| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Mi iom longe hezitis antaŭ enretigo de tiu teksto, ĉar memmortigo estas afero tro grava kaj devenas plej ofte de pluraj kaŭzoj personaj kaj eksteraj..Mi hezitis ankaŭ ĉar antaŭ tiu aparta kazo kiu skuas la tutan francan amas-komunikilaron, ne eblas forgesi la personan respondecon de ĉiu el ni, pro niaj konsum-sintenoj, en la ĉeno de kialoj kiu povas konduki al senesperaj gestoj : la eventoj okazis ĉe provizisto de komunika alirebleco [telefono, reto,..]
Jen la krudaj faktoj : de unu jaro kaj duono, ĉe la entrepreno « France Telecom », la historie nacia telefona servo en la lando, 24 laboristoj vole ĉesigis siajn vivojn, deniuncante la misajn , krudajn gvid-metodojn de la estraro.
Fakte, post la glora epoko kiam la laboro konsistis el starigo kaj priflegado de tutnacia telefona kaj komunikada reto, venis la adaptiĝo al alia epoko, tiu de la konkurenco.. La nun tro multnombraj teknikistoj nepre devas fariĝi komercistoj !! Dumtempe, la aliaj entreprenoj de la konkurenco dungis taŭgan personaron laŭ nombro kaj kompetento.. La dramo de France Telecom kaj de ĝia komerca ŝildo « Orange » [oranĝo] estas terura krizo de adaptiĝo pligravigita pro uzado de regado per teruro..
Tiu karikatura kazo kiu alarmis du ministrojn de la franca registaro [la franca ŝtato restas la ĉefa akciulo en tiu eks-publika servo] malfermis la vojon al aliaj plendoj pri analogaj situacioj [mi ne diros malpli gravaj ĉar psika streĉo por tiom da homoj kondukante ilin al deprimo kaj foje al memmortigo estas afero kiu meritas alian traktadon ol statistikan]. Temas ĉu pri perdo de la laboro, ĉu pri mistraktadoj, turmentadoj fare de sendignaj« manaĝeroj ».
En ĉiuj tiaj kazoj ne bezonas tro serĉi la kaŭzon : la homa avideco, la deziro de profito kiu tro ofte kondukis al ne respekto de la homa digno.. Malnova historio, kun aktualaj evoluoj.. Ni certe ne forgesu ke en tro multaj lokoj sur tero regas ekspluatado asociita kun materiaj ne akcepteblaj laborkondiĉoj.. Ni simple rimarku ke ankaŭ en la tiel nomataj « riĉaj » landoj la vivo de la laboristoj povas fariĝi ne eltenebla.. Ankaŭ tie, sociaj luktoj estas nepre necesaj..
Send a message
Search for members
