Estis iam stranga reĝolando kie ĉiu afero estis blanka: de la frondaroj de la arboj ĝis la herbo de la herbejoj, de la tegmentoj kaj de la muroj de la hejmoj ĝis la objektoj por la ĉiutaga uzo kiuj oni trovis en la ĉambroj. Eĉ la ĉielo super tiu reĝolando, ege pli malproksima ol la lasta konita ejo de la Tero, estis blanka kaj same estis blankaj ankaŭ la sep montoj kiuj ĉirkaŭis ĝin, formante naturan baron laŭ ĝia perimetro. Kvazaŭ ĉi ĉio ne sufiĉus, ankaŭ la bestoj kaj la gehomoj kiuj ĉi tie loĝis ne havis spurojn da koloro sur iliaj korpoj.
Ŝajnis vere, ke sur ĉiuj la vivantaj kaj sur ĉiuj la senvivaj estaĵoj - de la plej malgranda ĝis la plej granda - falis neĝa, nepenetrebla, tavolo kiun neniu varmo estus povinta likvigi.
Pro tiu karakterizo ĉi tiu ejo estis nomata “La Reĝolando de la Eterna Neĝo”.
Ĉi tie vivis ŝafisto kiu, ĉiu tagon, ellitiĝis ĉe la sunleviĝo por paŝtigi sian gregon de geŝafoj. Elokso estis junulo bonkora kiu tenerece zorgis pri la bestoj kiuj estis konfidataj al li. Krome li estis tre sperta imiti la bojojn de la birdoj kaj, kiam li fajfis, oni ne povis distingi liajn imitatojn de la veraj kantoj de la flugilaj estaĵoj. Pro ĉi tiu kapableco la birdoj konsideris lin prigardendan amikon.
Iun tagon, antaŭ reveni hejme, la junulo ekkonscis, ke en sia ŝafaro mankis ŝafidon. Ĝi kie estis? Li serĉis ĝin laŭlonge kaj laŭlarĝe sed ne sukcesis trovi ĝin nenie.
Najtingalo, emociplena pro la malĝojo de la ŝafisto, apogiĝis sur lia ŝultro kaj li flustris: - La ŝafidon sendifektan kaj sekuran vi trovos, se trans la montoj al la kastelo vi iros. La bela reĝidino kun la niĝraj okuloj helpos vin kaj de la kruelaj gvardioj savos vin. Amo kaj bonŝanco atendas la aŭdaculon kiu ĉie pacon finfine reportos.
Elokso kuris hejmen kaj rakontis al la patro, kun kiu li vivis, kion la najtingalo antaŭdiris al li.
- Vi ne povu iri al la Reĝolando de la Eterna Fulgo. Vi riskus esti kaptata de la gvardioj de la kastelo. La reĝo estas malamiko de nia paca reĝolando kaj li povus mortigi vin, - admonis lin la patro. La viro deziris, ke la filo rezignus la ideon starti.
Elokso simulis konsenti la preĝon de la patro sed, kiam la viro ekdormis, la junulo forkuris, irante direkte al sia destino.
Dume la najtingalo de malproksime sekvis lin stringante per beko etan saketon. Sed ĝi ne estis sola. Ankaŭ unu kanario, unu alaŭdo, unu pasereto, unu ruĝgorĝulo, unu fringelo kaj unu sturno flugis en unuopa sinsekvo malantaŭ Elokso, ĉiu el ili stringante per sia beko etan saketon similan al tiu de la najtingalo.
La junulo marŝis dum multaj tagoj. Ĉiam la sep birdetoj sekvis lin restante distance.
Dum la marŝo li renkontis malŝatan almozulon al kiu li donacis panon. La almozulo donis interŝanĝe al li malnovan ŝnuron; poste Elokso renkontis soifantan knabeton al kiu li donis la akvon kiu restis en sia boteleto. La knabeto donis interŝanĝe al li skatolon de fajriloj. Fine li renkontis maljunulineton vestitan nur per ĉifonoj kiu estis rigida pro la frosto. Al ŝi li donacis sian varman jakon el lano. Ŝi donis interŝanĝe al li la eltiritan mantelon kiun ŝi surmetis.
Marŝante kaj marŝante Elokso alvenis finfine ĉe la deklivo de unu el sep montoj kiun li estus devinta surgrimpi por iri al destinado.
“ Nun kiel mi alvenos ĝis la montopinto?”, li demandis al si mem.
- Vi ĵetu la malnovan ŝnuron, - al li sugestis voĉo.
Elokso faris tion kaj la ŝnuro iĝis ŝtuparo kiu, ŝtupo post ŝtupo, lin portis agile ĝis la montopinto kaj poste ĝis la deklivo ĉe la alia flanko.
- Ĉi tiu stranga koloro malebligas al mi vidi kio ajn aferon!- li ekkris.
- Vi ekbruligu fajrilon - al li sugestis alia voĉo.
Elokso faris tion kaj la fajrilo iĝis fakelo; tiel li sukcesis vidi.
En la Reĝolando de la Eterna Fulgo ĉio estis sen brilo kaj sen lumeco. La obskureco, kiun ankoraŭ li ne konis, timigis lin. Tamen Elokso observis, ke krom por la koloro, la gehomoj kaj la bestoj estis identaj al tiuj kiuj vivis en sia reĝolando.
“Ĉi tie neniu estis, sed se mi iros al la kastelo la gvardioj ekvidos min de malproksime. Mi estas tro malsimila ol la aliaj... Kiel mi povas fari?”
- Vi kovru vin per la mantelo, – lin alvokis tria voĉo.
Elokso faris tion kaj li mem de blanka iĝis niĝra.
Nun neniu estus malkovrinta lin. Ĉar li kaŝiĝis mirinde kaj li alvenis al la kastelo senprobleme. La levponto de la kastelo estis mallevita kaj li povis eniri. Tuj li aŭskultis la kanton de dolĉa virina voĉo kaj poste la ŝafoblekon de ŝafido. En korto li vidis la plej belan knabinon el ĉiuj kiuj li renkontis antaŭe. Ŝi havis plenan, malluman hararon kiu tuŝetis la ŝultrojn kaj du profundajn okulojn kiuj inspiris ĝentilecon kun ĉiu ago. La junulo enamiĝis al ŝi ĉe la ekvido.
- La ŝafido kiun vi karesadas estas mia, - diris la junulo, pluenirante iom timeme, kvankam li estis fascinata de tiu imago de virino kiu inspiris bonecon.
- Sed la ido estas blanka. Kiel tio povas esti? - mirigis la knabino.
Elokso forprenis la mantelon por vidigi al ŝi la verecon: - Mi ankaŭ estas blanka, - li rivelis.
- Ve! Mi komprenis. Vi revolas ĝin kun vi, mi imagas. Al mi ĝi mankos. De kiam ĝi alvenis ĝi estis por mi vi tre agrabla kunulo.
- Ĉar vi amas la ŝafidon, mi donacas ĝin al vi.
- Vi havas ĝentilan animon kaj vi estas kuraĝa ankaŭ por reveli vian veran aspekton. Mi estas la reĝidino Melos.
Sen la sorĉa kamuflo, la gvardioj de la palaco ne tardis kovri la entrudiĝinton. Ili tre rapide impetis sur lin kaj kondukis lin antaŭ la reĝo kiu, furioze, pridemandis lin.
- Loĝanto de la Reĝolando de la Eterna Neĝo kial vi venis en la Reĝolando de la Eterna Fulgo?
- Mi estas malriĉa ŝafisto, reĝa moŝto, kaj mi alvenis ĝis ĉi tie por reporti al la hejmo ŝafidon perditan el mia ŝafaro, - rakontis Elokso, subtenante fiere la koleron de la reĝo.
- Mi ne kredas al vi. Vi estas spiono de la reĝo mia malamiko kaj kiel ĉiuj la gespionoj vi estos ekzekutata ĉi tiun nokton, - li verdiktis.
La reĝidino Melos sin ĵetis al piedoj de la patro. - Vi atendu! Se li reportus en nia reĝolando la sep kolorojn de la ĉielarko, li devus esti indulgata, - ŝi memoris al li. - Vi permesu al li klopodi la enterprenon. Vi lasu lin liberan ĝis morgaŭ! Vi perdos nenion, - ŝi petegis lin.
La reĝo akceptis la peton de la filino. - Se li sukcesos antaŭ la leviĝo de la morgaŭa luno, li vivos kaj mi donos al li vian manon, - li promesis al la reĝidino. Poste li parolis al la fremdulo: - Vi restos libera ĝis morgaŭ, - anoncis la reĝo. - Sed se vi malsukcesos, miaj soldatoj mortigos vin, - li plu diris.
En la ĝardeno Elokso ĉirkaŭpremis la reĝidinon konfesante al ŝi sian amon.
- Mi longigis vian vivon sed mi ne sukcesis savi ĝin, - malĝojiĝis Melos inter la larmoj.
- Se morgaŭ mi estos mortigata, tio ne gravos al mi. Ĉi tiu tago kiu mi pasigis kun vi, reĝidino, havas pli valoron ol unu tuta vivo pasigita sole, - konfesis al ŝi Elokso, klopodante konsoli ŝin.
Dume la najtingalo, la kanario, la alaŭdo, la pasereto, la ruĝgorĝulo, la fringelo kaj la sturno, kiuj sekvis Elokson, faligis la etajn saketojn stringantajn per la bekoj ĉe la piedoj de la du enamiĝintoj.
- Ene estas semoj, - ekkriis la ŝafisto, malfermante ilin unu post la alia. - Mi plantos la semojn tiel, kiam mi mortos, tio kio naskiĝos memoros nian amon, - li decidis.
Do, li subteris zorge la semojn en angulo nekultivata de la ĝardeno kaj li nemalŝparis nenion. La larmoj de Melos, anstataŭante la akvon, akvumis ilin.
La sekva tago, ne malmulte tempo antaŭ ol la luno leviĝis /kiam la vivo de Elokso preskaŭ finiĝis pro reĝa ordo/ kia mirindaĵo aperis antaŭ la surprizitaj okuloj de la reĝo kaj de la ĉiuj ĉeestantaj! De la semoj plantitaj dum la antaŭa nokto, kreskis kaj jam ekfloris kolorataj floroj: papavoj, tagetoj, herbo, ranunkoloj, cejanoj, kampanuloj kaj lilakoj. La sep koloroj de la ĉielarko estis redonitaj al la Reĝolando de la Eterna Fulgo.
La promeso de la reĝo estis plenumata, kompreneble. Elokso de simpla ŝafisto obtenis la titulon de “Lia Reĝa Moŝto ” kaj Melos trovis edzon pli unikan ol maloftan. La ŝafido iĝis aro de nova ŝafaro, ŝafaro de niĝraj geŝafoj. Tiamaniere ĉiuj vivis feliĉe kaj kontente... Ne, ne ekzakte ĉiuj... La ŝafido, kreskante, estis indikata kiel “la blanka ŝafido” kaj li sentis lin malamato de la aliaj geŝafidoj. Tamen la kostanta amo de Elokso kaj de Melos tre konsolis ĝin kaj pro tio ĝi sentis ĝin neniam vere sola. Ĝi trovis du altvalorajn geamikojn kiuj amis ĝin pro tio kio ĝi estis, ne pro la koloro de sia lano. La ŝafido ne estus interŝanĝinta por tuta ŝafaro de geŝafoj kun blanka mantelo la ŝafiston, kiu fariĝis princo, kaj lian belan edzinon.