March 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

December 2009 (1)
November 2009 (2)
October 2009 (4)
August 2009 (4)
July 2009 (1)
June 2009 (1)
May 2009 (2)
April 2009 (1)
March 2009 (5)
February 2009 (4)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (3)
October 2008 (4)
September 2008 (3)
August 2008 (2)
July 2008 (2)
June 2008 (5)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (4)
February 2008 (10)
January 2008 (8)
December 2007 (4)

March 2nd, 2009

Pro tio ke ni tro ŝatis sukeraĵojn..


Suker-kano




Tranĉitaj kanoj, pretaj por traktado

De la komenco de ilia ĉeesto sur tero, homoj serĉis kiel sin nutri plej efike kaj malplej multekoste..

Post la unua epoko de plukado kaj ĉasado, venis al niaj praavoj la brila ideo kulturi kampojn kaj bredi dombestojn..

Sed ve, tiu nova aktivaĵo kostis tiel multe da zorgoj kaj laboroj..

Por malpliigi la ĉiutagan pezon kaj dediĉi tempon al supozite pli altajn kaj utilajn taskojn [religiajn, intelektajn, plezurajn] maliculoj havis ŝajne brilan ideon : kial do ne laborigi aliajn homojn por plej ne interesajn, tedajn, durajn taskojn.. Jen naskiĝis sklavado..

Evidente, la sklavoj devus esti ne plenrajtaj homoj, malsuperuloj subigitaj pro venko ĉe bataloj..Kaj ideo naskiĝis ke ili estis sklavitaj ne sen kialoj.. Vidu, ili estas fremdaj al nia granda, bela, glora tribo, apenaŭ homaj ili estas.. kvazaŭ dombestoj..

Kreiĝis tiu aparta klaso, praavo de nia moderna laborista klaso.. eskapis tiun sorton nur metiistoj kun fakaj scipovoj kiuj permesis al ili resti liberaj..

Kaj ideologio rapide perfektiĝis.. Ĉu vere tiuj uloj posedas animon ? Evidente NE..

Inter aliaj nutraĵoj, homoj de ĉiam ŝatis sukeraĵojn.. Komence provizis ilin per tiu frandaĵo la mielo de la abeloj.. Dum la tuta antikva periodo, tio sufiĉis, sed ve estis pli kaj pli da homoj sur tero..Oni devis trovi alian fonton da sukero..

Kaj venis la tempo de la suker-kano.. Mirinda planto kiu donas ne nur sukeron sed ankaŭ delikate parfumitan alkoolaĵon..

Mirinda planto, sed kies kulturo necesigas tiom da dura laboro..

Oni tia tempe [komence de la XVII-a jarcento] trovis taŭgajn novajn terojn en la nov koloniigebla Ameriko.. Senĝene oni buĉadis la tieajn okupantojn [pensu, temis pri « kanibaloj »,evidente ne kristanoj, kaj kiuj cetere foje manĝis homan karnon] kaj kreis novajn profitodonajn kultur-kampojn por la senĉese perfektigota ora planto..

Kaj oni venigis amase fortikajn nigrajn sklavojn el Afriko por fari la laboron petitan de la blankaj mastroj [la Beke-oj, lau la kreola lingvo]

Evidente, tiuj malfeliĉuloj estis transportitaj per ŝipoj en teruraj, bestaj kondiĉoj..Sur loke, mastroj aĉetis ilin kiel oni aĉetas bovojn au ĉevalojn.. laborigis ilin sub la minaco de vipado..

Al tiuj fiagoj, nun agnoskitaj kiel « krimo kontraŭ la homaro »asociiĝis la « elito » de la okcident-europaj popoloj [en Francio, iu « Suna Reĝo » estis inter la kulpuloj !!]

Venis aliaj tempoj, aliaj sentoj, sed ĉefe aliaj labor metodoj per maŝinoj kaj la konkurenco fare de la bet-sukero..

Aboliciita estis la sklavado..

Restis la homoj kaj iliaj nepoj..

En la moderna epoko Francio volis fari el siaj eks amerikaj kolonioj francajn departementojn kiel aliaj.. Sed restas la spuroj de la teruraĵo , restas la beke-oj murigitaj en sia aparteco, ankoraŭ grand-parte posedantoj de la tero kaj de fruktodonaj entreprenoj, kaj la plimulta nigra popolo tiel longe humiligita, profunde vundita. Evidente, ni ne karikaturu, estas ja malriĉaj beke-oj kaj riĉaj afrik-devenaj homoj, sed la skemo restas valida kaj longe maturita hato venenigas la homajn rilatojn en tiu malfeliĉa suna lando.

Pli akcentigas la problemo la malfacilaĵoj ŝulditaj al ekonomia evoluo malbone kontrolita.. Tradiciaj kulturoj [suker-kano kaj banano] estas forte konkurencitaj, ekstera komerco okazas ĉefe kun Francio kaj estas ĝenata kiel cetere ankaŭ estas la turismo, pro la distanco..

Por allogi kompetentajn administrantojn, la franca registaro altigis je 40% la salajrojn de la ŝtatoficistoj kiuj laboras en tiuj insuloj..kaj estis devigata akcepti la saman regulon por la lokaj publikaj oficistoj.. Tio evidente ne faciligas sanan ekonomian vivon, kreante novan klason da « privilegiuloj » kaj akrigante la plialtiĝon de la kostoj..

En tiaj kondiĉoj, oni ne povas esti surprizita ke Guadeloupe kaj Martinique estas periode skuitaj de malmolaj sociaj moviĝoj..

Urĝas ke oni repripensu la sintenon de Francio.. Sed sendependiĝo ne povas esti tuj antaŭvidita ĉar tio kondukus al dronado en mizeron.. Do tiuj eks kolonioj bezonos daŭran helpon.. Al ili tio estas ŝuldita, ĉar la franca ŝtato kreis la problemon kaj devas trovi solvojn..

Pro tio ke ni tro ŝatis sukeraĵojn...



Duoble klaku por pli grandigi





Published at 12:33 / 14 comments / 419 visits
This post is public

March 7, 2009

El arkivoj : La metodo KVIN

Ŝajnas al mi interese repreni de tempo al tempo jam arkivitajn artikolojn miajn por ke ili ne dronu en forgeson.. Mi evidente limigos tiun iniciaton je republikigo de artikoloj kiuj jam ricevis plurajn centojn da vizitoj

Published at 21:41 / 1 comment / 222 visits
This post is public

March 8, 2009

Kien la Esperantista popolo ?



La 9-an de aŭgusto 1905, estis akceptita de la unua Universala Kongreso de Esperanto la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo. En ĝia kvina punkto ĝi tekstas jene :

« Esperantisto estas nomata ĉiu persono kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto , tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al la aktiva societo Esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga »

Tiu fundamenta deklaracio daŭre estas la bazo kiu permesas difini kiu estas esperantisto.

De tiu momento ekkreskis movado tre diversa je la bildo de la ĉirkaŭanta mondo.La movado disdividiĝas en asocioj kiuj elektis praktikadojn kaj strategiojn laŭ iliaj propraj celaroj.

Homoj, individuaj esperantistoj aliĝas au ne al tiuj asocioj laŭ iliaj propraj inklinoj.. Sufiĉe multaj aliĝas al pluraj asocioj

Laŭ strategie, oni povas ordigi la ŝajnan ĝangalon laŭ tri gravaj tendencoj ligitaj al konceptoj pri la rolo de la lingvo :

Plej grava estas la ideo pri help-lingvo kiu permesas interŝanĝojn inter ĉiuj homoj, kiuj ajn estu iliaj gepatraj lingvoj.. La ĝeneralaj aŭ fakaj asocioj kiuj elektis tiun starpunkton plej ĝenerale federaciiĝas kadre de U E A [Universala Esperanto Asocio]

Alia starpunkto estas la ideo de esperantista popolo « diasporigita » tra la mondo.. tiu tendenco [raŭmismo]kies ideologio konstruiĝas ĉirkaŭ la manifesto de Raŭmo[Finlanda urbo kie estas verkita tiun manifeston]kondukis al kreado de la Esperanta Civito

Tria starpunkto estas tiu, kiu gvidas la laborista Sennacieca Asocio Tutmonda kaj ĝia reto de Laboristaj Esperanto Asocioj, kiuj volas esti simplaj uzantoj de Esperanto por supera celo kiu estas la kultura kaj kleriga promocio de la laborista klaso tuitmonda.



Vole, nevole, imponiĝas la popolo [aŭ komunumo] esperantista, eĉ se ĝi estas malgranda inter la esperantistoj. Universala Esperanto Asocio naskiĝis kiel tutmonda asocio de individuoj kaj havas 6000 rektajn aliĝantojn. Ĉiujare kunvenas la Universala Kongreso kiu neniam arigis malpli ol 2000 esperantistoj.Iniciato, kiun vi bone konas, la Esperanto kommunumo en Ipernity, arigas nun pli ol 1500 esperantistoj. Volo al ariĝo, vigla deziro komunumi estas evidenta.

La asocioj, eĉ UEA [kiu zorgas pri la plej granda libro servo kies ambicio estas proponi al la esperantistaro ĉiujn publikaĵojn en nia lingvo] ne povas ne kalkuli kun tiu volo. Kaj esperanto aranĝoj, grandaj au malgrandaj, naciskalaj aŭ tutmondaj floriĝas.

Kial do, en tiaj relative favoraj cirkonstancoj, ne furoras la Esperanta Civito.. certe ĝi estas juna kvazaŭ nov-aperanta, sed ĉefe la komunikad-deziro en libera etoso estas la vera motoro kiu motivigas niajn popolanojn.. Miskompreno venas de la ŝajna ne intereso de jureskaj rilatoj en kiuj ĉiu el ni ne volas enkarceriĝi. La romia simileco ne vere allogas.

Verdire, la fondintoj de la Civito pensis pri la eksteraj rilatoj de la movado. Agnosko de la « seriozeco »de la esperantista kulturo estis por ili la ĉefa celo.

En tio, ili simple volas konkurenci UEA-on sur ĝia propra tereno.

Popola entuziasmo ne tro interesiĝis, des pli ke la popolo estas malgrandeta..Oni simple forgesis kial Esperanto transiris tiom da obstakloj dum la terura lasta jarcento. Jes ja pro entuziasmo de « ĉe bazaj samideanoj » kiuj eĉ se ili ne verkis ĉefverkojn permesis ke naskiĝu originala tutmonda kulturo.. Legantoj same gravas kiel verkantoj !!

Evidente tamen, la esperantista popolo restas fragila.. Sen daŭra entuziasmo kaj sen ekstera videbleco, ĝi riskas disfali.. Asocioj necesas.. Ĉu UEA ? Ĉu la Civito ? Ĉu SAT ? La elekto apartenas al ĉiu esperantisto.



Published at 18:05 / 27 comments / 688 visits
This post is public

March 13, 2009

Homa cerbo kaj religia kredo



Sciencistoj verkis artikolon en scienca gazeto usona, kiu rakontas ke ili lokigis la zonon de la homa cerbo kiu kontrolas religiecan kredemon. Laŭ iliaj laboroj, raportas gazeto « The Independent », kredo je supera povo,ĉiela, estas atuto de evoluo kiu helpas la pluvivadon de la homoj.


Kredo je Dio estus profunde ankrigita en la homa cerbo, programita por la sperto de religiemo.Laŭ la P-o Jordan Grafman de la Nacia Instituto pri Neŭrologiaj Misordoj kaj Ŝokoj en Bethesda, apud Washington, « Kredo kaj religia sinteno estas karakterizoj de la homa vivo troveblaj en ĉiuj kulturoj kaj sen ekvivalento en la besta regno », « Niaj rezultoj montras ke la specifaj enhavoj de la religia kredo koncernas konektarojn de la homa cerbo »

La areo de la kredo »

La sciencistoj kiuj serĉis « la areon de la kredo », laŭ supoze kontrolanto de la religia kredo opinias ke ne unu sed pluraj zonoj de la cerbo konsistigas la biologiajn bazojn de la kredo. Lacerbo evoluiĝintus iĝante pli sensiva je ĉiu formo da kredo kiu plibonigas la pluvivajn eblecojn. Tio povus klarigi kial kredo je dio kaj supernaturo estas tiel ofta tra la mondo.

La scienca komunumo, la filozofoj kaj la teologoj estas dispartigitaj pri la origino de la kredo. Por kelkaj ĝi devenas el biologio, por aliaj ĝi devenas el kulturo. Teoriistoj pri evoluo pretendas ke la darwina natura selektado povis plifavorigi kredantajn individuojn kies ŝancoj pluvivi estas superaj al tiuj de ne kredantoj. Aliaj sugestis ke kredo estis nura evidentiĝo de la biologia kapablo kiu faras el la homa cerbo organo tiel brila kaj adaptiĝema.

El « Le Monde.fr »

Published at 22:35 / 28 comments / 690 visits
This post is public

March 22, 2009

Ĉu Kartezio malpravis ? (el miaj arkivoj)



Antonio Damasio, profesoro ĉe la Sud Kalifornia Universitato [USONO] estas inter la ĉefaj sciencaj serĉistoj pri la funkciado de la homa cerbo. Li verkis plurajn librojn por klarigi siajn tezojn al klera publiko [en la angla, tradukitaj en pluraj lingvoj, mi povis legi la francan tradukon]





En sia unua verko, titolita "La eraro de Kartezio" Antonio Damasio rakontas kaj komentas la teruran historion de Pineas Gage [Geĝ]?.

Tiu Pineas Gage estis skipestro dum la konstruado de la fervojoj en USONO. Tiu konstruado necesis ke oni eksplodigu rokojn kiuj ĝenis la trairadon de la fervojo. Tiam oni ankoraŭ ne inventis la dinamitajn kartuĉojn. Oni devis kavigi la rokon meti en la kavon kvanton da nigra pulvo,premdensigi la pulvon helpate de stango el fero. Metio ege danĝera.

Gage estis tre kompetenta tre lerta laboristo..ĝis kiam okazis la terura akcidento . Mi precizigu tie ke la stango uzata de Gage estis kvindek centimetrojn longa kaj kvar centimetrojn larĝa.

Post la eksplodo oni reprenis la stangon je kelkaj metroj de la vundito. La stango estis enirinta en la korpon de Gage ĉe la dekstra vango kaj elirinta ĉe la supro de la kranio maldekstre.

Tiu epoke, oni tuj ektimas pensante pri la stato de la kuracarto, Pineas Gage devintus baldaŭ morti..Nu, tute ne. Li pluvivis kaj eĉ oni povis konstati,mirigite, ke li ,post kelkaj monatoj ,retrovis ĉiujn movkapablojn, parolkapablon, ktp.. Mirakla resaniĝo..

Sed baldaŭ oni povis konstati gravajn ŝanĝojn en la sinteno de la malfeliĉa eks skipestro.Li kiu ĝis antaŭ la akcidento estis elitulo profesie kaj persone, fariĝis tute alia homo : sentaŭgulo,li drinkis, ludis, insultis, ne plu kapablis zorgi pri siaj propraj aferoj kaj finis sian vivon en plena forgeso kaj mizero.

Evidente la kuracistoj kiuj zorgis pri Gage ne ankoraŭ kapablis kompreni kio vere okazis sed rakontis la "kazon Gage" kun sufiĉe da detaloj por ke la nunaj sciencistoj komprenu ke temis pri la unua konata ekzemplo de tia stranga evoluo. Bedaŭrinde venis poste sufiĉe multnombraj vunditoj pro militoj por konfirmi la diagnozon.

Fakte la stango detruis ĉe Gage parton de la cerbo, fronta lobo kie situas la centro de la rilatoj de ĉiu homo kun liaj similuloj. Oni jam sciis ke homo estas socia estaĵo. Oni do ekkomprenis kiamaniere tio funkcias.

Oni ankaŭ povis kompreni ke , male al tio kion pensis Kartezio, emocioj ricevitaj kaj traktitaj per tiu parto de nia cerbo estas fundamentaj por reguligi niajn plej raciajn plej kalkulitajn pensojn kaj decidojn.


Published at 16:32 / 2 comments / 282 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...