 comments (latest 2 months ago)
La urdua en lingva festivalo en Slovenujo
Posted on July 13, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn
Posted on June 27, 2009
6 comments (latest 4 months ago)
Lingva diskriminacio en Mizoramo
Posted on June 15, 2009
La malamigaj lernolibroj de Pakistano
Posted on June 10, 2009
1 comment (latest 5 months ago)

Keyword tags

panda
angla
edukado
gepatralingva edukado
skutnabb-kangas
phillipson
Sud-Afriko
Kathleen Heugh
afrikansa
mohanty

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 179 times

La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj

Wednesday September 2nd, 2009 at 02:44PM

Tute neatendite, la rasismaj politikoj en la antaŭa Sud-Afriko havis bonegajn rezultojn en la lernejoj de la nigruloj, laŭ esploristo Kathleen HEUGH (hju?).

"La logiko de apartismo inkluzivis apartajn etnolingvajn eduksistemojn. Tio signifis ok jarojn da gepatralingva edukado por afrikaj infanoj, sekvata de egala nombro de lernobjektoj en la afrikansa kaj la angla dum la altlernejaj jaroj. La uzo de la gepatralingva edukado sub tiaj cirkonstancoj makulis ĝian pravigeblecon inter afrikaj lingvokomunumoj en Sud-Afriko....

"Rezisto al la deviga uzo de la afrikansa kiel instrulingvo por duono de la lernobjektoj en la altlernejo por afrikaj lernantoj kulminis en la studenta ribelo en Soweto en 1976. La registaro devis deklari la afrikansan kiel instrulingvon nedeviga, kaj la gepatralingva edukado elementa mallongiĝis de ok jaroj ĝis kvar...

"Tiutempaj debatoj furoraj deflankigis la atenton de la efektivaj atingoj de la gepatralingva edukado en Sud-Afriko. La sukcesa proporcio de afrikaj lernantoj en la altlernejoj atingis 83,7% en 1976. La sukceso en la angla (kiel lernobjekto) pliboniĝis ĝis pli ol 78%. Post kelkaj jaroj de la mallongigo de la daŭro de gepatralingva edukado ĝis kvar jaroj, kaj la pli frua transiro al la angla, la proporcio de la sukcesintoj en la altlernejaj ekzamenoj malgrandiĝis ĝis 44% en 1992." (pĝ. 101)

La eseo plurtema de Heugh, "Literacy and Bi/Multilingual Education in Africa: Recovering Collective Memory and Experience" ("La legpovo kaj du/multlingva edukado en Afriko: la malperdigo de komunuma memoro kaj sperto" estas parto de bonega esearo ĵus eldonita Multilingual Education for Social Justice: Globalising the Local (Multlingva edukado por socia justeco: tutmondigo de la loka; alklaku jenan ligon por mendoinformo), redaktita de konataj lingvistoj Ajit Mohanty, Minati Panda, Robert Phillipson kaj Tove Skutnabb-Kangas.

4 Comments / add your comment?

Emile Malanda says:
Mi dankas Giridhar RAO pro la artkoleto. Mi interesighis pri ghi kaj estas allogita pri la fakto ke,ne nur mi trovighas nun en Sud-Afriko, sed li parolas pri la tipo de imponaj lingvoj. Tio vere Esperanto ne estas. En Sud-Afriko mi rimarkas ke, krom la Blankuloj kaj la 'Kokozianoj' (Caucasians) nomata "Kalati", aliaj komunumoj ne konsentas ecx prononci vorton afrikanse. Mi estas preta dauxrigi la debaton. Via Emile MALANDA.
Posted 2 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Kara Emile Malanda

Dankon pro la komento. Nesurprize, ke troviĝas tiom da malamikeco kontraŭ la afrikansa. Ĉu oni ankaŭ sisteme forigas ĉiujn afrikansajn nomojn - ekzemple, anstataŭigas afrikansajn stratnomojn per nomoj el indiĝenaj afrikaj lingvoj?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen says:
La rasismo predikas ke ekzistas malsamaj rasoj, kio evidente estas malvera, se oni iom pensas pri la aferoj. Ni homoj estas "nudaj simioj", do tiuj kies pragepatroj dum multaj jarmiloj vivis sub forta suno evoluigis malhelan haŭton, dum male en regionoj de malpli forta suno -- sed krom tio la diferencoj inter la individuoj estas multe pli grandaj kaj gravaj ol la diferencoj inter la grupoj.

Sed ekzistas ankaŭ la predikado ke ekzistas malsamaj lingvoj. Tiun oni kutime ne konsideras rasisma, sed eble ĝi estas same malĝusta. La regantoj de apartisma Sudafriko pensis ke malpli gravaj lernantoj havas malpli gravajn lingvojn, kiujn oni do instruu al ili, se oni entute lasu ilin ricevi edukadon. Sed oni lernas multe pli facile per sia gepatra lingvo, tute egale kiu ĝi estas! Tial ĉi tiu parto de la apartisma politiko ne plenumis la rasismajn celojn. Bedaŭrinde ke la progresemaj medioj en Sudafriko kredis (kredas?) ke la registaro scias kion ĝi faras ...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Maksim Griŝin says:
En Rusio oni komencas lerni la anglan lingvon jam ek de infanĝardena aĝo. Pli kaj pli da tempo lernantoj lernas la anglan, ili komencas lerni la lingvon ĉiam pli frue ol antaŭe, sed la scioj ne kreskas tiom, kiom ĉiuj atendas :)
La artikoleto demonstras al ni, ke pli bone la infanoj lernu en la propra lingvo, evoluante plu kaj plu, lernu ili facilan Esperanton dum unuaj lernojaroj preparate sin al pli posta sed pli profunda kaj rapida lernado. Se fari tiel, do ĉiuj, kiuj scipovas lerni, bone ekposedos la anglan, tiom deziratan nune. Ĉu?
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...