Sub senmovaj ĉieloj
kaj rezervo de malplenaj obsedoj
la korpo al si mem ŝajnas egala,
se ŝanĝiĝeme rampas la reflekto
el gipso seneterneco.

Super la tagoj kaj la noktoj de unu vivo
estas surmetata nur masko
identa al mia karno
kiu kaŝas la mil ombrumadojn,
de la koro malsamajn teksadojn.