Mi ĵus legis, duone amuzita, duone kolerigita artikolon de mia amikino Tilio en la januara numero de « Sennaciulo » titoligita « Senlaboreco kaj Ŝtelado »
Tilio estas obsedita de la eventoj de la 9-a de Aŭgusto 1792 dum la franca revolucio.. Atako kontraŭ la reĝa palaco, murdo de 171 svisaj gardistoj kaj forŝtelado de la riĉaĵoj en la palaco.
Krom la fakto ke tiuj malfeliĉaj svisaj gardistoj ne meritis mortopunon , mi dubas pri la efiko de tiu forŝtelada nokto por la feliĉo de la franca popolo. Kiom da dispartigeblaj valoraĵoj ? Kiu profitis se ne la forŝtelistoj mem ?
Temante pri la revoluciaj eventoj, mi preferintus elvoki la faman nokton de la 4-a de Aŭgusto 1789, kiam la deputitoj decidis la finon de la privilegioj.. Mi tamen eksciis ke inter la « privilegioj » estis ankaŭ la ekzisto de la korporacioj, organoj kiuj regis kaj protektis la tiaman laboristaron.. pordo estis malfermita antaŭ la avido de la grandaj entreprenistoj de la posta jarcento..Oni ja ĉiam devas malfidi kiam oni provas serĉi argumentojn en la historio.
De ĉiam, kreis riĉaĵojn nur laboro de homoj.. ŝtelado neniam kreis riĉaĵojn, nur alimaniere dispartigis la ĝuadon de tiuj havaĵoj.. Nu do, la problemo estas trovi rimedojn por ke la dispartigo estas plej eble plej justa..afero de taŭga socia organizado.
Ne estas akceptebla tiu ideo, ke la riĉaĵoj estante kvante limigitaj, nur kelkaj povus profiti pli kaj pli, lasante aliajn droni en mizeron.. Tian sintenon mi precize nomas ŝteladon. Ne decas ke homoj kiuj ludas per mono [foje eĉ ne ekzistanta mono] gajnus dum nur unu tago pli ol povus gajni per sia laboro dum tuta vivo simpla laboristo.
Do, la tasko de politikistoj, de leĝfarantoj estas organizi la vivon de la socio tiel ke ĉiu povu trovi la eblecon labori por gajni decan salajron.
Se ili neglektas tiun taskon, ili tutsimple ne meritas okupi siajn postenojn.
Kaj se ili vere fiaskas, ili donas malbonajn ideojn al tiuj homoj kiuj vidante la spektaklon de montritaj riĉaĵoj, [eĉ ne ĉiam vere utilaj] povas fali en deliktajn sintenojn.
Jes ja estas tute normale postuli ke ĉiuj povu dece pergajni sian vivon
Ne, kuraĝigo al forŝtelado ne estas solvo, nur esprimo de malespero, sen vera rezulto soci-skale.
Sed tiam ĉefe kulpas tiuj, kiuj egoisme ĝuas tro komfortan vivon, kaj ĉiam deziras pli.