A Giridhar RAO Published on January 22, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio
Posted on March 8, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!
Posted on February 20, 2009
7 comments (latest 8 months ago)
Lingva diverseco en la reto - studoj
Posted on February 11, 2009
3 comments (latest 9 months ago)
Esperanto - Ilo por la malkoloniigo
Posted on February 6, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
La oran revon de Gandhi - Kanto!
6 comments (latest 9 months ago)
Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon
Posted on January 19, 2009
2 comments (latest 10 months ago)
Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj
Posted on January 6, 2009
7 comments (latest 10 months ago)
Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj
Posted on November 14, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??
Posted on November 4, 2008
3 comments (latest 12 months ago)

Keyword tags

gandhi
kanto
lingvoj
nepalo
la oran revon de gandhi
ghazal srinivas
gazalo
daraia lingvo
tradukaĵoj
satjagraho
neperforteco

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 410 times

La oran revon de Gandhi - Kanto!

Thursday January 22, 2009 at 12:09PM

Ĉisemajne mi partoprenis interesan, strangan, eĉ bizaretan projekton. Konatulo petis min traduki en Esperanton la vortojn de kanto kiun li verkis en la telugua. Tion mi faris, kaj li eĉ ĝin kantis. La rezulton vi povas aŭskulti en Ipernitio ĉe "La oran revon de Gandhi".

Kial do mi nomas la sperton "bizareta"? Nu, la Esperanto-tradukaĵo estas unu el 125 tradukaĵoj de la sama kanto, kantita en pli-malpli la sama melodio de la sama homo kiu, tamen, scipovas gepatralingve nur unu el tiuj 125 lingvoj! Temas pri d-ro Kesiraju [kesiraĝu] Srinivas (konata profesie kiel "Ghazal [gazalo] Srinivas") de Hajderabado, Barato, kiu kantas multlingve kanton kiun li mem verkis kaj komponis. Mi mem ne taksas la enhavon brila, sed ĉiaokaze, jen versio en Esperanto!

Ne ĉiuj tradukaĵoj estis jam faritaj; kiam mi vizitis lin (je la 20a), sidantaj kun li estis du junuloj el Nepalo, unu el kiuj (s-ro Ambar) denaske parolas la daraian, unu el la (multaj) malgrandaj lingvoj de tiu lando. Srinivas sidis kun Ambar, kiu, uzante hindiigon de la teksto, daraiigis la kanton. Poste ni ĉiuj iris al sonstudio, kie Srinivas kantis daraie kun plena aprobo de Ambar!

Laŭ broŝuro kiun donis al mi Srinivas, tiuj ĉi tradukaĵoj estos arigitaj en venonta albumo La Vojo de Mahatmo Gandhi en kiu "en 125 Mondaj lingvoj", la temo estos "la filozofio de Satjagraho kaj Neperforteco de Mahatmo Gandhi".

Kompreneble estis ege strange aŭdi tian ĉi melodion en Esperanto! Tamen, aŭdante ĝin kelkfoje, mi ne plu trovas ĝin tiom stranga.

Juĝu vi mem: eble vi eĉ ĝin ĝuos!

Jen mia tradukaĵo:

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

La veron ni ĉiam parolu
Kaj pacen ni iru kunkune.

Senperforton ni home volu
Ĉiam ni parolu amlingve.

Vivi ni lasu kaj mem vivu
Ni vivu kunkune.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

Ĉiun baton ni travivu
Ni triumfu ĉiun menson ame.

La glora historio de Gandhi
Ĉiuloke eĥas ĉilande.

Ne malamikoj en la Satjagraho
La koroj kuniĝu sang-sange.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

6 Comments / add your comment?

A Giridhar RAO says:
Ha, pardonu! Ĵus mi ŝanĝis la permesilon al la sondosiero al "ĉiuj". Mi esperas, ke ĉiuj povas nun ĝin aŭskulti (mi ankoraŭ ne kuraĝus diri "ĝui"! :-) ).
Posted 10 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen says:
"Malsato estas la plej bona spico", diras Dana proverbo. Ne venas multe da Esperantlingvaj kanzonoj el Barato, do malfacile estas ne ĝui...
Posted 10 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO replies:
Per "malsato" vi komencis, kaj mi pensis, ke temas io pri Gandhi! :-)

Nu, bone, ke plaĉis al vi tiu ĉi spicaĵo. La kanti(n/s)to, Srinivas, rimarkis, ke en multaj el la nebarataj lingvoj en kiu li redonis tiun ĉi kanton, estis ĝuste la neofteco aŭdi ion barateskan en tiu lingvo kiun la aŭskultantaro trovis gustuminda.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Tigro says:
Ja homa parola lingvo (precipe sanskrito) estas sankta por hindoj ĝenerale! Aliflanke por la ĉinoj nur la skribita lingvo estas sankta. Inspirite mi tradukis la faman Rigvedan himnon pri Vāk:
www.ipernity.com/blog/81791/124087
Posted 10 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Kara Giridhar, kia bela estas tiu muziko. La voĉo de via amiko estas rava kaj pova, li kantas tre intense, sed samtempe milde. Via traduko estas ankaŭ tre bela, kaj ĝi certe agordas kun la interna celo de Esperanto, kiu estas la triumfo de paco kaj amikeco inter ĉiuj, kvazaŭ eĥos la ideojn de Gandhi tra ĉiuj landoj.

Gandhi estas preskaŭ unika figuro. Via lando devas fieri pro lia ekzisto kaj honori lin. Kaj tion vi faras per tiu muziko. Nuntempe kaj ankaŭ jam antaŭ kelke da tempo mi studas la agadon de Gandhi. Mi feliĉas pro tio, ke jam estis en la mondo homo kia li.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro says:
Bele, dankon! Mi ripetas kion diris Jens: Malfacile estas ne ĝui.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...